Tours
Tours | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ponto Wilson
| |||||
komunumo en Francio • urbego | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Centro | ||||
Departemento | Indre-et-Loire (prefektejo) | ||||
Arondismento | Tours (ĉefurbo) | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 7 kantonoj | ||||
Komunumaro | Tour(s)plus | ||||
| |||||
INSEE kodo | 37261 [+] | ||||
Poŝtkodo | 37000 / 37100 / 37200 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 37261 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | S-ro Serge Babary 2014-2020 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 134 633 (2011) | ||||
Loĝdenso | 3 888,6 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 24′ N, 0° 41′ O (mapo)47.3927777777780.68833333333333Koordinatoj: 47° 24′ N, 0° 41′ O (mapo) | ||||
Alto | De 44 al 109 m | ||||
Areo | 34.36 km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Tours (France) [+] | |||||
Tours, en esperanto Turo[1], estas grava urbo de Francio, lokita en la departemento Indre-et-Loire kaj en la regiono Centro. Ĝi estas la prefektejo de la departemento, sed ankaŭ la plej granda urbo de Centro. Tours havas proksimume 142 000 loĝantojn, sed situas meze de urba areo entenanta pli ol 320 000 loĝantojn.
La urbo estas la historia centro de la malnova provinco Turlando (Touraine), kiun oni ofte hodiaŭ rigardas kiel la « ĝardenon de Francio » . En la franca lingvo, la loĝantoj de Tours nomiĝas Tourangeaux kaj Tourangelles. Tours estas trafluata de la Luaro, kies valo apartenas al la monda heredaĵo de UNESKO. Turo estas arta kaj historia urbo ekde 1988[2].
Geografio
La areo de la komunumo estas granda je 34,36 km² kaj ĝia alteco varias inter 44 kaj 109 msm[3].
Ĉirkaŭaj lokoj
Jen estas la samlimaj komunumoj de Turo[4] :
Transporto
Ĉirkaŭvojo kaj aŭtovojoj
Turo havas ĉirkaŭvojon, kiu nur duone ĉirkaŭas la urbon. Krome, 3 aŭtovojoj pasas apud Turo : la aŭtovojo A 10, la aŭtovojo A 85 kaj la aŭtovojo A 28.
Stacidomo
La stacidomo de Turo kaj la stacidomo de Saint-Pierre-des-Corps estas gravaj stacidomoj. Turo estas ligita kun Parizo per la traj-linio LGV Atlantique (TGV).
Flughaveno
Estas civila kaj militista flughaveno lokita en la komunumoj de Tours kaj de Parçay-Meslay.
Historio
En 1920, dum la fama kongreso de Tours splitiĝis la Socialista Partio inter komunistoj kaj socialistoj
Esperanto
En Turo okazis dufoje kongreso de SAT-Amikaro, en 1949 kaj 1962.
Ekzistas Esperanta Kultur-Centro de Turlando en Turo mem (sidejante ĉe Maison des Sociétés Halles de Tours, place Gaston-pailhou), kiu okazigas ĉiulunde kursojn en la urbo (en 2011).
Listo de la urbestroj
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tours en la franca Vikipedio.
Listo de la urbestroj de 1945
Datoj de mandato | Nomo | Partio | Kvalito |
---|---|---|---|
1945-1947 | Jean Meunier | SFIO | Deputito de Indre-et-Loire (1936-1940 kaj 1945-1958) |
1947-1959 | Marcel Tribut | UDSR | |
1959-1995 | Jean Royer | RPR | Ministro de Pierre Messmer (1973-1974) Deputito de Indre-et-Loire (1958-1973 kaj 1976-1997) Departementa konsiliano de Indre-et-Loire (1961-1988) |
1995-2014 | Jean Germain | PS | Senatano de Indre-et-Loire de 2011 |
2014- | Serge Babary | UMP | Departementa konsiliano de Indre-et-Loire de 2001 |
Demografio
La komunumo nombris 134 633 loĝantojn en 2011.
1931 | 1936 | 1946 | 1954 | 1962 | 1968 | 1975 | 1982 | 1990 | 1999 | 2006 | 2011 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
78 585 | 83 753 | 80 044 | 83 618 | 92 944 | 128 120 | 140 686 | 132 209 | 129 509 | 132 820 | 136 942 | 134 633 |
(Fontoj : Ldh/EHESS/Cassini ĝis 1999[5] ; INSEE ekde 2004[6][7])
Blazono
-
Blazono de Turo
Referencoj
- ↑ PIV
- ↑ Oficiala TTT-ejo, Ville d'Art et d'Histoire (france).
- ↑ IGN, Répertoire Géographique des Communes édition 2013 (france).
- ↑ Visualiseur InfoTerre (france).
- ↑ Des villages de Cassini aux villages d'aujourd'hui, en la TTT-ejo de École des hautes études en sciences sociales (france).
- ↑ INSEE, Populations légales 2006 de la commune (france).
- ↑ INSEE, Populations légales 2011 de la commune (france).