Uzanto-Diskuto:Bonan tagon

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Bonan tagon!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Narvalo 18:00, 24. Nov 2006 (UTC)

Provu redakti iom pli senchave, kaj viaj kontribuaĵoj ne estos forigendaj . Dankas Arno Lagrange  19:39, 26. Nov 2006 (UTC)

Saluton, la jena mesaĝo aperis ĉi tie kaj mi ne scias kiu skribis tion ĉi tie, nek scias kiu kontribuaĵo mia estis forigenda ĉar mi ne volas devi kontroli la artikolojn kiun mi skribis por vidi ĉu ili ankoraŭ ekzistas, sed mi ĉiam redaktas senchave.

Mi esperas ke mi skribas ĉi tiun respondon en la taŭga loko.

Saluton![redakti fonton]

Saluton,

mi ĝojas ke vi kunlaboras al Vikipedio. Mi vidis ke vi kunlaboris per la artikolo "Belo". Ne estas multe da informoj en tiu artikolo.

Mi konsilas al vi tralegi Helpo:Kiel redakti paĝon por kompreni pli bone kiel funkcias Vikipedio. Se vi havus demandojn, ne hezitu tion al mi sciigi pere de mia diskutpaĝo.

Amike,

Yves Nevelsteen 20:12, 26. Nov 2006 (UTC)


Saluton, alia homo kiu skribas al mi. Mi konstatas ke ĉi tiu paĝo estas mia skatolo por mesaĝoj, kaj mi mem povas aldoni pluajn mesaĝojn ĉi tie, sed mi ne scias ĉu ili estas sendataj al la aliaj uzantojn ĉu ne. Tamen mi respondos...

Mi scias ke estas ne multaj informoj en la artikolo "Belo". Mi esperas, ke mi skribos ion, kaj alia homo skribos ion pli, ktp ktp, kaj finfine estas multaj informoj. Mi ne povas mem fari la grandan artikolon el nenio. Simile mi plilongigis aliajn artikolojn kiujn ekis aliaj homoj.

Tamen post iom mi legos la paĝon Kiel Redakti Paĝon por scii pli da detaloj, dankon.

Mi ĵus rigardis (kaj iomete redaktis la artikolon Belo. Laŭ mia kompreno, ĝi ne plu estas "germeto", sed nun estas "ĝermo", ĉar ĝi havas jam tri frazojn. Mi ŝanĝos la ŝablonon de {{ĝermeto}} al {{ĝermo}}. Kiam vi aldonas al artikolo, vi povas tion mem fari. Iam esperinde, iu alia simple forigos ĝin, se tiu kredas, ke restas nenio alia por diri prie.
Estas la respondeco de tiuj, kiuj lasas "mesaĝon" ĉi tie poste kontroli ĉi tiun paĝon por ebla respondo. Tiel vi havos kune la tekston de la tuta diskuto. Alternative tiu povas peti, ke se vi respondos, vi faru tion sur lia/ŝia paĝo.
Vi povas krei la propran arĥivon nomante paĝon ĉi tiel: "Vikipediista diskuto:Bonan tagon:Arĥivo" aŭ io simila. La vorto a diskuto ne necesas. Sed ja necesas la vortojn kaj dupunktojn: "Vikipediisto:Bonan tagon:XXXX Tiel, kiam la diskuto finiĝas, kaj ŝajnas, ke neniu emas pli diskuti ĝin, vi povos "tranĉoglue" movi la diskuton tien.
Mi rekomendas, ke vi denove rigardu la artikolon Belo por vidi la ŝanĝojn. La temovorton en la unua frazo oni grasigas. Kaj estas Vikipedia kutimo aranĝi apartan sekcion por ==Ankaŭ vidu==. La eroj prezentiĝu per steleto (*), kio signifas: kuglizu.
En mia redaktejo mi klakis la kvadraton ĉe "Atentadu la artikolon", tiel ke ĉiu de mi redaktita paĝo aperu en mia listo, Atentaro (kies klavo troviĝas plej supre), ke ĝi listigu ĉiun postan ŝanĝon. Mi ĉiam kontrolas tiujn ŝanĝojn por sciiĝi, kiel mi eble povos plibonigi mian kontribu-manieron. Post monato, se mia kontribuo estas malgrava, kaj se ĝi jam travivis la atenton de aliaj redaktantoj, mi ĝenerale malatentigas ĝin. Tiun kutimon mi varme rekomendas al ĉiuj, eĉ la plej spertaj. Ĉiuj havas ion por lerni. ;-) O'RyanW ( ) 22:04, 26. Nov 2006 (UTC)

