Uzanto-Diskuto:Tlustulimu/Arkivo20090122

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

foto sen licenco[redakti fonton]

Saluton, mi havas multajn fotojn memfaritajn kiujn mi volus aldoni al libera uzado en Vikio, sed mi ne sukcesis korekte alŝuti ilin. Mi provis kun tiuj kokcineloj, sed maltrafe. Mi legis instrukciojn, sed io ne klaras... Ne gravas, mi provos en aliaj lingvoj pristudi kaj poste meti fotojn. Printempo

Ŝablono bildrolulo[redakti fonton]

Saluton. Vi skribis: Dankon pro la nova ŝablono. Mi ĵus iomete korektis la novan ŝablono {{Informkesto bildrolulo}} ĉar la dokumentado estu en aparta subpaĝo. Krome mi aldonis kategorion al la ŝablono. Ĉu vi povus eble aldoni intervikian ligilon, se vi kreis la novan ŝablonon laŭ alilingva versio?

Mi respondas: donu iom da tempo, mi ĵus komencis prilabori ĝin kaj mi estas wikikomencanto :-) Se vi havas sugestojn por plibonigi ĝin, tamen, bonvolu aldoni.

dankon, --Joliejoker 13:40, 13. Nov 2008 (UTC)

Saluton, Joliejoker. Mi donas al vi tempon por prilabri la ŝablonon. Kore --Tlustulimu 14:12, 13. Nov 2008 (UTC)

Resaluton. Do, nun la ŝablono pli malpli pretas, kaj mi jam uzis ĝin en kelkaj paĝoj. Estas daŭre problemeto kun listoj (amikoj, malamikoj, parencoj ktp), ĉar ŝajne kiam estas pli ol unu elemento la unua ne havas la distingilan listerpunkteton de la aliaj (se iu tion kapablas solvi, bonege, ĉar mi provis sensukcese).

Pri intervikia ligilo: verdire la ŝablono naskiĝis el miksaĵo da ideoj, do ne ekzistas vera modelo.

Dankon pro via helpo. Amike, --Joliejoker 21:02, 13. Nov 2008 (UTC)


Ŝajne, aperis problemo en la ŝablono: ie, ekstere, estis sanĝita - mi supozas - stilfolio uzita en ĝi, do nun la priskriba teksto de la bildoj aperas ĉirkaŭita per kadro kaj, plej malbone, ne normale rompeblas je la fino de la linio (tio signifas ke se estas tro da vortoj en la priskribo, ili larĝigas la ŝablonon). Ĉu vi havas iun ajn ideon pri kie fiksi tiun problemon (kiel dirite, mi supozas ke ĝi naskiĝis ekstere de la ŝablono mem)? amike, --Joliejoker 15:25, 6. Dec 2008 (UTC)

Oriana Fallaci[redakti fonton]

Oriana Fallaci: Saluton Tlustulimu , Dankon pro la protekto. Sed kial nur ĝis 21. Nov 2008 ? Kial kaj kiel mi trovi interkonsenton kun IPulo sen konto ??? Li asertas ion pri Svisio, sed la tribunalo okazis en Bergamo (Italio). Kaj la esprimo "kristana ateisto" estas el la plej preciza artikolo: el la itala ([1]) La anonimulo nur volas vandali. Bonvolu vidi la tutan historion de la artikolo. MI NENIAM FARIS aŭ FAROS MILITON PRI ARTIKOLO ! Sed mi ne volas ĉiam forĵeti mian tempon kun vandalistoj ! Do, la limdato de la protekto certe ne sufiĉos. Dankon, amike, Punktor 12:12, 18. Nov 2008 (UTC)

Saluton, Punktor. Se la IPulo ne reagos al la diskuta paĝo de Oriana Fallaci, sed denove vandalos post la tri tagoj, mi memkompreneble plilongigos la protekton. Do ni atendu, kio okazos. Kore --Tlustulimu 12:19, 18. Nov 2008 (UTC)

Igu uzantojn reviziantoj[redakti fonton]

--Arno Lagrange @ 21:12, 18. Nov 2008 (UTC)

vidita artikolo[redakti fonton]

