Universitato de Koimbro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Universitato de Koimbro estis fondita de la reĝo Don Denizo, en la 1-a de marto 1290, kiam li signaturis la dokumenton titolitan "Scientiae thesaurus mirabilis", kreante la universitaton de Lisbono, kaj petis la konfirmon al la papo. La buleo de la papo Nikolao la 4-a, datita de la 9-a de aŭgusto 1290, agnoskis la Ĝeneralan Studon, prezentante la fakultatojn pri artoj, kanonika juro, civila juro, Medicino, kaj la Teologio estis rezervita al la monaĥejoj dominikanaj kaj franciskanaj.

La universitato, komence instalita en la nuna Largo do Karmo, en Lisbono, estis translokita, en 1308, al la Paço Real da Alcáçova. En 1338, ĝi reiris al Lisbono, kie ĝi restis ĝis 1354, kaj en tiu jaro ĝi estis denove translokita al Koimbro. Ĝi restis en ĉi-urbo ĝis 1377, kaj ree instaliĝis en Lisbono en tiu jaro. Ĝi restis en Lisbono ĝis 1537, dato kiam ĝi estis definitive translokita al Koimbro, laŭ ordono de la reĝo Johano la 3-a.

Nuna korto de la Universitato de Koimbro.

Listo da famaj universitatanoj

Eksteraj ligiloj