Tropika delfeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tropika delfeno

Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Subordo: Cetacoj Cetaceae
Superfamilio: Cetacea
Familio: Delfenedoj Delphinidae
Genro: Delfeno, Delphinus
Specio: Delphinus capensis
Gray, 1828
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Tropika delfenoLongbeka ordinara delfeno (Delphinus capensis) estas specio de komuna delfeno. Ĝi havas pli limigitan teritorion ol la Mallongbeka ordinara delfeno (D. delphis), nome la alia specio en la genro. Ĝi havas disan teritorion en marbordaj areoj en tropikaj kaj pli varmomoderaj oceanoj. Tiu teritorio inkludas partojn de okcidenta kaj suda Afriko, multon de okcidenta Sudameriko, centra Kalifornio al centra Meksiko, marborda Peruo, areojn ĉe Japanio, Koreio kaj Tajvano, kaj eble ĉe Omano.[1][2] Vagantoj estis registritaj tiom for norde kiel ĉe Vankuvera Insulo. Ili vivas en neprofundaj, pli varmaj akvoj ĉe la marbordo. Ili vivas ankaŭ en tropikaj kaj subtropikaj regionoj.[3]

Fizikaj trajtoj[redakti | redakti fonton]

La Tropika delfeno estas mez-granda delfeno, pli malgranda ol la pli amplekse konata botelnaza delfeno. Plenkreskuloj varias inter 1.9 kaj 2.5 m de longo, kaj gamas peze el 80 al 235 kg, kvankam gamo inter 80 kaj 150 kg estas pli ofta.[4] Maskloj estas ĝenerale pli longaj kaj fortikaj.[4] La kolormodelo en la korpo estas malofta. La dorso estas malhela kaj la ventro estas blanka, dum ambaŭflanke estas bildo kvazaŭ de akvohorloĝo helgriza, flava aŭ orkolora antaŭe kaj malhlegriza dorse.[5] Tiu specio havas ankaŭ rondoforman melonon sur la pinto de siaj kapoj uzata por eĥolokigo.[6] Ĝi havas longan, fajnan bekon kun 50–60 malgrandaj, akraj, interfermeblaj dentoj en ĉiu flanko de ĉiu makzelo.[7] Ili havas pli da dentoj ol ajnaj aliaj delfenedoj.[8]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mead, J.G.; Brownell, R. L. Jr. (2005). "Order Cetacea". En Wilson, D.E.; Reeder, D.M. Mammal Species of the World: A Taxonomic and Geographic Reference (3a eld.). Johns Hopkins University Press. pp. 723–743. ISBN 978-0-8018-8221-0. OCLC 62265494. Alirita la 18an de Novembro 2018.
  2. Perrin, W. (2002). "Common Dolphins". En Perrin, W.; Wursig, B.; Thewissen, J. Encyclopedia of Marine Mammals. Academic Press. pp. 245–248. ISBN 0-12-551340-2.
  3. Mark McGinley; Eileen Mary Dee (December 2011). "Long-beaked common dolphin". Encyclopedia of Earth. Alirita la 18an de Novembro 2018.
  4. 4,0 4,1 (2006) Whales, Dolphins and Other Marine Mammals of the World, p. 174–176. ISBN 0-691-12757-3.
  5. Reeves. Guide to Marine Mammals of the World. ISBN 0-375-41141-0.
  6. Mark McGinley; Eileen Mary Dee (Decembro 2011). "Long-beaked common dolphin". Encyclopedia of earth. Alirita la 18an de Novembro 2018.
  7. The Common Dolphin. Arkivita el la originalo je 2008-06-19. Alirita 2008-07-03.
  8. Jefferson TA, Webber MA, Pitman RL (2008) Marine mammals of the world. Elsevier, Amsterdam. (ISBN 0123838533).