Tomasz Miśkiewicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tomasz Miśkiewicz
Persona informo
Naskiĝo 9-an de julio 1977 (1977-07-09) (46-jaraĝa)
en Bjalistoko
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Islama Universitato de Medino
Okupo
Okupo teologo
vdr

Tomasz Miśkiewicz (naskiĝis la 9-an de julio 1977) – pola islama kleriko, muftio de Islama Religia Asocio en Pola Respubliko kaj prezidanto de Supera Kolegio de Islama Religia Asocio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kiel ŝaria edukito kaj licenciulo pri la islama leĝo en Saud-Arabio plenumis funkcion de imamo en la komunumo de Bjalistoko. Muftio iĝis la 20-an de marto 2004 dum la 15-a Kongreso de Islama Religia Asocio.

Li gvidas reprezentejon de Monda Asembleo de Islama Junularo (WAMY) por Orienta Eŭropo kaj fondaĵon por konstruo de komerca-moskea centro en Varsovio. Disvolvas kamparan turismon en la regiono de polaj malnovaj tataraj moskeoj - Podlaĥio.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

En 2006 estis distingita per Arĝenta Merit-Kruco pro la meritoj favore al popularigo de la kulturo de naciaj minoritatoj kaj agado por ekumena dialogo. En 2011, pro la meritoj en agado por islama socio en Pollando kaj interreligia- interkultura dialogo, estis distingita per Ora Merit-Kruco.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Piotr Borawski, Aleksander Dubiński, Tatarzy polscy (Polaj tataroj), Iskry, Varsovio 1986, p. 270. ISBN 83-207-0597-5
  • Piotr Borawski, Tatarzy w dawnej Rzeczypospolitej (Tataroj en malnova Respubliko), LSW, Varsovio 1986, p. 317. ISBN 83-205-3747-9
  • Jan Tyszkiewicz (1989). Tatarzy na Litwie i w Polsce; studia z dziejów XIII-XVIII (Tataroj en Litovio kaj Pollando; studoj pri la historio de la 13-18 jarcentoj), PWN, Varsovio, p. 343. ISBN 83-01-08894-X
  • Ryszard Saciuk (1989). Tatarzy podlascy (Podlaĥiaj tataroj), Regiona Muzeo de Bjalistoko, p. 36.