Uzanto-Diskuto:Airon90/Arĥivo/Lasta

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Indekso
Skribu min!

Por skribi min, alklaku ĉi tie.

Arĥivo
Diskuto
La nomoj devenas el tio, kio gravis en tiu periodo



Ŝablono:Informkesto itala metroa stacio[redakti fonton]

Saluton, Airon. Mi ĵus aldonis al la ŝablono {{informkesto itala metroa stacio}} la ŝablonon {{ŝanĝu ŝablonon}}. - Ĉu en la itala vikipedio aŭ alia loko en la interreto ekzistas informoj pri la metroaj linio kaj ties unuopaj haltejoj? Se jes, por la tutaj linioj eble povus esti uzata la ŝablono {{Informkesto fervojlinio}}. Ĉar la bildetoj, kiuj estas uzataj en la ŝablono, estis aranĝataj de uzantoj de la germana vikipedio, eble ĝia uzado por italaj metroaj linioj ne tiel facilas. Kion vi pensas? --Tlustulimu 20:17, 26 Jun. 2011 (UTC)

Saluton, Airon. Mi morgaŭ rigardos en la bilda kolekto por Vikipedio:Informkesto fervojlinio, kiu troviĝas ie en la komunejo kaj la germana vikipedio, ĉu tie estas uzeblaj bildetoj por italaj metroaj linioj. Se ne, la ŝablonoj ja povos resti, aŭ ni eble kreos bazajn ŝablonojn laŭ Vikipedio:Informkesto fervojlinio. Sed nun mi estas jam tro laca por tiaj teknikaj aferoj. Amike --Tlustulimu 20:54, 26 Jun. 2011 (UTC)

Mallongigoj[redakti fonton]

Saluton, Airon. Mi ĵus vidis, ke vi ŝanĝis mallongigon de paĝo. Bonvolu estonte alĝustigi la liston en Vikipedio:Simbola ligilo. Amike --Tlustulimu 13:13, 8 Jul. 2011 (UTC)

Babeloj ?[redakti fonton]

Antaŭ unu jaro vi ŝanĝis Kategorio:Babel kun ligiloj al alilingvaj versioj al Kategorio:Vikipedio:Babeloj (sen ligoj, sen klarigoj, sen pravigo: kial "Babeloj" prefere al "Babel" ? ) . Mi ne komprenas kio pravigas tion des pli ke vi ne konsekvence ŝanĝis ĉion kio koncernas la projekton Babel: la nuna stato estas iom malorda. Estus bone se kategorioj povus helpi facile kaj klare trovi ĉion kio koncernas unu temon. Mi konstatas ke nun estas malfacile orientiĝi en ĉi Babelejo. --Arno Lagrange @ 14:54, 12 Jul. 2011 (UTC)

finfine mi multon movis al Babelejo : Helpo:Babelejo, Vikipedio:Babelejo, Vikipedio:Babelejo/listo, Kategorio:Vikipedio:Babelejo --Arno Lagrange @ 20:10, 12 Jul. 2011 (UTC)
Saluton, Airon kaj Arno. Mi ĵus aktualigis la ligilojn en {{Babel}} kaj {{Babel-N}} kaj iliaj dokumentadoj. Sed en ambaŭ ŝablonoj mankas ankoraŭ iuj kategorioj, kiuj rilatas al la Babelejo. Kiuj kategorioj taŭgus? --Tlustulimu 20:39, 12 Jul. 2011 (UTC)
Airon ! Mi opinias tute ne trafa vian alinomigon de {{Babel}} al {{Babelejo}}. Se Babelejo estas la ejo kie oni pritraktas la multlingvecon, la unuopaj ŝablonoj tute ne devas ŝanĝi sian nomon. Uzantoj el ĉiuj lingvoj konas {{Babel}} kaj estas malutila starigo de barilo enkonduki {{Babelejo}} anstataŭe. Esperantigo estas pravigebla en teksto, troa Esperantigo de izolita ŝablonnomo estas simple malutila. Mi sekve petegas vin malfari tiujn nebezonatajn nomŝanĝojn. AL @ 15:16, 13 Jul. 2011 (UTC)
Esperanta Vikipedio estas nek franca nek angla, sed parto de multlingva projekto (pli ol 250 lingvoj). Uzantoj el ĉiuj lingvoj konas la ŝablonon Babel kaj povas sen studo de Esperanto senpere uzi ĝin. Se mi devus lerni 250 variaĵojn de la nomo de la ŝablono tio malhelpus min. Kiam mi redaktas mian uzantan paĝon en ajna Vikimedia projekto en iu ajn el pli ol 250 lingvoj mi ĝenerale povas simple enmeti {{Babel|eo|fr|en-2|de-2|xyz-0}} kaj en plej multaj kazoj tuj funkcias. Mi en la antaŭa mesaĝo jam esprimis ke se iuj ŝanĝoj estas plibonigoj aliaj estas malutilaj.
Cetere alinomi {{Babel}} al {{Babelejo}} laŭ mi ne estas bona Esperantigo (same kiel via stranga « Babeloj », kial pluralo ? Babel' referencas al la Babelturo kie Babel' estas nomo de loko - Babilono- ). Por mi la Babelejo estas la tuta projekto. Unuopa ŝablono estas Babelejero, do Babelaĵo, aŭ pli simple « Babel' ». Sekve {{Babel}}' por mi estas tute akceptebla. Certe Vikipedio konstante evoluas, ĉar ĉiuj el ni evoluigas ĝin, sed ĉia evoluo ne nepre estas plibonigo, iuj eĉ klare estas malplibonigoj: starigi barilon kie afero antaŭe bone senbare funkciis estas tia malprogreso. Certe mi defendas status quo ante kiam ĝi klare estas pli bona ol status quo post.
Kaj strangas ke dum unu jaro vi ne trovis tempon por finfari tion kion vi tiam ekis, kaj nun vi volas pluiri tian vojon plu ne tre konsekvence. Fu! tio lacigas min ! --Arno Lagrange @ 16:14, 13 Jul. 2011 (UTC)

bonvolu atenti kiam vi kreas alidirekton el unu ŝablono al alia ke temas pri la sama ŝablono kiu havas la saman rolon. Mi tre bedaŭras ke vi hieraŭ forviŝis {{cquote}} estigante ĝin alidirektilo al {{citaĵo}} dum ambaŭ tute malsame funkcias kaj aspektas (mi konas kaj partoprenis en redakto de ambaŭ). Hazarde hodiaŭ mi bezonis {{cquote}} kaj konstatis ke ĝi maldezirinde aspektas. Mi do restarigis ĝin kaj alinomis ĝin {{citaĵo1}}. Mi aprezus ke antaŭ ol vi forigus la rezulton de plurhora laboro per dusekunda redakto vi rilatu al la verkinto(j) de la fuŝota laboro. Vi certe ne atente komparis ambaŭ ŝablonojn, alikaze vi ne tiel senpripense agintus. Ja nervozigas min detrua kontribuo en vikipedio sen ajna antaŭa diskuto. --Arno Lagrange @ 13:36, 14 Jul. 2011 (UTC)

✔ Farite Kore, Thomas Guibal 09:36, 21 Jul. 2011 (UTC)

Un piccolo favore[redakti fonton]

Ciao Airon90, come stai? Sono un Wikipedista eterogeneo, che ogni tanto scrivo nuove pagine anche qui, pur non sapendo, praticamente nulla in esperanto. Il mio desiderio sarebbe quello di poter essere iscritto a più Wikipedia possibile. Ma so che è impossibile.

Chiedo sepre aiuto a Dominik, a FiorixF1 e a volte a Lvh.

Mi rendo conto che ognuno ha le proprie esigenze, per questo cerco di chiedere un po' quà e un po' là delle piccole traduziopni, che ricambio con la Wikipedia Portoghese. Chiedo anche a te un piccolo favore, per la pagina Sankta Luiso Orione, se potessi mettermi qualcosa nella biografia, soprattutto che ha costruito il Santuario della Madonna della Guardia, a Tortona; e nella bibliografia che, ...pur non avendo pubblicato nulla, ha visto i suoi scritti pubblicati postumi....

Ti ringrazio tantissimo per l'aiuto, ricambio con traduzioni Italiano-Portoghese.

Grazie ancora

Rei Momo 07:29, 22 Jul. 2011 (UTC)

Grazie mille!!! Mi sono permesso di reinserire le due foto, perchè quella del sarcofago di vetro l'ho scattata io e parla proprio del kulto che tu hai appena tradotto. Ok, in questo fine settimana farò qualcosa sulla Wiki LMO e magari anche su quella PT. Grazie ancora per la traduzione e per i consigli. Rei Momo 10:21, 22 Jul. 2011 (UTC)


Peto al Airon90[redakti fonton]

Mi petas vin plejeble ne plu miskorekti mian lingvaĵon - specife programo al programaro. Ĉapelilo estas tekstprilaborada programo - ne programaro. Kredu min, mi estas la kreinto.

Aldone mi petas vin klarigi al mi, kial vi forigis ĉiujn miajn uzojn de la ŝablono:Pejnejo kaj enmetis kvindekon da se-oj. Se vi ne tuj komprenas la sencon kaj neceson de tia ŝablono, mi afable petas vin estonte demandi min antaŭ ol fari tiajn ŝanĝojn. --Pejno Simono 15:33, 22 Jul. 2011 (UTC)

Vidu ĉe mi. --Pejno Simono 18:55, 22 Jul. 2011 (UTC)

Ciao Airon90, tutto bene? Ho cercato di rileggere la pagina, perchè esisteva già in dialetto milanese. Ho aggiunto qualcosa, e chiesto nel bar se qualcuno che sapesse il milanese potesse rileggerla correttamente.

Grazie per quello che hai fatto per me. A presto

Rei Momo 22:06, 24 Jul. 2011 (UTC)


BRAVISSIMO, complimenti!!! Rei Momo 10:17, 25 Jul. 2011 (UTC)

Dovresti dire, alle pubblicazioni, che ha sì scritto TRE LIBRI ma che sono tutti stati pubblicati dopo la sua morte, credo che dall'Italiano si capisca questo. Altra domanda: perchè hai totlo la foto col teschio della mucca? Era simpaticissima!!! Grazie di tutto e a presto Rei Momo 13:21, 25 Jul. 2011 (UTC)

AironBot[redakti fonton]

Saluton, Airon. Bonvolu peti robotan flagon por via roboto AironBot. Amike --Tlustulimu 12:48, 25 Jul. 2011 (UTC)

Kara! dum via kreo de {{Arkivoj de diskutejo}} vi preteratentis ke iuj paĝoj estis nomitaj per la vorto "Babilejo" aliaj per "Diskutejo". Ja estas malorde, kaj mi komprenas ke vi dezirus ke la afero estu iom pli orda. Intertempe al la paĝo kiun vi kreis mankis 79 ligoj al ekzistantaj paĝoj, kio malhelpis ke oni povu esplori arkivojn, kio tamen estas la celo de la paĝo. Oni kompreneble povos alinomi ĉiujn paĝojn nomitajn per "Babilejo" al "Diskutejo". Dum tio ne jam estas farita estas preferinde konservi validajn ligilojn. Mi riparis kaj oni povos restarigi vian version post kiam iu estos alinominta ĉiujn necesajn paĝojn. Tion mi nomas konsekvence agi: unue alinomi kaj poste ligi al la paĝo laŭ nova nomo, kaj ne inverse. Tia malkonsekvenco estas vera malutilo al uzantoj, kiun vi povus pravigi per ebla estonta plibonigo: ĝi momente estas vera malplibonigo. --Arno Lagrange @ 11:05, 3 Aŭg. 2011 (UTC)

Nu! vi preteratentis ke la subpaĝoj de Diskutejo foje estas subpaĝoj de Babilejo, ne Babelejo, ĉar iam la diskutejo tiel nomiĝis kaj post diskuto estis decidita ke ĝi nomiĝu diskutejo - ĉar oni tie serioze diskutas, sed ne vane babilas -. Tamen subpaĝoj ne estis konsekvence renomitaj tra sinsekvaj nomŝanĝoj. Jes mi povus transpreni la taskon - ĉu necesas administranta rajto por tio ? - Sed, mi ne ripetos tion kion mi jam diris, estas laŭ mi neakceptebla agmaniero en komuna projekto fari aferojn nur duone. Se tiel vi agas private, tio koncernas nur vin kaj tiujn kiuj disdividas ion kun vi. Sed en la kadro de Vikipedio, vi kuntiras kolektivan respondecon: se leganto trafas misaĵon, tiu prifajfas viajn pravigojn - ke mankis al airon90 tempo, ktp. - sed nur grumblos ke vikipedio estas nefidinda projekto en kiu estas granda ĥaoso. Mi ŝatus ke vi penu partopreni en vera plibonigo de la projekto, ne en iu iam eble farota. (hodiaŭ iu forigis {{redaktata}} el iu paĝo en kiu vi lasis ĝin de aprilo !!!! Estas nur plia ekzemplo de via ne sufiĉe zorga kunlaboro. ) Bonfartu ! AL @ 17:16, 8 Aŭg. 2011 (UTC)
✔ Farite sed mi rajtas alinomi nur 100 paĝojn kaj esti 148 do la 48 pliajn mi alinomis unuope. Afero finita. AL @ 17:47, 8 Aŭg. 2011 (UTC)
Mi tamen kontrolis kaj trovis du kazojn en kiuj kreiĝis neelirebla duobla alidirekto. Mi tiukaze devis restarigi forigitan version. Nu ne tiom simple kiel vi prezentis. AL @ 18:05, 8 Aŭg. 2011 (UTC)

Bone ke vi kreis paĝon Kontaktoj. Mi aldonis en ĝin {{redaktas|Airon90 por 1 semajno}} ĉar mi opinias ĝena ke en paĝo kiu tiel nomiĝas estu tiom da ruĝaj ligiloj, ĉar ili estas misgvidaj. Imagu, leganto vizitas la paĝon esperas ke trovos kien turni sin kaj renkontas nur neekzistantajn paĝojn: bonvenon en ĥaoson! En tiaj paĝoj ĉu oni forigu la ligilojn ĉu oni kreu la sopiratajn paĝojn, ĉu oni ligu al aliaj ekzistantaj paĝoj. Mi konscias ke tio estas giganta kaj senfina tasko. Unu rimedo kiun mi uzas estas gvidi al alilingvaj paĝoj: se ne ekzistas iu paĝo en Esperanto kaj se ĝi ekzistas en dekoj da aliaj lingvoj, leganto certe trovos iun lingvon kiun tiu kapablas. AL @ 10:54, 10 Aŭg. 2011 (UTC)

vi ne devus simple alidirekti {{redaktata}} al {{redaktas}} ĉar ili ne postulas la samajn parametrojn. simpla alidirekto kaŭzas nur ĥaoson en ĉiuj paĝoj en kiuj {{redaktata}} estis enmetita (kaj estas kelkaj). Mi delonge konas ambaŭ ŝablonojn kaj bonvolu kredi ke se mi ne jam kunfandis ilin estas pro preciza kaŭzo. Evidente mi konsideras {{redaktata}} evitenda ĉar uzanto kiu malkonsekvence enmetas ĝin provizas neniun informon nek pri si nek pri tempo da redaktado. Pro tio mi kreis {{redaktas}} (kiu postulas ke uzanto malkaŝu sian nomon kaj siajn planojn) lasante {{redaktata}} por tiuj kiuj plu neglektas informi. Granda diferenco estas inter "la artikolo estas redaktata" (iu redaktas la artikolon) kaj "MI planas redakti de tiam ĝis tiam. Bonvolu ne ĝeni min dume. Se mi forgesis tiun averton post la menciita tempo, bv forigi ĝin kaj sentu vin libera plu redakti. " Antaŭ ol alidirekti necesas

