Atenco kontraŭ John Fitzgerald Kennedy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Atenco kontraŭ John F. Kennedy
John F. Kennedy kun la edzino Jacqueline (dekstre) kaj teksasa guberniestro John Connally kun la edzino Nellie mallongtempe antaŭ la atenco
John F. Kennedy kun la edzino Jacqueline (dekstre) kaj teksasa guberniestro John Connally kun la edzino Nellie mallongtempe antaŭ la atenco
Historia periodo: Malvarma milito
Celo: John F. Kennedy
prezidento de Usono
Sekvoj: morto de J. F. Kennedy; vicprezidento Johnson fariĝas prezidento
Dato: 22-a de novembro 1963
Loko: Dallas, ŝtato Teksaso (Usono)
Verŝajna atencanto: Lee Harvey Oswald
Uzita armilo: fusilo Carcano M91/38
Kazo hodiaŭ: diskutebla
vdr

La atenco kontraŭ John Fitzgerald Kennedy, la 35-a prezidento de Usono, okazis vendrede, la 22-an de novembro 1963 en la teksasa urbo Dallas je la 12-a horo kaj 30 minutoj (loka tempo; 18:30 UTC). John F. Kennedy estis morte vundita per pafaĵo el pafilo Carcano M91/38, kiam enkadre de kampanjo por prezidenta baloto en 1964 li estis traveturanta tra stratoj de Dallas en malfermita aŭtomobilo akompanata de sia edzino Jacqueline, la teksasa guberniestro John Connally kaj ties edzino Nellie. Grave vundita estis ankaŭ la guberniestro Connally, kiu supervivis la atencon.

Esplorado de la komisiono de Warren (1963-1964), aparta komitato por esploro de la atenco de la Usona Domo de Reprezentantoj (mallongigite angle: HSCA) (1976-1979) kaj diversaj registaraj agentejoj venis al konkludo, ke la atenco estis farita de Lee Harvey Oswald, la eksa membro de Marista infanterio de Usono. La komisio de la Domo de reprezentantoj plie konstatis, ke la murdo estis rezulto de "ampleksa komploto". Sed la karaktero de tiu ĉi komploto ne estis klarigita kaj ekzistas nur vico da suspektoj. En la fono de la atenco povis stari ekzemple la kuba reĝimo de Fidel Castro, Sovetunio, kubaj komunumoj sur la teritorio de Usono kaj aliaj. La suspekton eĉ trafis servojn de la usona registaro kiel FBICIA kaj la vicprezidenton Lyndon B. Johnson, kiu laŭ la konstitucio de Usono transprenis post la morto de Kennedy la oficon de ŝtatestro. La verŝajna pafisto, Lee Harvey Oswald, konfesis nenion kaj estis murdita nur du tagojn post sia kaptiĝo.

La atenco kontraŭ la eksterordinare populara prezidento kaŭzis tutmondan reeĥon. La funebro okazis la 25-an de novembro 1963 kaj partoprenis ĝin pli ol 90 reprezentantoj de landoj el la tuta mondo, inkluzivante Sovetunion. Kiel ne multaj aliaj politikaj eventoj la murdo de Kennedy forte enskribiĝis en la memoron de la popolo de Usono, sekve plimulto de memorantoj ĝis hodiaŭ scias, kion ili estis farantaj en la momento, kiam ili eksciis la informon pri la atenco.

Historia kunteksto de la evento[redakti | redakti fonton]

Enpolitika[redakti | redakti fonton]

Kennedy kun la edzino Jacqueline dum balota kampanjo en la jaro 1960

La politika kariero de Kennedy komenciĝis en la jaroj 1947-1953, dum kiu li reprezentis ŝtaton Massachusetts en Usona Domo de Reprezentantoj kiel demokrato. En la jaroj 1953-1960 li reprezentis la saman ŝtaton en Usona Senato. Kennedy anoncis sian intencon kandidati al posteno de prezidento la 2-an de januaro 1963. En primaraj balotoj de demokratoj li staris kontraŭ senatano Hubert Humphrey el ŝtato Minnesota kaj plu kontraŭ Wayne Morse el Oregono. Post venko super ambaŭ kontraŭkandidatoj lia ĉefa oponanto en la Demokrata Partio fariĝis teksasa senatano Lyndon B. Johnson. En unu el amasiĝoj de Demokrata Partio Kennedy prezentis sian gloran parolon pri Nova limo, anoncanta ŝanĝojn, tra kiuj Usono kaj la resto de la mondo estus trairontaj. La 13-an de junio 1960 Demokrata Partio decidiĝis nomumi Kennedyon kiel sian kandidaton en la prezidentan baloton. Ĉar plimulte protestantisma usona socio havis certajn timojn pro lia romkatolika konfesio, Kennedy decidiĝis diri la 12-an de septembro 1960 la parolon, dum kiu eksonis la fama frazo: "Mi ne parolas anstataŭ mia eklezio en aferojn publikajn kaj mia eklezio ne parolas anstataŭ mi." En septembro kaj oktobro de 1960 estis unuanfojon en la historio de Usono pertelevide transprenataj debatoj inter la prezidentaj kandidatoj Kennedy kaj respublikano Richard Nixon. Ekde tiu tempo la televido komencis ludi signifan rolon en la politiko de Usono. En la prezidenta baloto de la jaro 1960 Kennedy venkis super sia kontraŭkandidato Nixon per unu el la plej senperaj rezultoj en la historio fariĝinte tiel la unua katolika kaj en la aĝo 43 jaroj la dua malplej aĝa prezidento en la historio de Usono (post Theodore Roosevelt). Kennedy ankaŭ kiel ununura prezidento fariĝis tenanto de Premio de Pulitzer. Li markis sian enpartian programon kiel Nova limo, kies celo estis plibonigo de financado de lernejaferoj, sanitara zorgo kaj ensumigi ekonomikajn disponojn al haltigo de ekonomia recesio. En la jaro 1963 li proponis impostreformon, kiu ensumigis eĉ impostajn strekojn, sed la propono trairis tra la kongreso nur post lia morto en la jaro 1964. Kennedy dum sia regado realiĝis je integro de nigrula populacio, li batalis kontraŭ diskriminado de minoritatoj kaj li klopodis ankaŭ plibonigi postenon de la usonaj virinoj. Dum la regado de Kennedy ankaŭ okazis signifa ŝanĝo en enmigra politiko, ĉar li eldonis leĝon pli poste konata kiel Immigration and Nationality Act of 1965, kiu plibonigis la kondiĉojn por almigrintoj el Sud-Ameriko.

Prezidento Kennedy formulis intencon sendi pilotatan mision al Luno: "Ni decidiĝis flugi al Luno... Ni volas flugi al Luno kaj pruvi ankoraŭ pli. Ne tial, ke tio estas facila, sed ĝuste tial, ke tio estas malfacila."

