Turnoplilongigita kvaredro-okedra kahelaro
Turnoplilongigita kvaredro-okedra kahelaro | |
Plia nomo | Turnoplilongigita alternita kuba kahelaro |
Speco | Konveksa uniforma kahelaro de eŭklida 3-spaco |
Simbolo de Schläfli | h{4,3,4}:ge |
Edroj | Trianguloj {3}, kvadratoj {4} |
Ĉeloj | Kvaredroj (3.3.3) okedroj (3.3.3.3) triangulaj prismoj (3.4.4) |
Ĉeloj ĉirkaŭ vertico | {3,4}3+{3,3}4+(3.4.4)4 |
Geometria simetria grupo | R-3-m |
Propraĵoj | Vertico-transitiva |
En geometrio, la turnoplilongigita kvaredro-okedra kahelaro aŭ turnoplilongigita alternita kuba kahelaro estas uniforma kahelaro de eŭklida 3-spaco farita supren de kvaredroj, okedroj, kaj triangulaj prismoj.
Ĝi estas vertico-uniformo kun 3 okedroj, 4 kvaredroj, 6 triangulaj prismoj ĉirkaŭ ĉiu vertico.
Ĝi estas unu el 28 konveksaj uniformaj kahelaroj de eŭklida 3-spaco.
La plilongigita kvaredro-okedra kahelaro havas la saman ordigon de ĉeloj ĉirkaŭ ĉiu vertico, sed la entuta ordigo malsamas. En la plilongigita formo ĉiu prismo tuŝas kvaredro je unu el siaj triangulaj bazoj kaj okedron je la alia bazo, en la turnoplilongigita formo ĉiu prismo tuŝas ĉelojn de la sama speco je ambaŭ bazoj, kaj do ekzistas 2 specoj de la prismoj - kiuj tuŝas kvaredrojn kaj kiuj tuŝas okedrojn.