Fino de la titolo estas nevidebla
Fino de la titolo estas nevidebla

Saluton Tlustulimu, mi volus demandi vin, kiel vi vidas longajn titolon, ekz. Atenco kontraŭ John Fitzgerald Kennedy. Ĉu markilo Vidita artikolo kovras la parton de teksto, do estas fakte videbla nur Atenco kontraŭ John Fitzgerald Kenr? Kerio 12:02, 19. Nov 2008 (UTC)

Saluton, Kerio. Mi vidas la kompletan titolon. Eble Interreta Esplorilo iom fuŝas ĉifoje. Kore --Tlustulimu 12:06, 19. Nov 2008 (UTC)
Ĉu ne eblus lokigi la strion kun vidita artikolo en alian lokon? Certe jes. Kerio 12:10, 19. Nov 2008 (UTC)
Por uzanto kun Fajrovulpo ĉio jam estas en ordo. Do mi bezonus eble bildeton por ekzakte scii, kio estas la problemo por uzantoj de Interreta Esplorilo. Kore --Tlustulimu 12:14, 19. Nov 2008 (UTC)
Ne interreta Esplorilo kulpas, sed iu, kiu alŝutis la strion en tiun lokon. Kio ekzemple la titolo La travivaĵoj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito

El Vikipedio Nuna versio (nekontrol? ĉu vi scias, pri kio temas?

La problemo estas solvita. Se mi tiam estus sciinta, kiel "forigi" la markilon, mi tiel ne demandus. Do pardonu. Kerio 06:34, 21. Nov 2008 (UTC)
Saluton, Kerio. Estas bone, se la problemo solviĝis. Sed bonvolu ne forigi diskuterojn el mia paĝo, ĉar mi mem preferas trakti la eventuale superfluajn aŭ jam eldiskutitajn partojn. Kore --Tlustulimu 12:58, 21. Nov 2008 (UTC)

helpopeto[redakti fonton]

Saluton, mi volas agordi tiun CSS-paĝon. Kio estas tio kaj kiel fari tion? Narvalo 12:20, 19. Nov 2008 (UTC)

Saluton, Narvalo. Kion vi volas formati per la CSS-paĝo? Kaj pri kiu paĝo temas? Mi ne povas diveni tion sen iu ajn informoj. Kore --Tlustulimu 12:24, 19. Nov 2008 (UTC)

Tradukkontrolo[redakti fonton]

Ĉu vi bonvolos kontroli mian tradukon precipe la paragrafon Ŝanĝo de la paĝelmontro kie mi lasis kaŝitaj la frazerojn pri kiu mi dubas. Dankas Arno Lagrange @ 18:25, 19. Nov 2008 (UTC)

alinomado[redakti fonton]

Saluton Tlustulimu, ĉu vi povus alinomi artikolon cigano al pluralo, do ciganoj laŭ ĉiuj etnoj? Same Kaleo al kaleoj. Mi havas malpermesite fari tion. Dankon. Kerio 17:03, 21. Nov 2008 (UTC)

✔ Farite --Tlustulimu 17:14, 21. Nov 2008 (UTC)
Same Kaleo al kaleoj. Redankon. Kerio 17:19, 21. Nov 2008 (UTC)
✔ Farite --Tlustulimu 17:24, 21. Nov 2008 (UTC)

Ŝablono traduku[redakti fonton]

Malgraŭ via klarigeto mi ne komprenas la logikon de {{traduku}}. Ĉu estas demando (sen demandopunkto)? ĉu estas instigo plu traduki ? Mi daŭre ne komprenas al kio utilas tiu ŝablono kaj kiel ni uzu ĝin. Arno Lagrange @ 15:30, 22. Nov 2008 (UTC)

Nur du paĝoj entenas la ŝablonon: la forigo estas facila. AL @ 19:24, 22. Nov 2008 (UTC)

Citŝablonoj kaj Ŝablono:Fontindiko[redakti fonton]

Saluton Tlustulimu, dankon por atentigo pri la diskuto al temo citŝablonoj. Tiun diskuton mi ne konas, ĉar mi ne sciis pri ĝi. Mi ne legas ĉiujn vikipediistajn diskuterojn de ĉiu vikipediisto. Kerio 09:55, 23. Nov 2008 (UTC)

Sinceran dankon[redakti fonton]

Mi sincere dankas ke vi finfine kaŝis tiun tro longan enkondukan tekston kiu forprenis duonon de la ekrano en Lastaj Ŝanĝoj. Arno Lagrange @ 19:09, 23. Nov 2008 (UTC)