Kennedy neniam sekretiĝis kun sia negativa sinteno rilate al komunismo, kiun li krom alia konfirmis per sia eldiraĵo dum vizito en Okcidenta Berlino senpere post ties dividigo de la urbo en la okcidentan kaj la orientan partojn: "En la mondo estas multe da homoj, kiuj ne komprenas aŭ ili asertas, ke ili ne komprenas, en kio konsistas disharmonio inter la libera mondo kaj la mondo komunisma. Ili venu en Berlinon! Estas homoj, kiuj diras, ke la komunismo estas ondo de estonteco. Ili venu en Berlinon! Kaj estas homoj, kiuj diras, ke en Eŭropo kaj aliloke ni povas kunlabori kun komunistoj. Ili venu en Berlinon! Kaj estas kelke da homoj, kiuj diras, ke la komunismo estas malbona sistemo, sed ĝi ebligas al ni ekonomian ascendon. Lass' sie nach Berlin kommen - ili venu en Berlinon!"

Nikita Ĥruŝĉov kaj Kennedy

Internacia[redakti | redakti fonton]

La atenco estis krimita en komplika periodo de malvarma milito, en kiu okazis krom alia nesukcesa elŝipiĝo en Golfo de porkoj, provo forigi la reĝimon de Fidel Castro, post kiu la mondo tuj staris apud rando de nuklea konflikto pro Kariba krizo. Kennedy troviĝis antaŭ dilemo: se Usono intervenos perarmee, la situacio povus konduki al la nuklea konflikto kontraŭ Sovetunio; sed se ĝi ne solvos la situacion, Usono estus endanĝerigita pere de sovetaj nukleaj armiloj situantaj sur Kubo. Kennedy komencis intertrakti kun Sovetunio kaj kun ties gvidanto Nikita Ĥruŝĉov ili venis post unusemajna intertraktado al interkonsento, kiu savis la mondon de milita konflikto. Tiam estis ankaŭ konstruita Berlina Muro kaj komencis la unuaj kunpuŝiĝoj en vjetnama milito, kiu eksplodis plene dum regado de la sekvanto de Kennedy, Lyndon Johnson. Post la morto de Kennedy plu daŭrigis kosma konkurso inter Usono kaj Sovetunio, kronita de sukceso de usona misio Apollo 11 en 1969, dum kiu la homa kruro unuanfojon stariĝis sur Luno.

Fono de la vizito[redakti | redakti fonton]

Prezidento Kennedy elektis Dallason por sia vizito el tri ĉefaj motivoj:

Bonvenigo de la prezidenta paro sur dallasa flughaveno Love Field

La decido pri la novembra vizito de Dallas falis dum renkontiĝo de Kennedy kun vicprezidento Lyndon B. Johnson kaj teksasa guberniestro John Connally la 5-an de junio 1963.

En konekso kun la vojaĝo ĝis Dallas estiĝis timoj je sekureco de la prezidento, precipe post tio, kiam ĉi tie estis fare de homamaso de demonstrantaj dekstrulaj radikaloj dum solenoj de Tago de UN, okazitaj la 24-a de oktobro 1963 korpe kaj vorte atakita Adlai Stevenson, ambasadoro de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Nordameriko ĉe UN. Maltrankviliĝon kaŭzis ankaŭ ebleco de atako de kaŝita snajpero, pro kio timis eĉ Kennedy mem. La vojaĝ-linio de prezidenta kolono tra Dallas estis priskribita jam la 19-an de novembro 1963 de ambaŭ dallasaj ĵurnaloj, je du tagoj pli poste estis publikigita plano de la vojaĝo. La prezidenta kolono, konsistanta el la tuta vico da aŭtomobiloj kaj akompanigaj motorcikloj, devis komenci sian vojon sur la flughaveno Love Field, daŭrigi ĝis la centrejo de Dallas, traveturi tra parko Dealey Plaza kaj la prezidento devis prezenti parolon en konstruaĵo de Dallas Trade Mart. La aŭtomobilo, en kiu John F. Kennedy vojaĝis, estis speciale reguligita limuzino Lincoln Continental tipo 1961 kun malfermita tegmento kaj koda markigo SS-100-X. La prezidenta limuzino veturis en unua triono de la kolono. Origine devis akompani ĝin ĉeval-galope du membroj de korpgardistaro de la prezidento, sed tiuj estis dum la elveturejo el la flughaveno revokitaj.

La atenco[redakti | redakti fonton]

Plano de vojaĝ-linio de veturo de la prezidenta kolono

Momenton antaŭ 12:30 de loka tempo, la prezidenta limuzino enveturis ĝis spaco de parko Dealey Plaza kaj malrapide ĝi proksimiĝis al Teksasa libra grandmagazeno. Nellie Connally, la edzino de la guberniestro, turniĝis al Kennedy, kiu sidis sur la malantaŭa sidloko kaj diris al li: "Sinjoro prezidento, vi nepre ne povas diri, ke Dallas ne ŝatus vin," kion la prezidento ĝojante agnoskis. Kiam la limuzino estis veturinta ĉirkaŭ la konstruaĵo de Teksasa libra grandmagazeno kaj komencis enveturi en la straton Elm Street, iu komencis pafadon kontraŭ prezidento Kennedy; granda plimulto de atestintoj enketitaj post la atenco indikis, ke falis sume tri ekpafoj. Kaze de la unua ekpafo, kiu ne trafis Kennedyon, estis laŭ asertoj de homoj el la homamaso tre malfacile difini la direkton, el kiu ĝi estis pafita, kaj multaj atestintoj indikis, ke ili konsideris la unuan ekpafon kiel artfajraĵon aŭ pafon el elblovtubo de pli malnova aŭtomobilo. Kvankam kelkaj atestintoj indikis, ke la limuzino en la tempo de la unua ekpafo malrapidiĝis ĝis preskaŭ halto, la komisiono de Warren venis surbaze de filmo de Zapruder al konkludo, ke la aŭtomobilo pasis veturante per mezproksima rapideco 18 km/horo pli ol 56,6 metroj tra la strato Elm Street kaj la atako estis de la homekipo de aŭtomobilo registrita tuj post la unua trafo de la kolo de prezidento. Alia esploro fondita sur la filmo de Zapruder indikas, ke la rapideco de limuzino moviĝis en dislimiĝo 13,35 km/horo ĝis 23,1 km/horo. John F. Kennedy kaj John Connally, sidantaj ĉeflanke de siaj edzinoj, tuj post la unua ekpafo komencis konfuzite rigardi ĉirkaŭ si. Connally ekkonis, ke temas pri sono de fusilo de tre granda kalibro kaj ekkriis: "O, ne, ne, ne!" Li turniĝis dekstren, poste malantaŭ si, por ke li rigardu la prezidenton sidanta malantaŭ li.

