Transilien U

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Transilien U

Vagonaro "Z 8800 renovigita" en stacidomo de Saint-Quentin-en-Yvelines

Vagonaro "Z 8800 renovigita"
en stacidomo de Saint-Quentin-en-Yvelines
Superrigardo
Numero de linio
Sistemo Transilien
Paso de fervojo
Map
Trafikado
Trafikanto SNCF
Teknikaj trajtoj
Longo 31 km
Ŝpuro 1435 mm (Normala ŝpuro)
Stacioj de la fervojlinio
La DéfenseLa Verrière
vdr

La linio Transilien U, ankaŭ nomita La Défense – La Verrière aŭ plej ofte simple Linio U, estas tangenta ligilo de suburba trajno kiu priservas okcidentan Francilion ekde La Défense. Ĝi ligas la afer-kvartalon de La Défense al la stacidomo de La Verrière, en la pariza sud-okcidento. Ĝi estas la sola linio de suburbaj trajnoj el la reto de Transilien kiu ne eliras el granda pariza stacidomo.

Kreita en 1995, la tangenta ligilo fariĝinta linio U en 2004, estas 31 kilometrojn longa. Ĝi transportas ĉiutage semajne po 50 000 vojaĝantojn[1]

Ĝi trairas la infrastrukturojn de retoj de Saint-Lazare, ekde La Défense al viadukto de Viroflay, kaj de Montparnasse, ekde viadukto de Viroflay al La Verrière.

Tial ke la tuto de la linio situas en Francilio, ĝi dependas nur de Sindikato de transportoj de Francilio (STIF).

Mapo

Mapo de Linio U

Stacidomoj

      Stacidomo Zono Urboj Interkonektoj
  o   La Verrière 5 La Verrière
  o   Trappes 5 Trappes
  o   Saint-Quentin-en-Yvelines 5 Montigny-le-Bretonneux
  o   Saint-Cyr 5 Saint-Cyr-l'École
  o   Versailles-Chantiers 4 Versailles

TER Centro
TER Luarlandoj
Grandes Lignes
  o   Saint-Cloud 3 Saint-Cloud
  o   Le Val d'Or 3 Saint-Cloud
  o   Suresnes-Mont-Valérien 3 Suresnes
  o   Puteaux 3 Puteaux T02
  o   La Défense 3 Puteaux, Courbevoie M01

T02

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj