Uzanto-Diskuto:Phuong Mai

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Phuong Mai!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  DidiWeidmann 23:21, 30. Mar 2010 (UTC)

Forigo
Saluton Phuong Mai, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, iu petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Nguyễn Văn Lợi".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.
Forigo
Saluton Phuong Mai, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, iu petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Lương Ngọc Bảo".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.
Forigo
Saluton Phuong Mai, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, iu petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Nguyễn Xuân Thu".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Oni devas enmeti artikolojn de almenaŭ tri frazoj, kun ligoj, ekzemple "Li naskiĝis tie kaj tiam" aŭ ligoj kiaj "Ŝi estas el Vjetnamio."

Nguyễn Thị Phương Mai[redakti fonton]

Saluton, vi skribis paĝon pri Nguyễn Thị Phương Mai, sed bedaŭrinde vi ne skribis jaron de ŝia naskiĝo. Ĉu vi povus alskribi ĝin, se vi konas ĝin? Dankon. Jujijo 08:37, 21. Apr 2010 (UTC)

Viaj bildoj[redakti fonton]

Saluton, Phuong Mai. Ĉu vi jam konas la ŝablonon {{Informo por dosiero}}? Ĝi estas uzeblaj sur bildaj paĝoj. Malplene ĝi aspektas jene:

{{Informo por dosiero
|priskribo=
|fonto=
|aŭtoro=
|dato=
|permeso=
|aliaj versioj=
|rimarkoj=
}}

Uzoekzemploj ekzistas jam kelkaj. Ĉe la parametro permeso estas du eblecoj:

  • meti la licencan ŝablonon rekte tien
  • skribi tien: vidi malsupre kaj skribi la licencan ŝablonon sub la tutan ŝablonon

Mi mem ofte uzas la duan eblecon, sed tio ne estas deviga. Nur necesas, ke estu menciita unu licenco. La kategorio Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por dosieraj kopirajtoj enhavas kelkajn uzeblajn ŝablonojn. Kore --Tlustulimu 10:30, 21. Apr 2010 (UTC)

Vikipediistino ne eblas[redakti fonton]

Saluton, Phuong Mai. Mi ĵus malfaris vian alinomigon de via uzantopaĝo. La tiel nomata nomspaco estas nur Vikipediisto. Do "Vikipediistino" ne eblas. Krome via paĝo estis traktita de la softvaro kiel artikolo. Kore --Tlustulimu 19:13, 2. Maj 2010 (UTC)

Editado de artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Mi foje plibonigis viajn artikolojn sed vi mem povas fari tion. Ekzemple rigardu en la redaktopaĝo kion mi faris ĉe kategorioj aŭ fotoj.--kani 21:58, 2. Maj 2010 (UTC)

Saluton![redakti fonton]

Saluton. Mi vidis, ke vi kontribuas al Vikipedio per artikoloj pri Vjetnamio: koran dankon! Oni ege bezonas tiajn informojn en nia enciklopedio, kiu ĝis nun estas sufiĉe malriĉa je artikoloj pri Azio. Mi esperas, ke vi ŝatis la kunlaboradon kaj ke vi pludaŭrigos vian agadon ĉi tie.

Mi tamen skribas al vi ĉar mi vidis, ke vi forigis la indikon pri polurindeco en la artikolo pri La Rakonto pri Kiều. Tamen, oni kutime ne forigas tiajn indikojn sen certiĝi, ke la artikolo jam estas sufiĉe konvena laŭ la stilo de Vikipedio. Fakte, restis kelkaj malglataĵoj, kiujn mi mem nun korektis - ekzemple, vi uzis piednotojn laŭ la formato "(1) ..., (2) ...", sed tion oni faras aŭtomate per la kodero <ref> (se vi nun rigardos la kodon de la artikolo La Rakonto pri Kiều, vi tuj vidos kiel ĝi funkcias, sen bezono de klarigo). Krome, mi aldonis kelkajn koderojn pri citaĵoj. Bonvolu skribi al mi, se vi ne ŝatos kelkajn ŝanĝojn aŭ volas kompreni kiel tiuj koderoj funkcias. Amike, --WinstonSmith 12:31, 14. Maj 2010 (UTC)

Libereco sur la lingva tereno[redakti fonton]

Saluton kara. Bonvolu memori, ke Vikipedio estas enciklopedio kaj ne blogo. Dankon pro viaj kontribuoj sed la paĝon Libereco sur la lingva tereno mi forigis ĉar ĝi estis eseo kaj intertempe ŝovita al IJK_2009#Cita.C4.B5o. --KuboF (diskuto) 23:45, 21 Jun. 2013 (UTC)