Vido al Elm street el la 6-a etaĝo de Teksasa libra grandmagazeno

El raportoj de la komisiono de Warren kaj HSCA vidiĝis, ke en la momento, kiam la prezidento estis svinganta al la homamasoj ĉe sia dekstra mano, enpenetris kuglo (noto: la dua el la tri pafaĵoj) en supran parton de la parietosto, trairis tra lia kolo kaj eliris eksteren tra la ezofago. Poste li levis la manojn, kaptis sian kolon kaj ekbalanciĝis unue direkte antaŭen kaj sekve maldekstren, dum lia edzino Jacqueline en ŝoko ĉirkaŭbrakumis lin. Guberniestron Connallyon laŭ "teorio de unu kuglo" trafis la sama kuglo kiel la prezidenton, ĝi traveturis tra lia dorso, tra la torako, tra la dekstra pojno kaj la maldekstra femuro. Tuj poste li ekkriis: "Dio mia, ili mortigos nin ĉiujn!" La lasta ekpafo eliris en la momento, kiam la prezidenta limuzino estis preterveturanta betonan barilon de ĝardeno de John Neely Bryan. La pafaĵo disbatis la dekstran parton de la kapo de Kennedy, el kiu ĝi forŝiris pecon de histo granda kiel homa pugno. Kapoto de kofro de la limuzino kaj policisto veturanta kiel akompananto malantaŭ la aŭtomobilo estis ĉimomente makulitaj de la sango kaj de partoj de la cerba histo.

Fotografio farita de Mary Moorman onon de sekundo post la fatala trafo de la kapo de prezidento

Sekreta agento Clint Hill staris sur maldekstra flanka starejo de akompaniga aŭtomobilo veturanta tuj malantaŭ la prezidenta limuzino. Momenton post tio, kiam la prezidento estis trafita per la unua pafaĵo, Hill desaltis el la aŭtomobilo kaj ekkuris al la limuzino. Post tio, kiam la prezidento estis fatale trafita en la kapon, sinjorino Kennedy surgrimpis malantaŭan kapoton de la limuzino, kaj pli poste donis nenian konkretan klarigon, kial ŝi faris tiel. Sed Hill konjektis, ke ŝi klopodis preni la pecon de l' forpafita parto de la kranio de Kennedy. Hill sursaltis sur la kofron de limuzino, puŝis sinjorinon Kennedy reen en la sidlokon kaj li alpremiĝis al la kapoto de aŭtomobilo, kiu komencis per alta rapideco forveturi el Dealey Plaza direkte al malsanulejo Parkland Memorial Hospital.

Ceteraj vunditaj personoj[redakti | redakti fonton]

Guberniestro Connally, kiu veturis komune kun la prezidento, estis ankaŭ grave trafita, sed li supervivis. Kuracistoj pli poste indikis, ke lia edzino, kiu post la trafo deŝiris lin en sian sinon, nesciante helpis lin per premo de liaj vundoj sur lia torako, per kio la aero povis flui rekte en funkcian duonon de la pulmo - la alia parto de pulmo nome malfunkciis post la trafo.

James Tague, la rigardanta atestinto de la atenco, estis leĝere vundita sur la dekstra vizaĝo, kiam li staris en distanco 82 metroj direkte antaŭen de la loko, kie la prezidento estis trafita. La vundo estis kaŭzita de repuŝita kuglo aŭ de ĝia parto, kiu trafis kurbŝtonon de trotuaro.

Resonoj de la evento en Dealey Plaza[redakti | redakti fonton]

En la momento de la fatala trafo la limuzino estis preterveturanta herban monteton en la norda parto de Elm Street. Tuj kiam la kolono forlasis la placon Dealey, ekkuris policistoj kaj atestintoj de la herba monteto kaj proksima fervoja transveturejo direkte al la 1,5 m alta barilo apartiganta la monteton de la parkejo. Sed ĉi tie la pafisto ne estis rimarkita. Atestinto, S. M. Holland, kiu observis la veturon de la kolono el la fervoja transveturejo, indikis, ke tuj post la aŭdiĝo de la tri pafaĵoj, li ekkuris ĉirkaŭ la angulon, kie la transveturejo ligis al la menciita ponto, sed li vidis neniun, kiu el la donita loko estus fuĝanta.

Foto de Dealey Plaza - tute maldekstre troviĝas la fervoja transveturejo, de kie la eventon observis S. M. Holland. Meze estas videbla la herbokovrita monteto kaj blanka parto de betona mureto apartiganta Dealey Plaza de la parkejo; tute dekstre eblas malantaŭ arbokrono vidi parton de la konstruaĵo de Teksasa libra grandmagazeno
Foto de Dealey Plaza - tute maldekstre troviĝas la fervoja transveturejo, de kie la eventon observis S. M. Holland. Meze estas videbla la herbokovrita monteto kaj blanka parto de betona mureto apartiganta Dealey Plaza de la parkejo; tute dekstre eblas malantaŭ arbokrono vidi parton de la konstruaĵo de Teksasa libra grandmagazeno

Lee Bowers, la fervojdungito (vagonpuŝisto), kiu en la tempo de atenco sidis en duetaĝa kontrolturo, havis bonan elrigardon al la spaco malantaŭ la barilo ĉirkaŭanta la herbokovritan monteton. Li vidis sume kvar virojn en la spaco inter la turo kaj Elm Street: mezaĝan viron kun pli aĝa viro staranta 3 ĝis 5 metroj de la transveturejo, kiuj videble ne konis unu la alian, kaj unu aŭ du virojn el priservo de la parkejo. En la tempo de la pafado li onidire vidis en la spaco de la herbokovrita monteto "ion nekutiman, rebrilon kaj iun, kiu moviĝis sufiĉe strange", sed li ne kapablis pli precizan specifikadon. Sed kun certeco li vidis nenian pafiston. Bowers indikis, ke ambaŭ viroj el la priservo de la parkejo staris sur siaj lokoj eĉ post kiam policisto Clyde Haygood transgrimpis la barilon ĉe la monteto. En intervjuo, kiun Bowers donis en la jaro 1966, li indikis, ke la du menciitaj viroj, kiujn li vidis, estis ĉe la kontraŭa flanko de la barilo (el lia vido) kaj ke neniu el ili staris rekte malantaŭ la barilo dum la pafado.

Litero A markas fenestron, el kiu pafis Oswald; litero B markas fenestron, el kiu Norman, Williams kaj Jarman en la tempo de atenco observis la traveturon de la kolono

Howard Brennan, la instalisto de tubaro, sidanta kontraŭe al la konstruaĵo de Teksasa libra grandmagazeno, sciigis al la polico, ke li observis la traveturantan kolonon kaj subite ekaŭdis pafon venanta de supre. Li rigardis do tiedirekten kaj vidis viron kun pafilo pafanta plian kartoĉon el la angula fenestro en la 6-a etaĝo. Tiun ĉi viron li onidire vidis kelkajn minutojn antaŭe, kiam li ekrigardis el tiu fenestro. Brennan transdonis al la polico priskribon de viro, kiu estis je la 12:45, 12:48 kaj 12:55 per radioaparato elsendita al ĉiuj dallasaj policaj taĉmentoj.