  1. kontroli ke parametroj estas samaj
  2. se ili ne estas
    1. redakti ĉiujn paĝojn kie aperas la forigotan ŝablonon por ke ĝi ekhavu la necesajn parametrojn

Atendante mi forigis viajn alidirektojn. AL @ 09:04, 11 Aŭg. 2011 (UTC)

Pardonu! mi tro rapide reagis kaj preteratentis ke vi enkondukis la necesajn parametrojn. tiukaze en ordo. AL @ 09:24, 11 Aŭg. 2011 (UTC)
Dankas Arno Lagrange @ 11:07, 11 Aŭg. 2011 (UTC)


Mesaĝo al BonvenBot[redakti fonton]

Bv rigardi Uzanto-Diskuto:Reni! jen bela rezulto ! —La komenton aldonis, sen subskribo, ArnoLagrange (diskuto • kontribuoj) 12:37, 12 Aŭg. 2011

Reni ŝajne ne bone regas E-on, tamen forviŝis la bonvenmesaĝon de Bonvenroboto. Laŭ mia kompreno lia danko estas nur ironia. AL @ 11:20, 12 Aŭg. 2011 (UTC)

Graveco de la Ĉefpaĝo[redakti fonton]

Por gvidi vian laboron mi rekomendas al vi rigardi Vikipedio:Statistikoj/Decembro 2010. Estas interesaj konkludoj: klare la ĉefpaĝo ricevas la plej multajn vizitojn, ĝi estas nia montrofenestro kaj la ligiloj kiuj aperas en ĝi estas tre uzataj. Tial mi argumentas por konservi la indeksosekcion (kategorioj). Ne zorgu krei tro da neekzistantaj paĝoj kiujn ni eble neniam taŭge vivigus (Gazetoj ...), prefere redaktu la tekstojn kaj forigu la mencion al tiuj. AL @ 13:20, 12 Aŭg. 2011 (UTC)

Reformo ![redakti fonton]

Bonvolu ne alinomi paĝon kiun mi ĵus kreis sen antaŭa diskuto. La kreo de tiu materialo estas sufiĉe komplika kaj streĉa. Se krome mi devas postkuri la paĝojn kiujn mi ĵus kreis tra alinomigoj, mi freneziĝos. La projekto estas 2a versio de Vikipedio:Bildo de la tago do mi renomis ĝin Vikipedio:Bildo de la tago/2. La esprimo "reformo" ne plaĉas al mi kaj ne kongruas kun la projekto. Dankas --Arno Lagrange @ 14:10, 15 Aŭg. 2011 (UTC)

Ho mi freneziĝas ne nur unu paĝon vi alinomis sed jam aliajn {{Bildo de la Tago2/0}}. Ĉesu ! ne tuŝu tion sen diskuto. Venas 543 aliaj bildaj paĝoj kaj certe aliaj subpaĝoj. Bv ne krei ĥaoson. Mi entute perdiĝos. AL @ 14:17, 15 Aŭg. 2011 (UTC)
Eble al vi ne taŭgas {{Bildo de la Tago2}} sed por mi kiu faras la laboron estas tre oportune povi reuzi mian antaŭan laboron, nur aldonante ciferon 2 ĉe fino de iuj ŝablonoj/ parametroj / ktp. Vidu Uzanto:ArnoLagrange/Ĉefpaĝo2. Ŝajnas ke post pli ol dek horoj da penoj ekfunkcias kun nur 594 el la 543 rehavitaj. AL @ 16:59, 15 Aŭg. 2011 (UTC)

Via sinteno en la nuna okazaĵo estas aparte neeltenebla. Mi jam vekonstatis ke vi faris diversajn ŝanĝojn al aferoj kreitaj jam antaŭ longe, sen ia ajn diskuto kun kreinto/uzantoj de la afero, kaj ofte kun diversaj maldezirindaj konsekvencoj. Ĉi-foje vi ekrenomis (laŭ propra diro « ĉiujn paĝojn » ) kun nomo « Bildo de la tago2 » pravigante sin ke « ili estas nur reformprojekto » kaj « Tute ne taŭgas paĝo kun nomo "Bildo de la tago2" ». Mi trovas vin en la okazo ege aroganta kaj pretendema kaj krome tute malrespektema al alies opinio kaj peno, fine simple bubaĉe malĝentila. Mia laboro laŭ mia sento ne estas laŭ via malestima vorto « nur reformprojekto », sed vera peno rekonstrui sistemon kiun mi jam konstruis unuan fojon laŭ planoj de aliaj kontribuantoj sed kiu montriĝis misfunkcianta en preskaŭ tri jaroj, ĉar ĝi baziĝis sur supozataj laborfortoj kiuj ne konstante haveblas. Kiam mi estos finpretiginta la novan sistemon « Bildo de la tago2 » kaj finverkinta bezonatajn helpopaĝojn, preskaŭ neniu rimarkos ke la sistemo baziĝas sur sistemo 2 anstataŭ sistemo 1: nur ni evitos ke povus aperi fuŝaĵo en la Ĉefpaĝo kiu laŭ statistikoj ricevus ĉirkaŭ 70 mil vizitojn tage aŭ eĉ pli. En mondo kie ekzistas mp3 mp4 iPhone4 iPhone5 ks, mi ne vidas kial vi ŝokiĝas ke verkanto de utilaj paĝoj (ne celantaj vizitadon de la publiko) donu al ili nomojn kiuj ebligas al li orientiĝi. Se mi iam verkos trian aŭ kvaran version mi nomos ilin « Bildo de la tago3 », « Bildo de la tago4 » kaj ne « Bildo de la tago/reformo kiu ne plaĉas al iuj uzantoj », « Bildo de la tago/senutila reformo pri kiuj ni ne interkonsentis ». Bonvolu lasi al aŭtoro nomi siajn precipe de li mem uzatajn ilojn per nomoj kiuj estas por li signifoplenaj. Kaj ĉiukaze, se vi malkonsentas pri nomado de iuj paĝoj, la minimuma ĝentileco atendebla de vi estus ekrilati kun la homo kiu kreis la paĝon en la tago mem kaj kiu estas laboranta, kreante plurajn centojn da paĝoj laŭ skemo kohera por sia komprenkapablo: en tia kazo neinterkonsentita nomŝanĝo estas rekta ĝeno kaj malhelpo ene de streĉa kaj malfacila laboro, kiun vi ŝajne apenaŭ imagas.