Ĉu estas ujo por mesaĝoj jam legitaj?

Kaj kio pri mesaĝoj kiujn mi mem skribis. Ujo "senditaj" eble?

Ŝajnas en malbona ordo, ke ĉiuj mesaĝoj simple kolektiĝas en la paĝo!


Kara O Ryan W, dankon pro viaj klarigoj. Ili ŝajnas legindaj iom malrapide kaj zorge. Efektive mi paŭzas nun, sed mi provos kompreni ilin venontfoje.

Komentoj/demandoj ne estu en artikoloj[redakti fonton]

Mi movis vian komento-demandon de la artikol-paĝo de Peza akvo al la diskutpaĝo de tiu sama artikolo. Mi komprenas, ke tie ĝi estos iomete malpli videbla, tamen oni rigore insistas, ke konversacioj inter ni okazu nur sur diskut-paĝoj aŭ uzanto-paĝoj, sed, krom per ŝablonoj, preskaŭ neniom en la artikoloj mem.

Flanke, mi pensas, ke mi komprenas vian kritikon, sed bedaŭinde mi ne scias la respondon. ;-( O'RyanW ( ) 03:28, 27. Nov 2006 (UTC)

Dankon pro la klarigo. Mi komprenas tion kion vi diras, sed ŝajnas al mi ke tiu paĝo povus esti tute neniom legota. Mi enmetos almenaŭ ligon por atentigi homojn.

Pli bone subskribi komentojn[redakti fonton]

Ĝingis-Ĥano
La ĉi supran nesubskribitan mesaĝon lasis Narvalo la 27an de novembro 2006.

Kara Bonan Tagon: Oni petas, ke ĉiu vikipediisto subskribu siajn mesaĝojn. Tion oni faras per kvar tildojn (~), ĉi tiel: ~~~~ . La komputila redaktilo mem anstataŭigas la tildojn per uzanto-nomo kaj dato. Kompreneble oni ne faras tion en la artikol-spaco, sed jes en diskut-paĝo, kiel ĉi tio. Tian subskribadon oni konsideras ĝentilaĵo, kaj sufiĉe ofte mi rimarkas plendojn kiam iu sisteme forgesas subskribi.
Estas bedaŭinda fakto, ke eĉ administrantoj ne perfektas! ;-) O'RyanW ( ) 17:28, 27. Nov 2006 (UTC)

Dankon pro la informo,

Jen la tildoj: Bonan tagon 22:54, 27. Nov 2006 (UTC)

Bedaŭrinda malsprita malĝentilaĵo[redakti fonton]

Mi skribas ĉi tion ĉi tie anstataŭ en la diskutejo, ĉar mi ne emas esprimi ĝin tro publike. Mi respondis je ĉiuj viaj demandoj en la diskutejo, sed ŝajnas al mi, ke vi estu pli bone leginta la bazajn dokumentojn pri vikipedio antaŭ fari multajn stultajn demandojn en la diskutejo. La diskutejo ekzistas ĉefe por spertuloj kiuj bezonas diskuti gravajn temojn pri la regado de vikipedio, kaj se oni plenigadas ĝin per novulaj demandoj, ĝi fariĝas pli malfacile legebla. Prefere evitu fari tie pli da demandoj, aŭ almenaŭ metu ilin en la sekcion "Demandoj de novulo" kiun mi kreis, por ne polui la tutan paĝon. Slavik IVANOV 09:53, 28. Nov 2006 (UTC) enmetis fripono IVLIVS

