Ulf Merbold

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ulf Merbold
germana fizikisto
germana fizikisto
Persona informo
Ulf Dietrich Merbold
Naskonomo Ulf Merbold Dietrich
Naskiĝo 20-a de junio 1941
en Greiz
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia RespublikoNazia Germanio vd
Alma mater Universitato de Stutgarto vd
Profesio
Okupo kosmonaŭtofizikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ulf Dietrich MERBOLD (naskiĝis la 20-an de junio 1941 en Greiz) estas la unua okcidentgermana civitano kaj dua germana indiĝena (post Sigmund Jähn) kiu estis fluganta en la kosmon. Li ankaŭ estas la unua membro de European Space Agency Astronaut Corps kiu partoprenis spacvojaĝmision. Li tenas la distingon esti la unua ne-Usona civitano kiu atingis la orbiton en usona kosmoŝipo. En 1983, li kaj Byron Lichtenberg iĝis la unua specialisto pri utilŝarĝo en konekso kun enkosma vojaĝado.

Frua vivo kaj eduko[redakti | redakti fonton]

Merbold edukitis en Germana Demokratia Respubliko. Post kiam li finis lernejon en 1960, Merbold transfuĝis al la Federacia Respubliko de Germanio kie li studis fizikon ĉe la Universitato de Stutgarto ĝis 1968; doktoriĝo estis en 1976. Li tiam ligis sin profesie al "Max-Planck-Instituto por metala reserĉo" en Stutgarto kie li laboris pri solid-stata fiziko kaj malalta temperaturfiziko.

ESA-kariero[redakti | redakti fonton]

En 1978, la Eŭropa Kosma Agentejo (ESA) elektis lin, kune kun Wubbo Ockels kaj Claude Nicollier por esti trejnata kiel utilŝarĝspecialistoj dum la unua flugo de la Spacelab-modulo. En 1982, li estis elektita ĉefo sekcia kaj en 1983 li flugis enŝipe de Columbia je la STS-9 misio.

De 1984 ĝis 1985, li partoprenis la preparadon de la unua germano Spacelab-misio D-1 estante rezervutilŝarĝulo por STS-61-A kaj ekipa koordiganto.

En 1986, li iris al Eŭropa Spac-teknologia centro (ESTEC) por labori pri la eŭropa Columbus-modulo por la Internacia Spacstacio. Ankaŭ en 1986, li iĝis kapo de la astronaŭtoficejo de la germana spacvojaĝorganizo DLR.

En 1988 NASA nomumis lin utilŝarĝ-specialisto en la IML-1-misio, por lanĉado sur STS-42 en januaro 1992. La sekvan jaron li estis scienca kunordigisto por la dua germana Spacelab-misio D-2 (STS-55). En 1993, li ankaŭ komencis trejnadon por flugigi la unuan el du komunaj eŭropaj-rusaj misioj al la kosmostacio Mir, nomita Euromir 95-a. En 1994, li estis la unua ESA-astronaŭto rajtigita flugi en spacon kun Rusio, sur la ŝipo Soyuz TM-20. Li revenis al la tero sur Soyuz TM-19. Dum liaj tri spacvojaĝoj li foruzis totalon de 49 tagoj, 21 horoj kaj 38 minutoj en spaco.

Merbold daŭre laboras por ESA en la sekcio de reklamado de mikra gravito de la ESA-estraro de pilotata spacvojaĝo kaj similofice pri ESTEC, sed li jam ne estas membro de la eŭropa astronaŭto-trupo.

Privataĵoj[redakti | redakti fonton]

Merbold, kiu estas edziĝinta kaj havas du infanojn, estas fervora glisilo, posedante sian propran glisaviadilon. Li partoprenis plurajn fojojn en la Barron-Hilton-konkurso. Li ofte partoprenas la ĉiujaran germanan nacian glisistan konferencon. En lia naskiĝurbo Greiz nomitis gimnazio por li.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ulf Merbold en la angla Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]