Flanke, vi ankaŭ sen ia ajn interkonsento nek diskuto alinomis Finn-ugra lingvaro/klasifiko. Povas esti ke vi pravas, kaj ke, se vi estus prezentinta argumentojn, mi konsentus kun vi. Tio ĉi ne kaŭzas al mi rektan ĝenon, ĉar mi ne estas laboranta pri tio. Nur kiam mi elpensis tiun nomsistemon, mi ial trovis ĝin oportuna. Mi same kiel mi nun laboras pri « Bildo de la tago2 » iam prilaboris tutan aron da paĝoj pri lingva klasifiko, kun ebleco ĉu aperigi ilin unuope (nur unu subfamilio), ĉu laŭ aroj (familio, familiaro). Mi esperas ke via alinomado ne kaŭzis fuŝojn - mi ne kontrolis tion-.

Laste, estas aparte neakceptebla ke vi ŝanĝis vortojn en frazo kiun mi subskribis: por leganto la frazo kun viaj vortoj aperas kun mia subskribo, kaj tio estas fie konfuziga. Subskribo havas signifon: tio kio antaŭas ĝin estas la diraĵo de la subskribinto. Ŝanĝi alies diraĵon sen interkonsento, lasante ties subskribon estas aparte malhonesta perfidado, morale tute ne akceptebla. En ĉi tiu kazo, mi malkonsentas kun uzo de vorto « reformo » kaj la fakto ke vi ŝanĝis miajn vortojn « Bildo de la tago2 » al « Bildo de la tago/Reformo » povas kredigi ke mi konsentas kun tia nomŝanĝo, aŭ eĉ ke mi iniciatis ĝin dum tiel ne estas.

Bonfartu ! --Arno Lagrange @ 10:04, 16 Aŭg. 2011 (UTC)

Jen konversacio inter surduloj! En via respondo, mi ne vidas ke vi iel komprenis tion kion mi provis klarigi al vi, ekzemple kian ĝenon kaŭzas alinomigo de iu paĝo ĵus kreita inter aro da paĝoj kreataj, sen antaŭa diskuto kun la kreinto. Tion mi nomas « minimuma ĝentileco », kaj pri tio vi tute ne respondas. vi pravigas viajn farojn, konsideras vian propran opinion pli prava ol iun ajn alian (« Aŭtoro povas erari (ĉi-kaze, vi eraris) ») . Mi do rediros pli klare bonvolu ekdiskuti kun aŭtoroj antaŭ ol fari ŝanĝojn al ties kontribuoj (precipe ĵusaj) por atingi interkonsenton kaj ne kaŭzi ĝenon.
vi asertas ke vi estus pli bona administranto ol estas ĉiuj kiuj jam estas (vi ŝajne ne suferas pro tromodesteco), kaj bubece asertas ke se vi kandidatiĝus, neniu voĉdonus: mi petegas vin, kandidatiĝu, kaj mi vetas ke ne mankos voĉdonoj (vi mem tiam vidus ĉu ili estas favoraj aŭ ne).
robotajn statusojn mi sola donadis dum jaroj al petintoj, kaj tio ne estas la plej interesa tasko kiun mi povis fari ĝis nun en Vikipedio. Du aliaj uzantoj havas burokratan rajton: bv grumbli ankaŭ kontraŭ ili. Mi fakte ne agas nur laŭ regularo, sed ankaŭ laŭ interesiĝo, kaj se tasko tedas min, mi maleme plenumas ĝin.
vi skribis:
kiel iu komprenas pri kio "Bildo de la tago397" temas? Do, vi post diskuto en diskutejo volas reformi la projekton Bildon de la tago, ĉu ne? La malnova Bildo de la tago estas forigita de Vikipedio. Ĉu ne? Do, tio estas reformo de projekto. Estas unr unu projekto: Bildo de la tago. Ĉu ne? Do, la paĝo kiun vi kreis estus subpaĝo de la ĉefa paĝo de la projekto. Se vi volas rekte anstataŭigi ĝin, do simple ŝanĝu la enhavon de la paĝo sen krei aliajn paĝojn.