Saluton, Arno. Ne dankinde. La kesto jam de kelka tempo ĝenas min, ĉar ĝi okupas duonon de la alteco en mia foliumilo. Nun ĝi estas sufiĉe malalta kaj ĉiu, kiu emas povas malkaŝi ĝin. Kore --Tlustulimu 19:14, 23. Nov 2008 (UTC)

Navigilaro[redakti fonton]

  • Custom initial state = propra komenca stato
  • Nesting = ingigo

laŭ http://komputeko.net/

laŭ The New Collins Concise Dictionary :

to nest = to position data within other data at different ranks or levels so that the different levels of data can be used or accessed recursivly

Ĉu mi traduku ? Arno Lagrange @ 22:18, 23. Nov 2008 (UTC)

Your revert already done in Template:Grekaj literoj is unjustified. Obsolete letters were ordered progressively. Now thanks to your vandalism, letters are in random order: http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=%C5%9Cablono%3AGrekaj_literoj&diff=2029054&oldid=2029000 See here: Greka alfabeto You vandalized ordering of letter that was done progressively according to table placed in Greka alfabeto. Think what you are doing, don't vandalize good improvements. 79.162.0.93 16:07, 24. Nov 2008 (UTC)

Hello. What is your problem with the order of the obsolete letters? Greetings --Tlustulimu 16:12, 24. Nov 2008 (UTC)
My problem is that, that these letters are ordered awkwardly and randomly, in total disregard to being subset of full order placed in Greka alfabeto. Please permit me order them properly, or do it yourself. Thanks. Please see what you did. Table in Greka alfabeto lists obsolete letters inside full order as follows: Digamma, Stigma, Heta, San, Sho, Qoppa, Sampi. Your vandalism in Template:Grekaj literoj did that these letters are ordered awkwardly and randomly as follows: Digamma, San, Stigma, Qoppa, Sampi, Sho, Heta which is in ordering contradiction to Greka alfabeto. 79.162.0.93 16:15, 24. Nov 2008 (UTC)
  • The order seems fine to me, and it is certainly not vandalism.
  • La ordo ŝajnas bone al mi, kaj ĝi certe ne estas vandalismo.

(Ankaŭ, ĉi tiu anonimulo verŝajne estas la sama persono kiu volis aldoni la grekan literon "yot" transvikie. La IPadreso tre similas. Plua informo.) -- Yekrats 16:30, 24. Nov 2008 (UTC)

Your order is blatantly lying which letter is earlier and which later in the Greek alphabet. Because of this, true order that Tlustulimu reverted is better. Tlustulimu reverted only on base of IP similarity. I am not interested in any yots, but only in removing contradictions. Reverted order didn't contained disapproved letters. See that Tlustulimu revert was prejudicial to IP and nothing more. Reverted edit only rearranged existing letters, without adding more letters. 79.162.0.93 16:32, 24. Nov 2008 (UTC)
Saltuton, Yekrats. Mi proponas, ke ni konservu la protekton de la koncernata artikolo, ĝis kiam la IPulo liveras seriozan kaj akcepteblan fonton por la litera sinsekvo. Kore --Tlustulimu 16:54, 24. Nov 2008 (UTC)
Bona respondo. -- Yekrats 17:20, 24. Nov 2008 (UTC)
Ekzistas alfabeta ordo por la 24 grekaj literoj. Enmetiĝas kelkaj kromaj literoj por estigi la grekan numersistemon. Sed ĉu nur ekzistas oficiala ordo por la (ses aŭ sep ?) arĥaikaj literoj, mi ne jam trovis spuron. Kontrolenda estas ordo uzata en Unikodaj tabeloj. Arno Lagrange @ 18:21, 24. Nov 2008 (UTC)

Laŭ Unikodo la arĥaikaj literoj aperas en du grupoj:

  • 0370 Heta
  • 0372 Archaic Sampi
  • 0376 Pamphylian Digamma Wau
  • -------
  • 03D8 Archaic Koppa
  • 03DA Stigma
  • 03DC Digamma
  • 03DE Koppa
  • 03E0 Sampi
  • 03F3 Yot
  • 03F7 Sho
  • 03FA San
Such official order exists from antiquity and is based strictly on incrementing values of numbers for both classical and obsolete letters listed in Greka alfabeto as follows: Digamma (Wau) 6, Stigma 6, Heta 8, San 90, Sho 90, Qoppa 90, Sampi 900, and goes directly after Hebrew/Phoenician alphabet where these Semitic letters and their Greek derivatives are ordered as follows: old Vav derivative, new Vav derivative, Chet derivative, old Tsadi derivative, new Tsadi derivtive, Quph derivative. http://en.wikipedia.org/wiki/Hebrew_alphabet#Letter_table 79.162.0.93 18:58, 24. Nov 2008 (UTC)
Please dont change the contributions from other user. This is for me only vandalism. Greetings --Tlustulimu 19:19, 24. Nov 2008 (UTC)
(+) Proszę niezmień kontributacii drugich użytkowników. Pozdrawiam --Tlustulimu 19:24, 24. Nov 2008 (UTC)
I only wanted to add missing letters except formerly unwanted yot and to properly order them alphabetically for your convenience. If you call this vandalism, you are in error, because simple list is easier to read than list and supplement. I don't need polish jokes here. Even ArnoLagrange reused my change to his letter list.79.162.0.93 19:27, 24. Nov 2008 (UTC)

malapero de kaŝebleco[redakti fonton]

Saluton Tlustulimu, mi havas impreson, ke malaperis butonoj kaŝu/montru el ŝablonoj {{Sekso}} kaj {{Praktikoj de BDSM}}. Ĉu vi hazarde ne scias kial? La ŝablonoj nun estas nekaŝeblaj. Kerio 14:58, 25. Nov 2008 (UTC)

Saluton, Kerio. Ĉar ili ne enhavas certajn CSS-klasojn, kaŝebleco ne funkcias. Vidu ankaŭ Helpo:Kaŝeblaj elementoj, kiun mi hieraŭ kreis. Kore --Tlustulimu 15:39, 25. Nov 2008 (UTC)

Dosiero:Timmermans Felix 070513.gif[redakti fonton]

Dankon Tlustulimu pro via atentigo, mie neniam uzis tian ŝablonon kaj ne scias kiel agi. Mi pristudos ĝin kaj esperas ke mi komprenas kion fari. Kore, --Verdulo 19:45, 25. Nov 2008 (UTC)

Saluton Tlustulimo. Dankon pro via atentigo, sed ne estis mi, kiu alŝutis la bildon. Mi nur aldonis permesilon (tiun de la sama foto en la angla versio), kiam mi vidis ke en artikolo de mia Atentaro aperis bildo sen permesilo, kiu riskas esti forbalaita de iu tro verva roboto ;-) PaulP 09:06, 28. Nov 2008 (UTC)

Ŝablono Projektoj[redakti fonton]

Fakte la ŝablono {{Projekto}} estis kopiita de la slovaka kaŭ de la itala kun la sama celo, sed ĝi estas terure komplika kaj klarigoj estas en la itala kaŭ en la slovaka. Mi ne komprenis ke ĝi devus aperigi ligilojn en la maldekstra strio. Rimarkinte tion en diversaj vikipedioj (i.a. en la franca) mi esploris kiel funkcias. Mi do ekkreis {{Projektoj}}. Vidu Sunsistemo/provo. Tamen mi ne komprenas kial la ŝablono aperigas simplan tekston dum la franca aperigas skatoleton (Vidu ekzemple ĉe fr:Élisée_Reclus#Voir_aussi). Kiam kontentige funkcios mi provos enmeti la magiaĵon en {{Projekto}}n. AL @ 00:37, 26. Nov 2008 (UTC)

Ligilo al arĥivoj ebligas vidi paĝon tian kia ĝi estis kiam uzanto metis la ligilon, eĉ se ĝi dume malaperis. Tio evitas ke eskteraj ligiloj gvidu nur al "Eraro 404 : la petita paĝo ne ekzistas".
{{Projektoj}} ja funkcias sed tute ne same aspektas kiel fr:Modèle:Autres projets kaj mi ne komprenas kial. Kie estas difinitaj klasoj kaj aspektoj ? AL @ 00:49, 26. Nov 2008 (UTC)
Mi ankaŭ uzas Fajrovulpon 3.0.4, kontrolis en alia foliumilo (Google Chrome), elsalutis : ĉiam mi konstatas la saman aspektodiferencon : en la franca estas skatoleto flosanta dekstre, en Esperanto estas simpla teksto ordinare ordigita. AL @ 01:02, 26. Nov 2008 (UTC)
Dankon ! mi forigis la du signojn kaj nun funkcias. Mi miras ĉar tamen la kodo aperigis la bildetojn. Strange, sed nun en ordo. AL @ 01:45, 26. Nov 2008 (UTC)

