Universala kaj analitika lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Universala kaj analiza lingvo (Langue universelle et analytique) estas apriora lingvo proponita de E. T. Vidal (ankaŭ citita, tre eble erare, kiel E. F. Vidai) en 1844. Eble estas pasigrafio, ĉar ĝi kombinas literojn kaj nombrojn.

La alfabeto havas 22 konsonantojn kaj 13 vokalojn, kelkaj el tiuj literoj estas tre maloftaj en aliaj lingvoj, kiel C (tnj) kaj Œ. Ĉiu litero estas ŝanĝebla al numero, sed per nerekta kaj nesimpla sistemo.

La vortoj estas derivataj laŭ "logika" sistemo, ekzemple: ga = geografio, gana = Afriko, gani = Ameriko.

Ĉiuj vortoj komponitaj per unu nura konsonanto, estas persona pronomo; per unu nura vokalo, estas verbo. Ĉiuj vortoj formita de unu silabo laŭ formulo konsonanto+vokalo (kv) estas formo de la verbo esti. Ĉiu vorto de tri literoj finita per -a esta artikolo, per -o estas pronomo, per -è estas prepozicio, ktp.

La substantivoj havas deklinacion de 5 kazoj similaj al sistemo de volapuko: -a (nominativo), -e (akuzativo), -i (genitivo), -o (ablativo), -u (dativo). La vortradikoj estas masklaj, por derivacii la inan formon, oni aldonas -r kaj la neŭtralan, -s.

Verbo esti: Vi (mi estas), bi (vi estas), ktp. va (mi estis), kpt.

Laŭ la aŭtoro, la lingvo estas tre taŭga por farado de versoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Vidal, E. T., Langue universelle et analytique, Parizo: Sirou, 1844 (414 p.)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]