Tsaidam

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
situo de la baseno Tsaidam

La baseno TsaidamQaidam (tibete ཚྭ་འདམ་གཤོང prononco [tsʰɛtam ɕɔŋ], proksimume Tsajdam Ŝong", ĉine (tradicie) 柴達木盆地, pinjine Cháidámù Péndì) estas dezerta regiono, kiu situas en la nordo de la Tibeta Altebenaĵo en la provinco Ĉinghajo (Tibeto) de Ĉinio. La nomo probable venas el la mongola kaj tibeta lingvoj, en kiuj tsa'i dam signifas "salakva(j) marĉo(j)". Efektive ekzistas multaj salozaj marĉoj ĉefe laŭlonge de la ĉefa regiona rivero Tsaidam He, kiu trafluas la basenon, veninte el la plej orientaj partoj de la montaro Kunlun.

Administre la baseno apartenas al al aŭtonoma distrikto Haixi de mongoloj kaj tibetanoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

tipa dezerta stepo-pejzaĝo ĉe la norda rando de la baseno
granda salakva lago en la baseno

La baseno situas en alteco de inter 2600 kaj 300 metroj super la marnivelo en la Tibeta Altebenaĵo kaj ĉirkaŭiĝas de altaj montaroj, kies pintoj parte atingas pli ol 6000 metrojn. Sude situas la montaro Kunlun, norde la baseno limiĝas de la montaroj Altun kaj Nanŝan. De oriento ĝis okcidento ĝi ampleksas 850 kilometrojn, de nordo ĝis sudo pli-malpli 300 kilometrojn.

La baseno riĉas je krudmaterialoj, inter alie gaso. Samkiel en la Tibeta Altebenaĵo sude de la baseno, ankaŭ en la baseno mem ekzistas pluraj salakvaj lagoj kaj salaj dezertoj.

La rimarkinda lago Tsinghai - la plej granda lago de Ĉinio - foje malprecize kalkuliĝas parto de la baseno, sed fakte plenigas propran basenon. La plej granda lago ene de la Tsaidam-baseno male nomiĝas Dabsan Hu norde de la ĉefa basena loĝloko Golmud. La sala koncentraĵo de la lago tiom altas, ke la akvosurfaco partatempe tute kovriĝas je krusto kaj dum rigardo oni ne havas la impreson de lago. La lago de tiu kaj pli etaj najbaraj lagoj aparte norde de la urbo Golmud estas kolektata kaj industrie prilaborata konsumocele.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Pro sia riĉeco de krudmaterialoj la regiono foje nomiĝas "trezora baseno". En la salakvaj lagoj krom la salo natria klorido ankaŭ troveblas kaliaj, magneziaj, boraj kaj litiaj saloj. En la nordoriento de la baseno troveblas plumbo kaj zinko, kaj en la okcidento nafto kaj gaso.

Laŭ informo el januaro de 2009, oni planas tie konstrui la plej grandan suncentralon de la mondo. La povumo de tiu centralo estus 1 gigavatto.

Enloĝantaro[redakti | redakti fonton]

Ĝis la ekesto de la Popola Respubliko Ĉinio kaj la industria ekekspluato de la regionaj krudmaterialoj la dezerta teritorio apenaŭ donis vivobazon al homoj. Inter la jaroj 1946 kaj 1986 la enloĝantaro kreskegis de 10.000 al 270.000.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Pro la granda alteco kaj la grand distanco al iu ajn maro en la regiono regas malvarma kontinenta klimato. La vintroj longas kaj estas tre frostaj, dum la printempoj oftas sabloŝtormoj. Pro la ĉirkaŭaj altaj montoj pluvo estas forŝirmita, tial ke partoj de la basenoj estas inter la plej sekaj lokoj de Ĉinio. En la urbo Golmud la jara averaĝa temperaturo estas 4,9 ° C, kaj la tutjara pluvokvanto 40 mm.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]