Bonvolu legi miajn suprajn klarigojn: en ili estas respondoj al multaj el viaj obĵetoj.

  1. Se mi verkas version de Bildo de la tago ĉiun trian jaron, mi atingos « Bildo de la tago397 » ĉirkaŭ la jaro 3180; mi sugestas ke ni reparolu pri tio en tiu jaro, ĉu bone?
  2. « La malnova Bildo de la tago estas forigita de Vikipedio. » Bildo de la tago ne estas forigita, nur la sistemo kiu provizas la bildon estas ŝanĝita: la karoserio restas la sama, nur la motoron mi ŝanĝas, kaj mi kiel motoristo, bezonas nomi la objektojn kiujn mi uzas per por mi klaraj nomoj. Se vi ne malpurigas viajn manojn en la malpura grasaĵo, bonvolu resti en la atendosalono, legi luksajn gazetojn : vi estos informita kiam via nova aŭto estos preta; vi same komforte sidos en ĝi kaj mi garantias ke ĝi ne paneos dumvoje.
  3. la paĝojn kiujn mi kreas ne estas subpaĝoj de la jam ekzistantaj, sed novan kolekton paralelan al la ekzistantaj. Ili ne estas sub ili sed estas destinitaj anstataŭi ilin kiam estos certe ke ili povos kontentige funkcii. Dum iom da tempo ili devas ambaŭ funkcii (la malnovaj kaj la novaj) pro tio estas familio da paĝoj « Bildo de la tago » (=Bildo de la tago0) kaj alia familio Bildo de la tago2. (Mi ne uzis la nomon « Bildo de la tago1 » ĉar kreante la unuan version (n° 0) mi jam foje uzis 1 por nomi alternativajn subpaĝojn kiam mi estis esploranta kiarimede solvi problemojn). Ĉar la afero estas tia: temas pri kreado, mi ne sekvas jam difinitan planon en kiu ĉio estis jam antaŭe solvita, sed esploras paŝon post paŝo kiel elturniĝi kiam montriĝas neatenditaj malfacilaĵoj (precipe limigoj de la vikisintakso)
  4. via diro « Se vi volas rekte anstataŭigi ĝin, do simple ŝanĝu la enhavon de la paĝo sen krei aliajn paĝojn. » montras ke vi tute ne imagas kio estas ŝanĝi la tutan logikon de sistemo. Antaŭe estis monataj paĝoj (po tri: /bildo /priskribo /larĝeco) kun po unu linio por ĉiu tago. En « Bildo de la tago2 » estas po unu (kaj nur unu) paĝo por ĉiu bildo. La funkcio kiu ĉiutage vokas la bildon por ĉiu tago sekve tute ne same funkcias:
0 ) legu en monato/bildo monato/priskribo monato/larĝeco datenojn por #jena tago
2 ) montru bildon numeron X (kalkulita laŭ hodiaŭa tago per formulo laŭ komenca tago kaj nombro da haveblaj bildoj) el paĝo X laŭ X#bildo X#priskribo X#larĝeco
  1. Mi tute malkonsentas kun via aserto « ne necesas interkonsetno por alinimogi paĝojn kiuj estas ŝablonoj. Do mi daŭrigas en mia laboro ĉar mi korekte laboras. », ĉu mi ne jam klare esprimis tion ? Vikipedio estas kunlabora projekto, tio ne signifas ke vi senĝene rajtas ŝanĝi alies laboron, laŭ propra sento de praveco, kaj aplomba mempravigo. Ni laboras unu apud la alia, bonvolu per viaj agoj ne ĝeni alies laboron. Estas sufiĉe da konstruivaj taskoj, estas malutile redaktokonflikte kaj sendiskute tuŝi alies kontribuadon. Kiu konsentas kun vi ke vi « korekte laboras »? Ŝajnas al mi ke vi sufiĉe ofte kolizias kun aliaj kontribuantoj kiuj ne disdividas vian vidpunkton.
  2. pri grasigo de ligilo al redaktado, estas tiom facile por ĉiu ŝanĝi propran .css dosieron laŭ propraj preferoj, ke mi ne vidas kial ni trudus tion al ĉiuj, eĉ tiuj kiuj ne deziras, tio estas mia persona opinio, se aliaj uzantoj malsamopinias, ili povos tion esprimi, sed ĝis nun nur mi reagis al via propono-. Ke en alia etoso tiel estis iam farita tute ne konvinkas min pri la neceso fari tian ŝanĝon.

