Unupotaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
lenta unupotaĵo kun ŝafaĵo

Unupotaĵo estas ĝenerale satiga supo de ofte kamparana origino, kiu servas kiel kompleta manĝaĵo. Tipaj ingrediencoj estas fruktoj de fabacoj kiel pizoj, fazeololento, legomo kiel legombrasiko, napoj, karotojterpomoj, sed ankaŭ cerealaĵo kiel hordeo, panonudeloj, en akvo aŭ buljono kuirita. Aldoniĝas ekzemple poreo, tubercelerio kaj cepoj, viando, kolbasolardo (ofte peklitafumaĵita). La diversaj inkrediencoj havas diverlongajn kuirtempojn kiujn oni devas atenti.

La manĝaĵoj, kiuj estas kuiritaj en unu poto, estas tre malnovaj kaj tutmonde disvastigitaj

publika manĝado de unupotaĵo favore al la Winterhilfswerk (vintra helpo) en Germanujo, 1938

Kulturhistorio[redakti | redakti fonton]

La kuna kuirado de la diversaj ingrediencoj kaj la kombinaĵo de viando kaj legomoj en unu poto verŝajne estas la plej malnova kuirtekniko de la homaro. Ĝi aĝas jam jarmilojn. Tiu kuirtekniko estas konata en ĉiuj kulturoj.

Ekzemploj por historiaj unupotaĵoj estas la cereala kaĉo ĉe la romiaj gladiatoroj, kiu enhavas krom cerealan kaĉon ankaŭ fabojn, miksaĵon el cerealoj, legomojn kaj viandon ĉe la Ĝermanoj kaj la ĉe la nordamerikaj praloĝantoj.[1]

Speciala poto por kuiri sen kaserolo sur malferma fajro, iu trikrura poto, estas konata en diversaj kulturoj. Konataj estas tiuj potoj en Arabio, en la Romia Imperio ĉe la atikaj grekoj, en la Balkana duoninsulo, tie nomata (saĉ) aŭ en Nordafriko (tajine).[1][2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Gert von Paczensky/Anna Dünnebier, Volle Töpfe, leere Töpfe. Die Kulturgeschichte des Essens und Trinkens, München 1994, S. 35 ff.
  2. Vgl. Tanja Busse: Die Ernährungsdiktatur. Warum wir nicht länger essen dürfen, was uns die Industrie auftischt. Blessing, München 2010, ISBN 978-3-89667-420-3 (eingeschränkte Vorschau in der Google Buchsuche).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Herings Lexikon der Küche. Fachbuchverlag Pfannenberg, Haan-Gruiten, 23a eldono 2001, ISBN 3-8057-0470-4
  • Konrad Köstlin: Der Eintopf der Deutschen. Das Zusammengekochte als Kult-Essen, in: Utz Jeggle (Hrsg.): Tübinger Beiträge zur Volkskultur. (Untersuchungen des Ludwig-Uhland-Instituts der Universität Tübingen; Bd. 69). Tübinger Vereinigung für Volkskunde, Tübingen 1986, ISBN 3-925340-51-3, S. 220-241