Turkiskolombo
| Turkiskolombo | |||||||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() |
|||||||||||||||||||||
| Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||
| Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp. | |||||||||||||||||||||
| Columba bollii
Frederick DuCane Godman 1872 |
La Turkiskolombo (Columba bollii) estas membro de la familio de birdoj kolomboj nome Kolombedoj, kiu estas endemika en la insularo Kanarioj kaj nome en la insuloj Tenerife, La Palma, El Hierro kaj La Gomera..
Ĝi estas rara loĝanto kaj reproduktanto en la montaro de laŭroj. La Turkiskolombo konstruas neston el bastonetoj en arbo, kie la ino demetas unu blankan ovon.
Ĝi estas 37-40 cm longa kaj aspektas tre malhela palumbo, kio nomigas la specion kiel Turkiskolombo, tio estas malhelblugriza. Ĝi estas vere ĝenerale malhelgriza krom la rozkoloreca brusto. Ĝi malhavas blankajn markojn, malkiel proksima parenco Palumbo, kio kune kun la pli malhela plumaro diferencigas ĝin el aliaj specioj. Ĝi malhavas ankaŭ brunan plumareron kaj la malhelaj strioj de la griza vosto diferencigas ĝin el la alia endemisma kolombo de la insularo Kanarioj, nome la Laŭrkolombo.
La flugo estas rapida, per regulaj frapadoj, kun eventuala subita flugilvipo, karaktera de ĉiu kolombo. Ĝi ekflugas per laŭta flugilfrapado.
La voĉo estas akra kverado.
Tiu birdospecio ricevas la sciencan nomon laŭ la germana naturalisto Carl Bolle, kiu unue diferencigis ĝin disde la Laŭrkolombo.
[redakti] Referencoj
- BirdLife International (2004). Columba bollii. 2006 Ruĝa listo de minacataj specioj de IUCN. IUCN 2006. Elŝutita je 11 May 2006. Preskaŭ minacata specio.