Havu agrablan tagon ! AL @ 13:01, 16 Aŭg. 2011 (UTC)

Ŝablono:Helpokesto[redakti fonton]

Saluton, Airon. Kiun signifon havu la nenomitaj parametroj en {{Helpokesto}}? --Tlustulimu 12:35, 16 Aŭg. 2011 (UTC)

Vikipedio:Roboto[redakti fonton]

Saluton, Airon. Kial vi fakte reverkas Vikipedio:Roboto? --Tlustulimu 12:46, 16 Aŭg. 2011 (UTC)

Ĉu vi ankaŭ remetos la jam estintajn regulojn? --Tlustulimu 13:02, 16 Aŭg. 2011 (UTC)

Ŝablono:Peto por roboto‎‎[redakti fonton]

Saluton, Airon. Mi ĵus vidis, ke vi alinomigis {{Peto por roboto‎‎}} al {{Peto por statusa roboto}}. Sed tio estas lingve malĝusta. Devus esti, se vi nepre volas enmeti ion pri la "statuso", Ŝablono:Peto por robota statuso. Do la sinsekvo malĝustas. --Tlustulimu 15:26, 16 Aŭg. 2011 (UTC)

✔ Farite mi jam alinomigis ĉion kaj korektis la dokumentadon kaj la ĉefan ŝablonon, nome {{Peto por robota statuso}}. Ĉu la alidirektiloj al la novaj titoloj ankoraŭ estas bezonataj? --Tlustulimu 15:36, 16 Aŭg. 2011 (UTC)
Ĉar neniu paĝo plu ligis al la malnovaj titoloj, mi jam forigis ilin. Krome ni ne bezonas ŝablonojn kun malĝustaj titoloj, precipe se ili estas nur alidirektiloj.
Kaj mi ankaŭ iomete korektis la subŝablonojn, se necesis. --Tlustulimu 19:13, 16 Aŭg. 2011 (UTC)

En Uzanto:ArnoLagrange/Lingva klasifiko mi kolektis informojn pri 12 paĝoj kiujn mi estis zorge konstruinta antaŭ unu jaro kaj al kiuj vi faris diversajn forigojn laŭ persona bontrovo sen ia ajn diskuto kun mi, la aŭtoro de la nomitaj paĝoj (aŭ almenaŭ de ties lastaj redaktoj). Mi hieraŭ jam longe admonis vin pri kunlaboro, ĝentileco, respekto de alies laboro kaj vidpunkto, diskuto por atingi interkonsenton, ktp. Mi nun ne ripetos ĉion tion sed simple avertas vin ke se vi plu fuŝos paĝojn verkitajn de aliaj aŭtoroj forigante materialon kiun vi persone opinias ne taŭga, ne provinte atingi interkonsenton kun la verkinto, mi forbaros vin.

Vi ŝajne ne komprenis tion kion kunlabora projekto signifas: aŭtoroj kontribuas kaj volontule alportas materialon, sed ĝi restas ilia morala havaĵo laŭ Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita. Vi rajtas plibonigi paĝojn, sed estas tute ne akcepteble ke vi forigas materialon kiun alia kontribuanto zorge kolektis kaj aranĝis por riĉigi la enhavon de Vikipedio. Des pli ke vi tion faras sen ia ajn diskuto.

Mi laciĝis admoni. Venontan fojon mi simple forbaros vin.

Al atenta aŭdonto saluton! --Arno Lagrange @ 07:14, 17 Aŭg. 2011 (UTC)

Mi jam admonis vin pri ĝentileco, kaj nun vi transiras al insultaj vortoj ! Pli kaj pli bone !
bonvolu ne friponi kaj ne provu kredigi ke vi « nur taŭge alinomis paĝojn », vi ankaŭ forprenis tutan aron da ligoj kiujn mi estis antaŭ zorge metintaj (vidu ekzemple: Klasifiko_de_samojedaj_lingvoj). Vi ne imagas la tempon kiun mi pasigis por unuope trovi fontojn kaj enmeti ĝustajn ligilojn. Precipe temas pri ligiloj al Wikitrans. Kiam mankas artikoloj en Esperanta vikipedio, wikitrans provizas Esperantlingvan tradukon de la anglalingva vikipedio. Ĉar mi interesiĝas pri lingvoj , mi trovis tion tre oportuna. Eventualaj legantoj ankaŭ povus interesiĝi kaj profiti el mia laboro. Post viaj redaktoj, restis nur ruĝaj ligiloj, Ve!
Povas esti malkonsento ĉu enmeti aŭ ne ligilojn al wikitrans (mi opinias tion bona, ŝajne vi ne) sed ĉiukaze kontaktiĝu kun redaktinto(j) per diskutpaĝo(j) antaŭ ol forigi materialon (kiom da fojoj mi jam diris tion ? ). Interkonsenton oni certe ne povas atingi sen diskuto. Kaj al mi ŝajnas pli verŝajne atingi interkonsenton en malgranda komunumo ol en granda.
Se vi plu ignoros miajn petojn konsilojn penojn por trovi interkonsenton, mi tute ne bedaŭros vian foriĝon: via partopreno estas parte konstruiva sed parte laciga kaj nervoziga pro via malemo akcepti alies vidpunkton. Se nur post diskuto ekestus espero ke vi komprenis tion kion oni klarigis al vi, kaj ke vi konsentus ke iuj havas alian vidpunkton ol la via, ke estas sensignife decidi kiu pravas sed ke nia komuna strebo devus esti pace kaj senkonflikte atingi interkonsenton pri sekvendaj reguloj. AL @ 15:16, 17 Aŭg. 2011 (UTC)
en nia eta vikipedio eble ne estas prudente sekvi regulojn starigitajn en la "grandaj". Ĉiel en VP artikoloj estas amaso da internaj ligiloj pri rilataj temoj. Same mi aldonas ligilojn al rilataj paĝoj kiuj ne troviĝas en eo:VP sed ja en VP (el la angla legeble en eo pere de aŭtomata traduko). Kiun elekton ni havas ? 1) neniu ligilo, 2) ruĝa ligilo 3) ligilo al alilingva vikipedio (sed kiel ligi al unuopaj lingvoj ekzemple el paĝo pri iu lingvaro ? ) 4) provizi ligilojn al WT paĝoj . Kiam tiu ebleco ekzistas mi opinias tion oportuna. Povas esti ke vi malkonsentas. Tiukaze bv pridiskuti la aferon publike: ne temas pri privata kverelo kiu koncernas nur ambaŭ nin. Kaj faru tion prefere antaŭ ol fuŝe ekagi mikse jen plibonigante, jen forigante materialon (tio igis mian taskon pli komplika ĉar mi ne volis simple forigi viajn kontribuojn, sed laŭkaze ĉu akcepti ĉu malakcepti viajn redaktojn).
mi tre bedaŭras ke vi (preskaŭ) sukcesis naŭzigi eblajn valorajn kaj estimindajn kontribuantojn kiaj Pejno Simono (kiu jam multe kontribuis al la Ea kulturo kaj povus ankaŭ kontribui en VP) kaj Kerio/Petro Tomasovski (tiu lasta meritoplena homo estas inter niaj plej laboremaj kontribuantoj). kaj bv ĉesi bubece sinteni kaj minace anonci ke vi forlasos vikipedion (bv koncerne vin ne kompari vin kun estiminda Kabe kiu estis grande kontribuinta al la Ea kulturo antaŭ ol forlasi ĝin); kiel mi ĵus antaŭe menciis, se vi ne pli pace kondutos, estas ŝancoj ke neniu bedaŭros vian foriĝon. Estus pli utile ke vi finfine ekkonsiderus la aferojn kiujn oni afable klarigas al vi. AL @ 15:53, 17 Aŭg. 2011 (UTC)
vi distrumpetas ke vi forlasos vikipedion kaj plu fuŝadas paĝojn ! Ĉu ne necesas interkonsento ? Jes certe antaŭ ol forviŝi la zorgan laboron de alia kontribuanto, pravigante sin per reguloj kiuj eble ne aplikiĝas en la kazo, estus bone ke vi kontrolu ke vi ne miskomprenis. Refoje ne temas pri "fontoj" sed pri ligiloj kiaj estas centoj da ili en ĉiuj paĝoj kiuj simple ebligas transiri al rilata temo. La regulo kiun vi mencias estas ekster la temo. AL @ 16:51, 17 Aŭg. 2011 (UTC)

