Tägerwilen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Tägerwilen Dorf (stacidomo) kaj Tägerwilen-Gottlieben (stacidomo).
Tägerwilen
Blazono de Tägerwilen
Kampara bieno en Tägermoos, parto de la urbo Konstanco apartenanta al la svisa komunumo Tägerwilen
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Kreuzlingen
Koordinatoj  47° 39′ 20″ N 9° 7′ 53″ O / 47.65556 °N, 9.13139 °O / 47.65556; 9.13139 (mapo)Koordinatoj: 47° 39′ 20″ N 9° 7′ 53″ O / 47.65556 °N, 9.13139 °O / 47.65556; 9.13139 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3640
Areo 11,58 km²
Alteco 420 m super marnivelo
Poŝtkodo 8274
Komunumkodo 4696
Mapo de Tägerwilen
vdr

Tägerwilen estas komunumo en la distrikto Kreuzlingen de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 3640 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tägerwilen situas ĉe la suda bordo de Lagorejno oriente de la urbo Konstanco, kies parto Tägermoos situas sur la tereno de la komunumo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Tägerwilen limas en sudokcidento al Gottlieben, en sudo al la Lagorejno, je kies alia bordo situas la germana urbo Konstanco, en okcidento al Konstanco kaj Kreuzlingen, en sudoriento al Kemmental, en sudokcidento al Wäldi kaj en okcidento al Ermatingen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tägerwilen situas ĉe la trajnlinio de Ŝafhaŭzo al Kreuzlingen kaj ankaŭ havas aliron al la nacia aŭtoŝoseo N7, kiu finiĝas ĉe la komuna doganejo de Germanio kaj Svislando en Tägermoos.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kastelo Castell

La unua dokumenta mencio de Tägerwilen datiĝas el la jaro 990 kiel Tegirwilare. En mezepoko la Kastelo Castell en Tägerwilen estis la sidejo de la episkopoj de Konstanco. En la jaro 1499 la kastelo estis detruita de la armeoj de la Svisa Ĵurkomunumo dum la Ŝvaba Milito. En sia hodiaŭa formo ĝi estis rekonstruita en la jaro 1725.

Tägermoos[redakti | redakti fonton]

La komunuma parto Tägermoos estas ŝtatpolitika kuriozaĵo, ĉar temas pri svisa teritorio, kiu apartenas municipe al la urbo Konstanco sed jure al la komunumo Tägerwilen. En la ŝtakontrakto inter la Grandduklando Badenio kaj Kantono Turgovio el la jaro 1831 estis fiksita interkonsento pri la aparta statuso de Tägermoos, kiu fiksas ties samtempan apartenecon al la germana urbo Konstanco kaj al la Kantono Turgovio kaj Svislando. Tiel ekzemple la urba polico ekzercas en Tägermoos la juran kontrolon sed sub la leĝo de Kantono Turgovio kaj Svislando. Same la komunumaj impostoj estas pagataj al la urbo Konstanco laŭ svisa juro dum la kantonaj kaj federaciaj impostoj estas ŝuldataj al Svislando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]