Uzanto-Diskuto:Espero92

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol fari (iom grandan) redakton, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru: se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos (malfari) ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro !

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomigi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu pli spertan uzanton fari tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo!

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante --~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  --Tlustulimu (diskuto) 08:01, 8 Jul. 2013 (UTC)

Malĝusta titolo "Aĝo de Imperioj" ŝanĝita al " Epoko de Imperioj‎ "[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus alinomigis "Aĝo de Imperioj" al Epoko de Imperioj‎. La angla vorto age havas diversajn tradukojn en esperanto. Vi ĉikaze uzis maltaŭgan. Tial mi ĵus ŝanĝis la titolon de la artikolo. Krome via teksto aspektis kiel aŭtomata tradukaĵo. Ĉu vi povus permane alĝustigi ĝin ĉe estontaj artikoloj? --Tlustulimu (diskuto) 08:04, 8 Jul. 2013 (UTC)

Bonvolu ne kreadi ĝermetojn[redakti fonton]

Kara Espero, vi hodiaŭ kreis multajn novajn artikolojn kiuj estas ege mallongegaj - ni ilin nomas ĝermetoj kaj ĝenerale ni klopodas havi almenaŭ 3 (signifo)plenajn frazojn en ĉiu artikolo. Bonvolu rigardi al Vikipedio:La perfekta ĝermo de artikolo kaj klopodu plilongigi viajn artikolojn. Antaŭdankon! --KuboF (diskuto) 09:25, 8 Jul. 2013 (UTC)

Saluton kaj bonvenon al Vikipedio. Mi samopinias kun Kubo. Ne indas por Vikipedio ĝermetoj. Mi transformis kelkajn el viaj ĝermetoj en ĝermoj aldonante almenaŭ du frazojn el konata de mi lingvo. Tio ne ĉiam okazis: mi komprenas nek la korean nek aliajn aziajn lingvojn. Ĉiukaze vi povas vidi kiom facile estas pliampleksigi ĝermeton. Krome mi ne volos transformi ĉiam viajn skeletajn ĝermetojn en ĝermoj. Bonvolu fari vi mem. Vere estos bone por Vikipedio havi multajn artikolojn, sed ne je tiu prezo. Ĝis. --kani (diskuto) 23:13, 8 Jul. 2013 (UTC)
Saluton, mi konstatas, ke vi plu aldonas unufrazajn "artikolojn" al Vikipedio. Bonvolu reagi kaj diri al ni, ke vi legis kaj komprenis, kio estas skribita supre. Se ne, administranto povos forviŝi viajn tro mallongajn artikolojn. PaulP@diskkont 14:31, 17 Jul. 2013 (UTC)

Pri alinomigo[redakti fonton]

Saluton, Espero92. Mi vidis vin alinomigi kelkajn koreajn fontajn artikolojn. Tamen, laŭ la nuna regulo de VP:TA, oni devas uzi Reviziitan transskribon. Vi estas bonvena ĉe Diskutejo se vi volas ŝanĝi la regulon pri transliterumo de ne-latina skribo (kiel la korea). Kore,--Salatonbv (diskuto) 06:23, 2 Aŭg. 2013 (UTC)

Intervikioj[redakti fonton]

Saluton, Espero92. Mi vidis, ke vi aranĝis la intervikiojn de Tajvano laŭ la malnova sistemo. Sed ekde la 6-a de marto 2013 eblas uzi la novan sistemon per VP:VD. La ligiloj de la artikolo nun troviĝas sur la paĝo d:Q22502, ĉar iu aranĝis tion. Mi rekomendas estonte uzi la novan manieron, ĉar tiam necesas aldono nur ĉe Vikidatumoj. Do, ne plu en ĉiu unuopa lingva versio. Se vi ankoraŭ havas demandon, demandu min aŭ sur la diskutopaĝo de la helpopaĝo. --Tlustulimu (diskuto) 08:53, 6 Aŭg. 2013 (UTC)

Saluton, Espero92. Hodiaŭ mi havas du petojn.

  • Unue, oni ne devas ligi intervikiojn sed redaktu VP:VD-on kiel Tlustulimu diras supre, kaj bonvolu scii, ke la redakto de roboto en la Kategorio:Eurobeat[1] estis lastatempa eraro. Nun mi alinomis la kategorion al Kategorio:Eŭrobato laŭ la nomo de artikoto Eŭrobato kaj ĝi jam havas la ligilon [2].
  • Due, bonvolu komenci pli longan enhavon kiam vi kreas novan artikolon. Ekzemple, Tacopy, La 100-aj Koreaj Herooj kaj Fajro (2NE1 kanto) havas nur unu frazon kaj estas tro mallongaj. Vikipedio ne estas vortaro kiu nur montras difinon de vorto. Se ili ne estus plibonigita, oni povos forigi ilin. Dankon pro via kunlaboro.--Salatonbv (diskuto) 11:27, 9 Aŭg. 2013 (UTC)

Saluton, Espero92! / 안녕하세요, 장은수씨![redakti fonton]

Ĉu vi vidas ĉi tiujn mesaĝojn? Kial vi daŭras krei ĝermetojn, transskribi nomon sen konsideri reviziitan transskribon kaj ne uzi VP:VD? Kiam vi farus tiel, aliaj Vikipediistoj devus meti {{ĝermeto}}, forigi, kunigi aŭ alinomigi vian artikolon, malfari viajn redaktojn kaj redakti VP:VD, kaj diskuti vin. Mi esperas, ke vi komprenus niajn Esperantajn leterojn se vi estus denaska Esperantisto. --Salatonbv (diskuto) 04:07, 15 Aŭg. 2013 (UTC)

Kiel krei artikolon[redakti fonton]

안녕하세요. Mi vidis vin denove ligi korean artikolon al Esperanta artikolo. Ĉifoje, vi ligis ne-ekzistan artikolon de ko:유로판토. Tamen, ĉi tio ne estas bona maniero por krei novan korean artikolon. Se vi volus koni kiel, la artikolo ko:위키백과:새 문서 만들기 povus helpi vin. --Salatonbv (diskuto) 01:50, 10 Okt. 2013 (UTC)

Forigo
Saluton Espero92, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Gamliel Fishkin (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Unĉona Busa Stacio".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.