Trevor Steele
Trevor STEELE (naskiĝis 1940) estas aŭstralia Esperantisto, instruisto kaj aŭtoro de rakontoj, noveloj kaj romanoj en Esperanto. La verkaro de Steele estas forte influita de vojaĝspertoj akiritaj i.a. en Germanio kaj en Orienta Eŭropo.Ĝi ankoraŭ riĉiĝis pro spertoj en Azio kaj en Aŭstralio. ĉefe pri la problemoj de aborigenoj, ĉe kiuj li laboris en eduka fako dum unu jaro kaj duono. Li verkis du gravajn librojn pri la rilatoj inter la aborigenoj kaj la koloniistoj: Flugi kun kakatuoj(2010) kaj Paradizo ŝtelita (2012).Li aktuale preparas libron pri sia biografio. Trevor skribas librojn, kiuj baziĝas sur aŭtentaj faktoj, kaj en kiuj li almetas iom da propra fantazio por fari la rakonton pli interesa.
De la komenco de 2002 ĝis aprilo 2004 Steele laboris kiel Ĝenerala Direktoro de la Centra Oficejo de la Universala Esperanto-Asocio. Tamen, li havis malmultan antaŭan administran sperton kaj estis forte kritikata de aliaj homoj en la oficejo kaj en la asocio ĝenerale. En oktobro de 2003 li anoncis sian demision pro "personaj kialoj".
Ĝis 2010 Steele estis membro de la Akademio de Esperanto.
Listo de verkoj
- Sed nur fragmento (1987)
- Memori kaj forgesi (noveloj el la Norda Montaro) (1992)
- Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen (1994)
- Remember and forget (1995)
- Falantaj muroj kaj aliaj rakontoj (1997)
- Apenaŭ Papilioj en Bergen-Belsen (1998)
- Australia Felix (1999)
- Neniu ajn papilio (2000)
- La fotoalbumo: unua volumo (2001)
- Diverskolore: Originalaj prozaĵoj. T.Steele.— Kaliningrado: Sezonoj, 112 pĝ. (2005)
- La fotoalbumo: dua volumo (2005)
- Kaj staros tre alte... (2006)
- Kvazaŭ ĉio dependus de mi (2009, eldono Flandra Esperanto-Ligo)
- Flugi kun kakatuoj (2010, eldono Flandra Esperanto-Ligo)
- Paradizo ŝtelita (2012, eldono Flandra Esperanto-Ligo)
- Konvinka kamuflaĵo (2014, aŭtobiografio, eldono Flandra Esperanto-Ligo)
Aliaj
Trovu « Trevor Steele » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
Prelegoj
greke Ŝablono:Pejnejo en Internacia Kongresa Universitato de 82-a UK 1997
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de Trevor Steele
- Verkoj de kaj pri Trevor Steele en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
- Verkoj de Trevor Steele en la Retbutiko
Antaŭe: | Ĝenerala Direktoro de Universala Esperanto-Asocio | Poste: |
---|---|---|
Osmo Buller | 2002–2004 | Osmo Buller |