Turingio-halo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Turingio-halo
spektaklejo • halo • sportejo [+]

LandoGermanio
RegionoTuringio
SituoErfurto
- koordinatoj50° 57′ 26″ N, 11° 2′ 14″ O (mapo)50.957211.0372Koordinatoj: 50° 57′ 26″ N, 11° 2′ 14″ O (mapo)

Turingio-halo (Turingio)
Turingio-halo (Turingio)
DEC
Turingio-halo
Turingio-halo
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Turingio-halo
Vikimedia Komunejo:  Thüringenhalle [+]
vdr

La Turingio-halo (germane: Thüringenhalle) estas multfunkcia festhalo por diversaj aranĝoj en la turingia ĉefurbo Erfurto (Germanujo; Werner-Seelenbinder-Straße nr. 2).

Proksime estas la Stadiono Steigerwald kaj la finstacio de tramoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

De 1939 ĝis 1942 estis farita la kruda masonaĵo laŭ la planoj de Alfred Crienitz kaj Walter Ahrens. Modelo estis la konstrustilo de bieno basgermana. Partoj estis faritaj sur tomboj de la Nova juda tombejo. Oni planis la halon por maksimume 10.000 vizitantoj. En la 8-a de novembro 1941 estis la festo de konstrufino. Sed pro la Dua mondmilito la interno restis nefinita. Post la liberigo de Erfurto fare de la usonaj trupoj la en la halo stokitaj aferoj (ordenoj, ĉokolato, cigardeoj, viandkonservoj) rabitis. Finkonstruo estis nur post la fino de la milito.

En la halo okazis la manpilkaj mondaj ĉampionadoj por viroj en 1958 kaj en 1974. En 1954 ludis tie ĉi la konkurantoj de la "Antaŭkonkurantaro A" kaj en 1974 estis du aliaj antaŭkonkuroj kaj unu por la sinkvalifikiga rondo (ĉiam temis pri manpilkado).

Aspekto kaj uzo[redakti | redakti fonton]

Temas pri kantilevra halego longa je 80 metroj kaj larĝa je 40 metroj. Ĝis la konstruo de la haloj de la Foiro de Erfurto meze de la 1990-aj jaroj ĝi estis la ununura pli granda halo en la urbo. Sed ankaŭ nun oni uzas ĝin por diversaj aranĝoj, bazaroj aŭ koncertoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]