Ciao Airon, come stai? Già fatte le vacanze? Io a fine mese.

Volevo chiederti un aiutino su questa nuova pagina che ho appena creato. Vedi tu, quello che ritieni giusto tradurre dalla biografia e dalle note.

Grazie mille per il tuo aiuto e a presto

Rei Momo 07:28, 18 Aŭg. 2011 (UTC)

Ciao Airon90, come va? Mi daresti una mano per aggiungere QUALCOSA DELLA BIOGRAFIA? Anche poche notizie, giusto per ampliare un po' lo stub.

Grazie mille per l'aiuto.

Rei Momo 15:08, 27 Okt. 2011 (UTC)

Ciao Airon90, come va? Mi daresti una mano per aggiungere QUALCOSA DELLA BIOGRAFIA? Anche poche notizie, giusto per ampliare un po' lo stub.

Grazie mille per l'aiuto.

Rei Momo 07:34, 21 Nov. 2011 (UTC)

New user[redakti fonton]

Hi,

sorry if I don't speak Esperanto (just a basic level). I am a new user and I come here to learn Esperanto. I want someone to accompany me.

Thanks for help,


Astroscienco, lernanto-esperantisto 20:26, 27 Nov. 2011 (UTC)

Dezirataj artikoloj[redakti fonton]

Bonan tagon al vi,


mi ne sciis kio fari, tiam, mi kreis la deziratan artikolon Маруся Богуславка, mia 12a artikolo. Mi volas uzanton kiu povas korekti erarojn kaj bonvolu kontaktu min poste korektojn. Bonvolu respondu tie se vi volas transdoni viajn gratulojn.


Amike, Ĉiuĵŭd(Diskuti) 19:11, 7 Jan. 2012 (UTC)

Ciao Airo, tutto bene? Mi aggiungeresti, per favore, qualcosa nella biografia di questo arcivescovo?

Grazie mille per l'aiuto Rei Momo (diskuto) 10:22, 26 Mar. 2012 (UTC)

Ciao Airon90, come stai? Ho appena creato questa pagina, mi inseriresti, please, qualcosa nella STORIA? Grazie mille e a presto!

Rei Momo (diskuto) 13:25, 10 Apr. 2012 (UTC)

Ciao Airon90, come stai? Passato una Buona Pasqua? Ho appena creato questa opagina, mi inseriresti, please, qualcosa nella BIOGRAFIA? Grazie mille e a presto!

Rei Momo (diskuto) 11:09, 24 Apr. 2012 (UTC)

Forigo
Saluton Airon90/Arĥivo/Lasta, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Yekrats (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Diskaro de Lady Gaga".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

La supran liston pli taŭgas en la ĉefa artikolo de Lady Gaga. Kore salutas, Yekrats (diskuto) 13:52, 23 Jul. 2012 (UTC).