Kiam Brennan parolis post la atenco kun unu el la esplorantaj policistoj, aliĝis al ili Harold Norman kaj James Jarman, la dungitoj de Teksasa libra grandmagazeno, kiuj observis la traveturon de la kolono el sudorienta fenestro en la 5-a etaĝo de la konstruaĵo. Tiuj ĉi du personoj indikis, ke kune kun sia kolego Bonnie Ray Williams, ili subite ekaŭdis tri pafojn el direkto rekte super siaj kapoj kaj el la plafono super ili krevis parto de stuko. Norman aŭdis ankaŭ sonon de ŝargado de pafilo kaj falon de elpafitaj kartoĉoj sur plankon super ili.

Taksoj de tempo, kiam dallasa polico ekblokis la enirejojn de la Teksasa libra grandmagazeno, situas inter 12:33 kaj 12:50.

El 104 atestintoj starantaj en Dealey Plaza, kiuj aŭdis la pafojn, 56 (53,8 %) indikis, ke la ekpafoj venis de la konstruaĵo de Teksasa libra grandmagazeno, 35 (33,7 %) konjektis, ke la sono venis de la herbokovrita monteto aŭ la fervoja transveturejo, al 8 (7,7 %) ŝajnis, ke la sono eliris aŭ de la herboriĉa monteto aŭ de la Teksasa libra grandmagazeno kaj 5 (4,8 %) ne kapablis precize indiki la direkton.

Lee Harvey Oswald[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Lee Harvey Oswald.

Lee Harvey Oswald, la ĉefa suspektito pri la atenco, kies manko estis anoncita al la dallasa polico de lia kuratoro, estis kaptita 1 horon kaj 20 minutojn post la atenco pro mortigo de la dallasa policisto J. D. Tippit, kiu vidis lin iranta sur la strato kaj volis lin reteni. Oswald estis fine retenita en proksima kinejo, kie li planis rezisti per pafado al la policistoj, sed kio ne sukcesis pro kaŭzo de ekblokiĝo de lia pistolo. Nokte li estis akuzita pri la murdoj de la policisto Trippit kaj de la prezidento John F. Kennedy. Sed Oswald rifuzis agnoski sian kulpon pri kia ajn murdo kaj diris pri si, ke li estas la propeka kapro de la polico. La kazo de Oswald neniam venis al juĝejo, ĉar li estis pafmortigita du tagojn poste, dum transveturo al la dallasa distrikta malliberejo, fare de Jacob Rubinstein (nomata "Jack Ruby"), la posedanto de loka nokta klubo. Rubinstein senpere antaŭ la ekpafo ekkriis al Oswald: "Ci mortigis mian prezidenton, ci rato!" Li motivigis al la polico sian krimon tiel, ke: "li volis savi la vidvinon post la mortinta prezidento de suferoj, tra kiuj ŝi devus trairi dum proceso kun la murdisto de sia edzo". Sed plimulto de komentariistoj konjektis, ke la tasko de Ruby estis nur forigi Oswaldon, por ke ne aperu la vera vero pri la atenco. Unu jaron post sia kondamno Ruby markis sin en la malliberejo ankaŭ kiel propeka kapro kaj en televida intervjuo li indikis, ke:

"La mondo neniam ekscios la veron pri la atenco: alivorte, miaj veraj motivoj ... feliĉe tiuj homoj, kiuj tiom akiris per tio kaj kiuj havis fortan motivon venigi min en tiun ĉi situacion, neniam permesos, ke la vera vero ekvidu la lumon de la mondo."

Fusilo Carcano[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Carcano.

La armilo uzita por krimi la atencon estis fusilo de itala produktado, Carcano M91/38 (iam malĝuste nomata Mannlicher−Carcano), kalibro 6,52 x 52 mm, pri kiu kompare kun nuntempaj snajperaj fusiloj oni povas paroli kiel pri neniel efika aŭ preciza. Ĝi estis trovita en la 6-a etaĝo de Teksasa libra grandmagazeno fare de policistoj Seymour Weitzman kaj Eugen Boon nelonge post la krimigo de la atenco kontraŭ prezidento Kennedy. La trovo de la armilo estis filmita fare de Tom Alye, raportisto el televida stacio WFAA-TV. La armilo filmita dum la trovo estas identa kun tipo de Mannlicher−Carcano kaj dum detalaj analizoj faritaj de HSCA estis konfirmite, ke temas pri la sama armilo, kiu estis uzita al la atenco. La kuglo elprenita el la korpo de guberniestro Connally estis komparita kun la trovita armilo kaj estis kun certeco pruvite, ke ĝi estis pafita el la trovita armilo. La menciita armilo estis aĉetita en marto de antaŭa jaro fare de Lee Harvey Oswald sub falsa nomo "Alek Hidell" kaj enmanigita en P.O.Box en Dallas. Laŭ informo de la komisiono de Warren estis plie sur kolbo de la enkrimigita armilo trovita parta represo de la manplato de Lee Harvey Oswald.

Morto de prezidento Kennedy[redakti | redakti fonton]

La personaro de traŭmatologia sekcio de la malsanulejo Parkland Memorial Hospital konstatis, ke la prezidento Kennedy estas mortanta. Eĉ ne tuja interveno de kuracisto sur la loko de la atenco, povintus savi lin. Dum 20 minutoj, ĝis katolika pastro donis al li la lastan unkton, oni provis revivigi lin. D-ro George Gregory Burkley indikis, ke la kaŭzo de la morto estis la vasta vundo de la kapo, kion li sekve indikis en la mortatesto de la prezidento.

Lyndon B. Johnson estas metanta prezidentan ĵuron sur ferdeko de Air Force One en Dallas

Je la 13:00 posttagmeze (19:00 UTC) okazis plena halto de koraktiveco kaj la prezidento estis proklamita morta. Unu el la intervenintaj doktoroj diris: "Ni neniam havis esperon por savi lian vivon." La pastro, kiu faris la unkton, sciigis al la ĵurnalo New York Times, ke la prezidento estis morta jam dum alveturo en la malsanulejon kaj li devis depreni al la prezidento el la vizaĝo la vizaĝkovrilon, por ke povu esti certigita la sankteco de la unkto. Oficiala proklamo pri la morto de Kennedy estis farita de reprezentanta komunikisto de la Blanka Domo Malcolm Kilduff je la 13:33 posttagmeze (19:33 UTC).

Kelkajn minutojn post la 14:00 (20:00 UTC), post la polica konfrontado de agentoj de la sekreta servo, la korpo de Kennedy estis lokigita en ĉerkon kaj transveturigita sur la ferdekon de Air Force One. La ĉerko estis ŝarĝita en la aviadilon tra malantaŭa pordo kaj ĝi estis lokigita en la malantaŭa parto de la sekcio por vojaĝantoj, en lokon, kiu estis liberigita per demuntado de kelkaj sidlokoj.