Mi vane provis funkciigi la novajn ecojn ankaŭ per {{projekto}} sed ĝi ŝajne estas tro komplika : la ĵavaskriptaĵo de funkcio aliajProjektoj anlizas la tekston kaj konstruas la flankan ligilon per ĝi. Tio funkcias kun {{projektoj}} sed ne kun {{projekto}}. Ĉar {{projekto}} jam estas en multaj paĝoj, mi ŝatus simple enmeti la kodon de {{projektoj}} anstataŭ la nuna : tiel tuj bone funkcios. Kion vi opinias pri tiu sugesto ? AL @ 02:34, 26. Nov 2008 (UTC)

Estas preskaŭ 500 paĝoj kiuj ligas al {{projekto}}. Mi kontrolis kelkajn : la ĉefa problemo estas ke en iuj paĝoj la ŝablono estis uzata plurfoje, kio estus maloportuna laŭ la sintakso de {{projektoj}}. Alia problemo estas ke {{projekto}} havas komplikan sintakson kiu ebligas uzi diversajn parametrojn. Mi ne scias ĉu tiu ebleco estas uzata en iu ajn paĝo. La ordinara sintakso de {{projekto}} estas la sama kiel {{projektoj}}. La plej sekura agmaniero estas anstataŭigi la malnovan ŝablonon per la nova (sufiĉas aldoni unu literon). Tion farante estas okazo por revizii la koncernajn artikolojn. AL @ 10:57, 26. Nov 2008 (UTC)
{{Fratinligoj}} provizas aron da serĉiloj de verŝajne neekzistantaj paĝoj. AL @ 14:32, 26. Nov 2008 (UTC)

Helpon ![redakti fonton]

Mi provis plibonigi la elmontron de geografiaj koordinatoj regitaj de {{koord}} (kun p)arametro montru=titolo) ĉar mi konstatis ke ili nun aperas en la reklama monkolekta strio dum en la franca ili aperas en la titola strio. (Komparu ekzemple Cuiabá kaj fr:Cuiabá). Mi deprenis de la franca fr:MediaWiki:Common.js funkcion moveCoord() kaj sukcesis igi la <span id="coordinates-title"> eniri ene de la markilo <h1> sed dume la globeto kiu ebligas malfermi la VikiMiniAtlason ne plu aperis. Mi do momente havas la eblecon ke la ligilo aperu plene sed konfuze en la reklama strio aŭ bone ordigita en la titola sttrio sed sen la ligilo al WMA. Ĉu vi povas helpi trovi la solvon por ke tio plene kaj ĝustaloke aperu same kiel en la franca? Dankas Arno Lagrange @ 02:35, 27. Nov 2008 (UTC)

Mi ĵus rigardis la menciitan artikolon per alia foliumilo, sed nealsalutinta, ĉar en mia css-paĝo estas formatoj, kiuj kaŝas la reklaman strion. La solvo de la problemo eble estas iom malfacila. Kore --Tlustulimu 10:26, 27. Nov 2008 (UTC)
Krome iom strangas, ke Dominspektor ĉe nia vikipedio ne trovas la menciitan id-on, sed ĉe la franca vikipedio. Tial mi pensas, ke la skripto, kiu enmetas la ŝovenan linion funkcias malsame. Kore --Tlustulimu 10:31, 27. Nov 2008 (UTC)
WikiMiniAtlas estas malsame enmetata. En nia vikipedio per importo el meta jene
/** WikiMiniAtlas *******************************************************
*
*  Priskribo: WikiMiniAtlas estas ŝprucanta alklakebla kaj tirebla mondmapo. 
*             La skripto estigas ke ĉiuj viaj koordinataj ligiloj montras la WikiMiniAtlas-ŝprucbutonon. 
*             La skripto mem estas lokita sur meta ĉar ĝi estas uzata de multaj projektoj. 
*             Vidu [[Meta:WikiMiniAtlas]] por plia informo. 
*  Kreita de : [[:en:User:Dschwen]]
*/
 
document.write('<script type="text/javascript" src="' 
+ 'http://meta.wikimedia.org/w/index.php?title=MediaWiki:Wikiminiatlas.js' 
+ '&action=raw&ctype=text/javascript&smaxage=21600&maxage=86400"></script>');

, sed en la franca per la jena kodo.