Ankaŭ mi taksas vin iom simieca. Mi klopodis helpi vin afable, sed komencas tediĝi via tuta demandado anstataŭ mem legi la dokumentojn. O'RyanW( ) 10:02, 28. Nov 2006 (UTC) enmetis fripono IVLIVS

Atentu ! la du insultaj mesaĝoj estas false subskribitaj sed vere enmetitaj de fripono IVLIVS kiu estas konata ĉi tie pro konstanta fuŝado. Mi do forbaris lin. Kaj vi povos kontroli ĉe la du false subskribintoj ke ili tute ne estas tiel malĝentilaj. Arno Lagrange  10:35, 28. Nov 2006 (UTC)

Se vi deziras ŝanĝi vian salutnomon, petu de mi : mi havas la administrajn rajtojn por tion plenumi. Arno Lagrange  10:20, 28. Nov 2006 (UTC)

Se oni insultas min, malgravas mia salutnomo. "Simieca."


Li/ŝi ne povas uzi nomojn de aliaj personoj. Li simple kopiis subskribojn. Vi povas legi tion ĉe butono malnovaj versioj, sube. Vi klaku tie je ant(aŭ) kaj vi povas legi kiu kion redaktis (kompare al la antaŭa). Narvalo 16:35, 28. Nov 2006 (UTC)


Narvalo... Mi certas ke vi vidis la nomon Narvalo en antaŭa mesaĝo, sed mi ne povas trovi gixn nun. Estis mesaĝo pri ial ne povi uzi la retejon dum du horoj, kiu okazis antaŭ iom da tempo. Ĉu la komputilo tiam iel fuŝis? Tamen, re al la temo...........

Dankon, sed kie estas tiu butono "malnovaj versioj"?

Mi ne vidas ĝin ĉi tie sube, nek en la paĝo al kiu vi sendis la ligon.

Bonan tagon 16:57, 28. Nov 2006 (UTC)

Bonvolu esplori per la ligilo historio. Tiam vi konstatos ke nek Oryanw nek Slavik enmetis la insultajn vortojn sed Julius. Selektu ekzemple la redakton antaŭ tiu Julius (23:54, 27. Nov 2006) kaj la lastan de Julius (11:13, 28. Nov 2006 IVLIVS) Tiam alklaku la butonon "Komparu selektitajn versiojn" kaj evidentiĝos per la komparo ke enmetis la pargrafojn Julius kaj ke li simple fripone kopiis la subskribojn de Oryanw kaj de Slavik perfide ŝajnigante al vi ke ili estus verkintaj tion. Ŝajnas ke la celo de tiu fiulo estas nur malutili kiel eble per tiaj fiŝercoj. Tio estas bedaŭrinda sed feliĉe tre malofte renkontita sinteno en la Vikipedio. Mi ne scias tion pro iuj specialaj rajtoj sed simple kontrolante kiu vere redaktis la paĝon same kiel povas fari ĉiuj. Ŝanĝi la nomon de uzulo estas alia afero : tion povas fari nur burokrato kaj tia estas momente nur mi en la esperanta vikipedio. Helpeme salutas Arno Lagrange  17:43, 28. Nov 2006 (UTC)
Mi konfirmas, ke mi ne skribis la supre aperintan tekston. Tion eblas i. a. kontroli per la ligo al mia kontribuaro. - Slavik IVANOV 08:47, 29. Nov 2006 (UTC)
Ankaŭ mi konfirmas, ke mi ne skribis la supre aperintan tekston. Tuj dekstre de mia nomo en mia subskribo aperas rideto kaj duobla koridor-renverso, ĉi tiel: (☺ ₪) Ambaŭ estas ligoj: la rideto sendas vin al mia diskut-paĝo, kaj la koridoro al la vikipedia listo de miaj kontribuoj, kiun vi ĉiam povas kontroli. Sincere kaj afable, Bill O'Ryan — O'RyanW ( ) 04:49, 3. Dec 2006 (UTC)