La vicprezidento Lyndon B. Johnson, kiu veturis en la kolono en la dua aŭtomobilo malantaŭ la prezidenta limuzino fariĝis post la morto de Kennedy la prezidento de Usono. Tio okazis je la 14:38 sur la ferdeko de Air Force One.

Sekco[redakti | redakti fonton]

Vido al malantaŭa parto de la kapo de prezidento Kennedy dum sekco

Post tio, kiam Air Force One alteriĝis sur Andrews Air Force Base proksime de Vaŝingtono, la korpo de prezidento Kennedy estis transveturigita en malsanulejo Bethesda Naval Hospital al tuja sekco. La sekco daŭris proksimume de 20:00 ĝis 23:00 (la 22-an de novembro), poste estis en la tempo proksimume 23:00 ĝis 04:00 farita balzamigado kaj kosmetikaj reguligoj por sepulto. La sekco de la korpo de prezidento, farita de tri patologoj, destinis, ke la vundo de la kapo de prezidento estis morta kaj la kuglo:

"Pro eniro en la kapon de prezidento kreis malgrandan aperturon en ĝia malantaŭa parto sur la dekstra flanko ... eliro de kuglo aŭ ties fragmentoj kaŭzis malgrandan lateralan difekton de la dekstra parietalosto en tereno super la orelo."

La vundo sur la kolo estis en la sekcatesto aljuĝita al la dua pafaĵo, kiu "trafis la prezidenton en la dorson sur dislimiĝo de la ŝultro kaj kolo, ĝi trairis tra muskoloj en la suba parto de kolo, damaĝis la supran finaĵon de la dekstra pulmo eĉ ne trairinte tra ĝi kaj fine elflugis tra antaŭa parto de kolo", kio kondukis al kreo de pseŭdotraĥeotomia cikatro. Sed tiu ĉi konstato ne estis konfirmita de persona kuracisto de la prezidento, d-ro Burkley, kiu en la mortoatesto indikis, ke la kuglo trafis Kennedyon proksimume en nivelo de la 3-a toraka vertebro. Tiun ĉi aserton subtenas truo post la kuglo en ĉemizo de Kennedy, kiun li surhavis sur si kaj plu truo en mantelo, kiuj troviĝas inter 12,5–15 cm sub kolumo. Fotografia analizo de la registro de la prezidenta kolono, kiu esploris ankaŭ nove publikigitan filmon (2006), kaptanta la tempon senpere antaŭ la atenco, montris, ke la mantelo de prezidento estis ĉifita sub nivelo de la kolo kaj ĝi ne pendis do libere laŭ lia haŭto, do tiamaj esploroj de la vestoj estis donita al historia kritiko kaj markitaj kiel nefidindaj, kio rilatas al klarigo de la preciza loko de l' vundo de la dorso de prezidento. Diagramo el la sekca informo de d-ro Thornton Boswell estas iam uzata kiel pruvo pri la vundo en pli malalta parto de la dorso. Sed en la jaro 1966 d-ro Boswell indikis, ke tiu ĉi diagramo estis neniam intencata kiel tute preciza mezurunuo kaj por ĵurnalo The Baltimore Sun li alidesegnis ĝin la 25-an de novembro 1966 kaj havigis per kruceto la punkton pli supre sur la diagramo. Boswell konstatis, ke liaj mezuroj, kiuj lokigis la vundojn ĝis distanco 14 cm de la kolo kaj la orelo, ne konsentas kun la trovo asertanta, ke estis difektita la 3-a toraka vertebro. Krom tio, ĉiuj tri membroj de la sekca teamo el la malsanulejo Bethesda, publikigis fotografiojn el la sekco, sur kiuj estas videblaj vundoj post la enpenetro de kuglo en la loko de la 6-a kola vertebro, do en la suba rando de la kolo, kio konsentas kun nivelo destinita dum la esplorado de HSCA surbaze de la fotografia kaj iks-radia dokumentado el la sekco.

Pli poste kelkaj agentejoj kiel ekz. Assassination Records Review Board kritikis la sekcon en kelke da niveloj kaj nome ekzemple fakton, ke estis forbruligitaj originaj skizoj kaj notoj de James Humes el la sekco kaj ankaŭ nekapablo certigi ĉiujn trovojn kaj pruvojn per regula maniero.

Sepulto[redakti | redakti fonton]

La funebranta Jacqueline Kennedy kun filino Caroline kaj filo John Fitzgerald; ili estas akompanataj de Robert, la frato de Kennedy

La korpo de prezidento Kennedy estis post la sekco transveturigita en unu el ĉambroj de Blanka Domo, kie ĝi estis dum 24 horoj metita en fermita ĉerko. Sed private povis vidi ĝin la familio kaj la plej proksimaj geamikoj. Dimanĉe sekvanta post la atenco estis la ĉerko, vualita per usona flago, transveturigita ĝis Kapitolo. Pro celo de rigardi la ĉerkon gardata de honora gardistro staris miloj da homoj longajn frontojn.

La sepulton de prezidento John Fitzgerald Kennedy, kiu okazis la 25-an de novembro 1963, partoprenis pli ol 90 reprezentantoj de landoj el la tuta mondo, kiel reprezentanto de Sovetunio oficiale partoprenis prezidanto de Prezidio de La plej Supera Soveto Anastas Ivanoviĉ Mikojan. Post la funebra ceremonio la ĉerko estis transveturigita sur speciala veturilo al Arlingtona nacia tombejo al fina sepulto.

Registroj de la atenco[redakti | redakti fonton]

Nenia televida nek dissendiga stacio kaptis la atencon en rekta dissendado, ĉar la loko, kie ĝi okazis, estis konsiderata kiel neniel grava. Plimulto de membroj de mediaj staboj eĉ ne akompanis la prezidentan kolonon, anstataŭ tio ili atendis ĉe Dallas Trde Mart la alveturon de la kolono de Kennedy. Tiuj membroj de staboj, kiuj ja akompanis la kolonon, estis en ties malantaŭa parto.

Vido direkte suden, la barilo kaj la herbokovrita monteto estas malantaŭ la dorso de fotografisto: la blanka simbolo X sur ŝoseo markas lokon, kie la prezidento estis fatale trafita en la kapon (la foto farita en junio de 2006)

La dallasa polico registris sian radioaparatan trafikon en du kanaloj. La unua komunika kanalo estis uzata por rutina polica komunikado, la alia kanalo estis rezervita rekte por bezonoj de la prezidenta kolono. Ĝis la momento de atenco la komunikado en la kanalo 2 konsistis sole el raportado de situo. La lastaj sekundoj de la vivo de prezidento Kennedy estis filmitaj sur muta 8 mm filmo en amplekso 26,6 sekundoj kaj ili kaptas la momentojn senpere antaŭ, dum kaj senpere post la atenco. Tiuj ĉi filmeroj estis faritaj fare de amatora kameraisto Abraham Zapruder kaj tiu ĉi filmo pli poste eniris en konatecon kiel Filmo de Zapruder [1]. Pligrandigitaj eltranĉaĵoj el la filmo de Zapruder estis nelonge post la atenco publikigitaj en magazino Life. Ekde la jaro 1975 estis liaj filmeroj ripetite elsendataj fare de televido, dum kio ili ofte ellasis la filmeron de la fatala trafo kaj erigon de la parto de la kapo de Kennedy.