/**
* WikiMiniAtlas
*
* voir WP:WMA 
*/
if (wgServer == "https://secure.wikimedia.org") {
var metaBase = "https://secure.wikimedia.org/wikipedia/meta";
} else {
var metaBase = "http://meta.wikimedia.org";
}
importScriptURI(metaBase+"/w/index.php?title=MediaWiki:Wikiminiatlas.js&action=raw&ctype=text/javascript&smaxage=21600&maxage=86400")
 
var wma_settings = { 
buttonImage: 'http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e9/Geographylogo.svg/18px-Geographylogo.svg.png'
}
Sed mi ne scias, ĉu la anstataŭigo de la kodo por WikiMiniAtlas helpos al ni solvi la problemon. Ĉu vi kuraĝas testi tion? Kore --Tlustulimu 10:45, 27. Nov 2008 (UTC)

Dankon pro viaj penoj. Mi jam enportis tiun kodon el la franca, kaj mi vidis neniun ŝangon. Se mi bone komprenas ĝin, ĝi nur ebligas ĉerpi la skripton el sekura servilo se eblas. Tion kio mi ne komprenas estas kial la globeto aperas kiam la ligilo ŝvebas en la reklama strio kaj ne plu kiam en la titola strio. AL @ 17:57, 27. Nov 2008 (UTC)

Mi ĵus faris teston. Mi metis la funkcion moveCoord en mian monobook.js : ĝi bone funkcias. Mi remetis ĝin en la ĝeneralan common.js ĝi fuŝe funkcias (mankas la globeto!). Kial la sama funkcio bone funkcias kiam enmetita en iu paĝo kaj ne en iu alia ? Ĉu temas pri la sinsekvo de la vokoj ? Ĉu common.js entenas kaŝitan eraron kiu fuŝas ĝin tute ? Arno Lagrange @ 23:57, 27. Nov 2008 (UTC)
Saluton, Arno. Mi ankaŭ ne komprenas, kial la skripto havas malsaman efikon depende de la dosiero, kie ĝi estas storata. Sed mi nun estas laca. Bonan nokton --Tlustulimu 01:06, 28. Nov 2008 (UTC)

Genealogia arbo[redakti fonton]

Gratulojn pro la kreita ŝablono: ĝi certe povos esti tre utila. Estus bone finesperantigi ankaŭ la ekzemplojn (DAD MOM ktp.) AL @ 00:19, 29. Nov 2008 (UTC)

Bildo de la semajno[redakti fonton]

Kara! Mia patrino ĵus forpasis. Mi havas kelkajn zorgojn pro tio. Mi respondos vian demandon kiam mi retrovos iom da paco. Arno Lagrange @ 07:55, 2. Dec 2008 (UTC)

Jam studu Helpo:Bildo_de_la_tago kie estas skizita la funkciado de la sistemo, kun kompleta listigo de ĉiuj bezonataj ŝablonoj. Poste studu unuope la uzatajn ŝablonojn. La centraj ŝlosiloj estas en Helpo:Bildo_de_la_tago#Por_aperigi_la_Bildon_de_la_tago_en_la_.Ĉefpaĝo. Mi supozas ke vi povas facile kompreni kiel la tuto funkcias : la unua ŝablono entenas la variablojn {{CURRENTYEAR}}|{{CURRENTMONTH}}|{{CURRENTDAY}} kiuj estas uzataj kiel parametroj en la voko de {{Bildo de la tago}} kiu siavice vokas la monatajn ŝablonojn ({{Bildo de la tago/2011/04/bildo}} {{Bildo de la tago/2011/04/priskribo}} por la nuna monato). En tiujn lastajn ŝablonojn estas enmetendaj respektive nomo kaj priskribo de bildoj laŭ la sintakso
| xx = nomo.jpg

kaj

| xx = <priskribo>

Por semajna bildo vi devas imagi ŝanĝeton anstataŭ {{CURRENTYEAR}}|{{CURRENTMONTH}}|{{CURRENTDAY}} vi devus uzi {{CURRENTYEAR}}|{{CURRENTWEEK}}

ne tro komplike, ĉu ne ? Arno Lagrange @ 20:58, 3. Dec 2008 (UTC)