Pasvorto kaj aliaj aferoj[redakti fonton]

Saluton, Bonan tagon! Narvalo prave diris, ke IVLIVS neniam eniris la kontojn de Slavik IVANOV kaj de O'RyanW. Vi povas vidi tion per klako al la butono "historio" supre de la paĝo. Tie vi vidos ĉiujn ŝanĝojn faritajn al ĉi tiu paĝo; kaj vi ankaŭ vidos, kiu faris la ŝanĝojn. Tiel vi povos vidi, ke IVLIVS faris la insultajn ŝanĝojn; li simple kopiis la subskribojn de Slavik IVANOS kaj O'RyanW. Li do neniam eniris la konton de alia homo.

Do ankaŭ ne estis risko, ke iu ajn eniru vian konton. Tamen nun ekzistas tiu risko, ĉar vi publikigis vian pasvorton en la diskutejo. Vi do nun rapide ŝanĝu vian pasvorton, kaj ne menciu vian novan pasvorton al iu ajn. Por ŝanĝi vian pasvorton, klaku je "miaj preferoj" tute supre en la paĝo. Tie vi havos la eblecon ŝanĝi vian pasvorton.

Aldone, estus bone se vi povus enmeti titolon kiam vi komencas novan temon en la diskutejo. La titolon vi skribu inter la signoj ==. Ekzemplo: ==Titolo==. Rigardu mem la redakto-teskton por vidi, kiel aliaj homoj kreis titolojn. Marcos 17:41, 28. Nov 2006 (UTC)


DANKON PRO LA PRUNTO DE LA KONTO. MI RESTARIGOS VIAN PASVORTON "pasvorto" !!!!!

Denove pri pasvorto[redakti fonton]

Saluton Bonan tagon! En mia diskutpaĝo vi skribis ke vi ŝanĝis vian pasvorton. Tamen post tio, IVLIVS kaperis vian konton, kaj nun denove restarigis vian antaŭan pasvorton "pasvorto". Do ŝajne vi neniam estis ŝanĝinta vian pasvorton, alikaze IVLIVUS ne povintus kaperi ĝin. Aŭ ĉu eble la mesaĝo lasita en mia diskutpaĝo ne estis efektive skribita de vi? Ĉiuokaze, rapide ŝanĝu vian pasvorton; alikaze ni eble devos forbari la konton "Bonan tagon" (ĉar ĝi estas uzebla de vandalistoj), kaj tiam vi devus krei novan konton por vi. Marcos 00:23, 29. Nov 2006 (UTC)


RESPONDO AL MARCOS

Mi ne ŝanĝis la pasvorton. Sed poste mi trovis ke la malnova ne funkcias. Finfine mi trovis la retadreson de ArnoLAGRANGE ekster Wikipedia en lia paĝo, kaj skribis al li. Li devis esti farinta kelkon ĉar aperis por mi retpoŝto kun ligo por klaki kaj poste kaj retpoŝto kun nova pasvorto. La nova pasvorto estas tre komplika sed mi skribos ĝin papere. Ne timu, ĉar tiuj kiuj fizike ĉirkaŭas min ne scios pri kio temas la papero! Kaj ili ne estas fiaj!

Do DANKON AL ARNOLAGRANGE!

Bonan tagon 07:13, 29. Nov 2006 (UTC)


Tamen hodiaŭ mi ne multon faros ĉi tie ĉar mi dvas fari multe en la 'reala mondo'.

Bonan tagon 07:16, 29. Nov 2006 (UTC)

Jes miavice mi kaperis la konton de Bonan tagon por provi helpi lin protekti ĝin kontraŭ malicaj kaperoj. Mi do ŝanĝis la pasvorton kaj retpoŝte sciigis tion al la posedanto de la konto. Arno Lagrange  07:55, 1. Dec 2006 (UTC)