Sed Zapruder ne estis nunura, kiu faris filmerojn de la atenco. Sur Dealey Plaza estis tiumomente sume 32 fotografistoj. Amatoraj filmeroj, kaptantaj la fatalan trafon, estis faritaj ankaŭ de Orvill Nix, de Maria Muchmore kaj Charles Bronson (noto: ne temas pri fama aktoro - kongruo de nomoj!), sed el pli granda distanco ol tio estas ĉe la filmo de Zapruder. Pluaj filmoj, kiuj kaptas Dealey Plazon ĉirkaŭ la tempo de atenco, estis faritaj de Robert Hughes, F. Mark Bell, Elsie Dorman, John Martin pli juna, Patsy Paschall, Tina Towner, James Underwood, Dave Wiegman, Male Couch, Thomas Atkins, R. Daniel kaj nekonata virino en bluaj vestoj staranta sur suda flanko de Elm Street. Statikajn fotografiojn faris Phillip Willis, Mary Moorman, Hugh W. Betzner pli juna, Wilma Bond, Robert Croft kaj multaj aliaj. Ununura profesia fotografisto ĉeestanta sur Dealey Plaza estis Ike Altgens el la dallasa Associated Press.

Neidentigita virino, fare de la esploristoj kromnomata kiel Babushka Lady, verŝajne de proksime filmis la prezidentan kolonon en la tempo de atenco, kion pruvas ankaŭ fotografioj de aliaj fotografistoj, sur kiuj ŝi estas videbla.

Longan tempon nekonataj, koloraj fotografioj, faritaj en la tago de atenco de George Jefferies, estis publikigitaj la 20-an de februaro 2007 de muzeo Sixth Floor en Dallas. Sur la fotografioj ne estas kaptita la tempo de pafado, ĉar ili estis faritaj proksimume 90 sekundoj post la unua ekpafo kelke da blokoj de Dealey Plaza. Ununura detalo relevanta por la celoj de esplorado estas evidenta fotografio de ĉifita vesto de Kennedy en la loko tuj sub kolumo, kio kondukis al diferencaj kalkuloj pri tio, kiel malalte en la dorson Kennedy estis trafita per la unua pafaĵo.

Oficiala esplorado[redakti | redakti fonton]

Dallasa polico[redakti | redakti fonton]

Fotografio de L. H. Oswald farita en dumtempa arestejo fare de la dallasa polico

Kiam Oswald estis arestita kaj pruvoj el la loko de krimo estis certigitaj, la dallasa polico tenis Oswaldon en polica centrejo, por ke povu esti faritaj enketadoj. Oswald estis inter la 22-a ĝis la 24-a novembro enketata en suma tempo ±12 horoj kaj la demandoj celis precipe al klarigo de la murdo de policisto Tippit kaj la atenco kontraŭ John F. Kennedy. Sed Oswald dum la enketado senĉese rifuzis kian ajn kunigecon kun tiuj ĉi murdoj. Plimulton de demandoj metis kapitano Fritz, la esploristo de sekcio de murdoj, kiu faris el la enketado sole tre proksimumajn notojn. Fritz do skribis finan raporton pri la enketadoj surbaze de la notoj, kiujn li skribis "parkere" je kelke da tagoj pli poste. Dum la enketadoj plie estis farataj neniaj son nek stenografiaj registroj. Dum la enketadoj ĉeestis ankaŭ membroj de FBI kaj usonaj sekretaj servoj, kiuj ankaŭ porokaze metis demandojn kaj skribis por si tempajn notojn.

Dum vespero de la 22-a de novembro estis al Oswald faritaj parafinaj testoj de la manoj kaj la dekstra vango, por ke estu konfirmite, ĉu li vere pafis el armilo. Okaze de la manoj la rezultoj estis pozitivaj, sed okaze de la dekstra vango ne. Sed pro kaŭzo de granda nefidindeco de tiuj ĉi testoj la komisiono de Warren dum sia esplorado ne konsideris iliajn rezultojn.

Oswald donis dum la enketado de la polico nur tre malmulte da informoj. Plimulte li estis konfrontita kun la pruvoj kaj konstatoj, kiujn li neniel klarigis kaj li klinis al asertoj, kiuj pli poste montriĝis kiel malveraj. Pluaj enketadoj jam ne plu estis fareblaj, ĉar Oswald estis je du tagoj pli poste murdita.

Esplorado de FBI[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo FBI.

La federacia oficejo por enketado estis kiel la unua komisiita per kompleta esploro de cirkonstancoj de la atenco. La 24-an de novembro 1963, kelke da horoj post la murdo de Oswald, tiama direktoro John Edgar Hoover sciigis, ke: "ni volas akiri evidentan pruvon, kiu konvinkos la publikon pri la kulpo de L. H. Oswald". La 9-an de decembro 1963 FBI eldonis finan raporton, kiun ĝi sekve transdonis al la komisiono de Warren.

FBI konstatis, ke estis pafitaj sole tri pafaĵoj; kun nombro de la pafaĵoj la komisiono de Warren konsentis, malharmonio estiĝis sole en tio, kiu el la pafaĵoj trafis Kennedyon kaj kiu guberniestron Connallyon. La raporto de FBI asertis, ke la unua el la pafaĵoj trafis Kennedyon, la dua guberniestron Connallyon kaj la tria mortiga denove Kennedyon. Tiu ĉi konkludo estas en konflikto kun la konkludo de la komisiono de Warren, laŭ kiu la unua pafaĵo maltrafis la celon, la dua trafis Kennedyon kaj vundis ankaŭ Connallyon kaj la tria denove trafis Kennedyon, dum kio ĝi kaŭzis devastigan vundon de la kapo de Kennedy.

Kritiko rilate al FBI[redakti | redakti fonton]

La esplorado de Federacia oficejo por enketado estis en la jaro 1979 reviziita fare de komitato de HSCA, kiu venis al konkludo, ke:

  • FBI sufiĉe traesploris la motivojn de Oswald al krimigo de la atenco kaj ĝuste ĝi taksis liajn motivojn al intenca endanĝerigo de la nacia sekureco;
  • FBI gvidis ĝustan kaj profesian esploradon rilatanta al kunigeco de Oswald kun la atenco;
  • FBI malsukcesis en traesploro de ebleco, ke malantaŭ la atenco kontraŭ la prezidento povus stari komploto;
  • FBI sufiĉe ne partoprenis siajn konstatojn kun la ceteraj esplorantaj organoj.