Saluton Tlustulimu,
Tiutempe, mi bedaŭrinde havas apenaŭ sufiĉan tempon por fari miajn ordinarajn kontribuojn al nia Vikio, do mi ne povas promesi partoprenon al la suprasoraba Vikipedio. Ĉu eble vi povus simple kopii/traduki kelkajn bildojn de la tago ? Amike, Thomas Guibal 20:49, 3. Dec 2008 (UTC)

Situo sur mapo Niĝerio[redakti fonton]

Bonvolu atenti pri klarigoj provizitaj en {{Situo sur mapo}}. La parametroj Lat kaj Lon ne estis eltenataj. Oni anstataŭe devis uzi Lat-g kaj Lon-g. Atentu ke hsb:Předłoha:LocMap ne vokas WikiMiniAtlason kiel faras {{Situo sur mapo}} per {{Koord/situo sur mapo}}. AL @ 15:02, 13. Dec 2008 (UTC). Mi nun ebligis uzon de Lat kaj Lon 15:05, 13. Dec 2008 (UTC)

Mi iom esploris de:Vorlage:Positionskarte kaj ne trovi kiel oni elturniĝas ĉirkaŭ la 180a meridiano. La kodo estas iom komplika tiom kiom tiu de {{Situo sur mapo}} kaj tamen malsama. AL @ 17:00, 13. Dec 2008 (UTC)
Bonvolu plenumi la kopiadon. Mi mem iom malproksimiĝis de tiu problemo, kaj ne faris ĉiujn necesajn kontrolojn. AL @ 13:58, 22. Dec 2008 (UTC)

Dankon, René, pro via korekto de miaj mise miksitaj koordinatoj en la artikolo Saintes! Mi miris, kio misis, sed mem ne ekvidis mian erareton. ThomasPusch 21:22, 17. Dec 2008 (UTC)

Saluton, Thomas. Nedankinde. Mi ankaŭ iomete cerbumis pri la kaŭzo. Sed iam mi komparis la uzatajn koordinatojn kun tiuj en la germana artikolo kaj rimarkis, ke okazis interŝanĝo inter longitudo kaj latitudo. Kore --Tlustulimu 21:28, 17. Dec 2008 (UTC)

Thomas, dankon pro la sugesto pri la licenca informo. Mi inkluzivos ĝin! -- Yekrats 19:33, 21. Dec 2008 (UTC)

Saluton, Scott. Ne dankinde. Sed mia antaŭnomo estas tamen alia. Vidu ĉe la antaŭa diskuteto. Kore --Tlustulimu 19:49, 21. Dec 2008 (UTC)

Taksonomiaj ŝablonoj[redakti fonton]

Ĉu vi konas ekzistantan ŝablonon (en iu ajn lingvo) por montri taksonomian arbon ? {{Taksonomio}} nur utilas por ordigi iun specion en la arbon. Mi volus montri la taksonomian arbon de la lingvofamilioj de la mondo por verkata artikolo pri la Monda protolingvo. AL @ 17:28, 22. Dec 2008 (UTC)

Saluton, Arno. Ĉu vi jam provis per {{Genealogia arbo}} aŭ {{Klado}}? Kore --Tlustulimu 17:32, 22. Dec 2008 (UTC)
{{klado}} ŝajnas tute taŭgi. Mi jam rimarkis {{Genealogia arbo}}, sed ĝi ŝajnas pli taŭga por ... genalogiaj arboj !!! Koran dankon AL @ 18:21, 22. Dec 2008 (UTC)

Saluton Tlustulimu,

Ĉu eblas aldoni al tiu ŝablono parametron pri la grandeco de la bildo ? Mi verdire ne sufiĉe majstras ŝablonojn por fari tion mi mem. Antaŭdankon kaj feliĉan Kristnaskon ! Thomas Guibal 10:06, 24. Dec 2008 (UTC)

Saluton, Thomas. Tio ne estas problemo. Mi ĵus aldonis la parametron grandeco por difini tion por la bildo. Se oni ne aldonas ĝin aŭtomate la bildo havas grandecon de 230 pikseloj. Kore