FBI estis plie sin mem donita al esplorado pro kaŭzo de ebla kunigo de agento James Hosty kun la persono de Oswald, en kies adresaro estis trovita la nomo de Hosty. FBI donis al la komisiono de Warren unue transskribon de la permane skribita adresaro de Oswald, kie la nomo de Hosty estis forviŝita. Du tagoj antaŭ la atenco Oswald estis renkontiĝonta kun Hosty en lia kancelario kaj kiam li estis konstatinta, ke Hosty ne ĉeestas, li estis lasonta al li ĉi tie koverton kun letero. Du tagoj post tio, kiam Oswald estis pafmortigita fare de Jack Ruby, superulo de Hosty estis komisiita neniigi la menciitan leteron, kion li faris per disŝiro kaj forakvigo en necesejo. Je kelke da monatoj pli poste, kiam Hosty parolis antaŭ la komisiono de Warren, li konfesis nenian kunigecon kun Oswald. Informo pri tiu ĉi ebla kunigeco estis publikigita nur pli poste dum esplorado de HSCA.

Nesufiĉaj disponoj de sekretaj servoj[redakti | redakti fonton]

Serĝento Davis el la sekcio de murdoj de la dallasa polico konjektis antaŭ la krimigo de la atenco, ke li certigis sufiĉe severajn sekurecdisponojn al la ŝirmo de la prezidenta kolono. Agento de sekreta servo Winston Lawson, tiutempe respondeca pri planado de la sekurecdisponoj, plie certigis la dallasan policon, ke ne estas necese aktivigi akompanon de la prezidenta limuzino konsistanta el spertaj agentoj de sekcioj de murdoj, kies ĉeesto estis dum vizitoj de gravaj personoj kaj politikistoj kutima. La polica komandanto Jesse Curry pli poste indikis, ke se li havus siajn virojn ekipitaj per mitraloj kaj fusiloj sur la loko, la atenco povus esti malebligita. Pluan sekurecan interspacon prezentis fakto, ke la dallasa polico ne havis en la tempo de atenco propran trupon de snajperoj, kiu povus esti pro celo de la ŝirmo de prezidento aktivigita laŭlonge laŭ vojo de la veturo de kolono.

La komisiono de Warren[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Komisiono de Warren.
La komisiono de Warren prezentas sian raporton al prezidento Johnson

La unua esplorkomisiono estis komisiita fare de prezidento Johnson la 29-an de novembro 1963, unu semajno post la krimigo de atenco. Frunte de tiu ĉi komisiono staris Earl Warren, la plej supera juĝisto de Usona Suverena Kortumo. Tial tiu ĉi komisiono estis (neoficiale) nomata Komisiono de Warren.

Post dekmonata esplorado estis fine de septembro de 1964 publikigita fina raporto de la komisiono de Warren. La komisiono indikis en ĝi, ke ĝi konstatis nenian kunigecon de la atenco kun enlanda aŭ eksterlanda komploto, nek enaktivigon de neniaj aliaj personoj aŭ grupoj en la atencon. La komisiono venis al konkludo, ke Oswald agis sola, kaj ke Jack Ruby mortigis Oswaldon ankaŭ "je propra risko". Ĝi konfirmis, ke ĉiuj tri pafaĵoj estis ekpafitaj fare de Lee Harvey Oswald el Teksasa libra grandmagazeno, kiu tiutempe troviĝis en dorso de la prezidenta kolono. La komisiono ankaŭ destinis la tempan dislimiĝon, dum kiu estis pafitaj ĉiuj tri pafaĵoj. Tiu ĉi dislimiĝo devis fari 4,8 ĝis 7 sekundoj.

La komisiono plu indikis, ke:

  • unu el la pafaĵoj verŝajne maltrafis la celon;
  • la unua "sukcesa" pafaĵo trafis Kennedyon en la dorson en la loko de limo inter la kolo kaj la dorso, ĝi eliris eksteren tra la antaŭa parto de kolo kaj plu vundis guberniestron Connallyon;
  • la lasta el la pafaĵoj trafis Kennedyon, pro kio ĝi kaŭzis la fatalan vundon de la kapo.
Trajektorio de pafaĵo laŭ teorio de unu kuglo (direkto de la pafaĵo sur la bildo estas de maldekstre dekstren)

Pli supre jam estis menciite, ke en la konstruaĵo de Teksasa libra grandmagazeno estis trovitaj tri malplenaj kartoĉoj kaj la uzita armilo 6,5x52 mm modelo 91/38 Carcano estis trovita kaŝita proksime de la loko de krimo. La komisiono klarigis la vundon de guberniestro Connally tiel, ke la sama kuglo, kiu vundis Kennedyon sur la kolo, kaŭzis ankaŭ ĉiujn vundojn de Connally. Tiu ĉi teorio eniris en konatecon kiel teorio de unu kuglo.

La komisiono de Warren esploris ankaŭ la ceterajn cirkonstancojn de la atenco kaj elparolis kritikon rilate al la nesufiĉa certigo de la sekureco de prezidento Kennedy. Pluaj dokumentoj, ŝirmitaj per limdato por publikigo, por ke ne okazu damaĝigo de rajtoj de senkulpaj personoj eninteresiĝintaj en la kazon, devas esti publikigitaj en la plej proksima tempo.

Komisiono de Rockefeller[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1975, dum regado de Gerald Ford, estis komisiita Komisiono de prezidento de Usono por aktivecoj de CIA sur la teritorio de Usono (angle: U.S. President's Commission on CIA activities within the United States) kun tasko traesplori la aktivecojn de CIA farataj sur la teritorio de Usono. La komisiono estis gvidita de Nelson Rockefeller, la vicprezidento de Usono.

Parto de la komisiono estis destinita rekte al traesploro de la cirkonstancoj de la atenco kontraŭ John F. Kennedy. Ĝi laboris precipe en analizo de la filmo de Zapruder kaj konstatis traktadojn kaj eblan ĉeeston de agentoj de CIA en Dallas, E. Howard Hunt kaj Frank Sturgis, en la tempo de la krimigo de la atenco. Agento Hunt falis en suspekton pro la letero malkovrita en la jaro 1975, kiun li estis mallongtempe antaŭ la atenco ricevonta de Oswald. En la latero estis menciota la intenco de Hunt renkontiĝi kun Oswald antaŭ tio, ol li daŭrigos en la preparoj por la atenco. Sed la komisiono venis al konkludo, krom alia eĉ surbaze de grafologia analizo de la letero, ke eĉ ne unu el la agentoj estis en la tempo de atenco en Dallas kaj la trafo de la kapo de prezidento ne bezonis necese esti kaŭzita per pafaĵo pafita de malantaŭe. Kaze de tiu ĉi letero estis pli poste konstatite, ke kun la plej granda verŝajneco temas pri falsofaraĵo kreita de KGB, kiu tiel volis diskredigi la usonajn sekretajn servojn.

Sed en la jaro 2007 estis spite al tio publikigita, fare de filo de E. Hunt, sonludigaĵo farita sur morta lito, en kiu E. Hunt konfesas al sia kuniĝo en la atencon kontraŭ Kennedy. Plu li asertas en ĝi, ke la atenco estis krimita je rekta mendo de tiama vicprezidento Johnson, kiu devis plie zorgi pri balaigo de spuroj post la veraj iniciatintoj de la atenco.

Esplorado de HSCA[redakti | redakti fonton]

Dek ses jaroj post la krimigo de atenco, reviziis Aparta komitato por la esploro de atenco de Usona Domo de Reprezentantoj, mallongigite nomata HSCA, la finan raporton de la komisiono de Warren kaj la raporton de FBI, el kiu la raporto de la komisiono de Warren eliris el la granda parto. HSCA elparolis kritikon rilate al ambaŭ raportoj, ĉar onidire sufiĉe ne traesploris eblecon, ke Oswald estus membro de komploto kontraŭ prezidento Kennedy.

La raporto de la komisiono plu konstatis, ke:

  • FBI forte subtaksis la eblecon de komploto kontraŭ Kennedy. La sinteno de FBI al aspektoj de komploto estis tre limigita kaj alireblaj pruvoj kaj fontoj estis en tiu ĉi kunteksto nesufiĉe verkontrolitaj;
  • la komisiono de Warren ĉirilate ankaŭ malfunkciis: "Subjekto, al kiu estis dediĉota la plej granda atentemo dum la esplorado, al Oswald, al lia rolo en la kazo kaj al la ebla enaktivigo en la komploton, ne estis sufiĉe verkontrolita."
  • Laŭ HSCA la komisiono de Warren ankaŭ nesufiĉe traesploris, ĉu Oswald agis sola aŭ enkadre de ia grupo aŭ ĉu la ago de Oswald estis finiĝo de aktivecoj de CIA.

HSCA ankaŭ konstatis, ke Lee Harvey Oswald vere pafis tri pafaĵojn kontraŭ prezidento Kennedy. Laŭ la komisiono trafis la prezidenton la pafaĵoj n-ro 2 kaj 3. HSCA prezentis konjekton, ke en fono de la atenco staris komploto. Laŭ HSCA falis dum la atenco sume kvar ekpafoj, Oswald devis pafi la unuan, la duan, kaj la kvaran (mortigan) kaj nekonata persono, troviĝanta en spaco de la herbokovrita monteto, devis pafi la trian pafaĵon, kiu maltrafis Kennedyon.

Teorio pri komploto[redakti | redakti fonton]

Serĉato
pro
grandperfido

"Komplotista" afiŝo, kiu cirkulis tra la stratoj de Dallas la 21-an de novembro 1963, do unu tago antaŭ la atenco

La esplorado de la Komisiono de Warren (1963-1964), la aparta komitato por esploro de la atenco de Usona Domo de Reprezentantoj (1976-1979) kaj diversaj registaraj agentejoj venis al konkludo, ke la atenco estis krima faro de Lee Harvey Oswald, la eksa membro de marista infanterio de Usono. Post la fino de sia militservo Oswald, inklina al komunismo, decidis foriri al Sovetunio, kie li vivis inter la jaroj 1959-1962.

Sed la ĉefa suspektito neniam staris antaŭ juĝo, ĉar du tagojn post sia arestado li estis pafmortigita de Jack Leon Rubinstein. La atenco tiel kaŭzis estiĝon de multaj suspektoj kaj diversaj konspiraj teorioj. Kiel unu el eblaj motivoj estas konsiderata certa malamikeco inter Kennedy kaj CIA pro malsukcesa elŝipado en Golfo de porkoj. Sian negativan sintenon rilate al CIA Kennedy konfirmis per jena eldiraĵo: "Plej ĝoje mi disbatus CIA-on je mil eroj kaj disblovigus ilin laŭ vento." Ekde la malsukceso en Golfo de porkoj devolviĝas ankaŭ plua motivo, nome rezisto rilate al Kennedy elflanke de kontraŭ-castraj kubaj ekzilaj komunumoj, ĉe kiuj Kennedy falis en malfavoron pro sia decido entrepreni neniajn pluajn armeajn agadojn rilate al la reĝimo de Castro. Plian eblan klarigon donis Ion Mihai Pacepa, la eksa membro de soveta esplorservo, nuntempe vivanta en Usono, kiu donis ateston pri sia interparolo kun Nicolae Ceauşescu. Ceauşescu devis mencii pri listo de por Kremlo diskomfortaj mondaj politikistoj, al kiuj apartenis ekz. Imre Nagy, Rudolf Slánský, Jan Masaryk aŭ ankaŭ John Fitzgerald Kennedy. Laŭ la parolo de Pacepa tiuj ĉi personoj devis esti forigitaj pere de KGB.

Reago de la mondo je la atenco[redakti | redakti fonton]

Homoj aŭskultas ŝokan informon el radioaparato pri la morto de JFK

La atenco elvokis la tutmondan reeĥon konfirmita de kondolencoj venantaj de multaj ŝtataj farantoj. La 23-an de novembro ĉeĥoslovaka prezidento Antonín Novotný sendis informon al la nova prezidento Lyndon B. Johnson, en kiu li esprimis kondolencon kaj konvinkon, ke: "Kennedy fariĝis viktimo de krima komploto". La 24-an de novembro ĵurnalo Právo presis artikolon kun ligilo al usona filio de ČTK, en kiu ĝi indikis, ke: "cirkulas diversaj kontraŭirantaj sciigoj pri fortoj starantaj malantaŭ la atenco kaj ekzistas suspektoj, ke FBI kaj CIA staras en la fono de la atenco. Sen rimarko tiu ĉi evento restis eĉ ne en tiama Sovetunio. Boris Ivanov, tiama prezidanto de KGB, kiu en la tempo de la atenco restadis en Novjorko, devis mencii pri sia konvinko, ke prefere temis pri ago de organizita grupo ol pri ago de sola persono. La soveta registaro ankaŭ neis kian ajn kunigon de Lee Harvey Oswald al organizoj en Sovetunio kaj ĝi priskribis lian personon kiel strangula neŭrotikulo. La unuaj informoj pri la atenco estis elsenditaj de Domácí Rádio la 22-an de novembro je la 19:28 UTC. La 24-an de novembro publikigis Неделя, la semajna aldonaĵo de ĵurnalo Известия, grandan fotografion de prezidento Kennedy kun titoleto informanta pri lia morto. La filmeroj el la loko de tragedio estis transprenataj el Vaŝingtono rekte ĝis Moskvo helpe de la unua telekomunika sputniko Telstar 1.

La atenco estis ne nur por Norda Ameriko, sed ankaŭ por la resto de la mondo granda ŝoko. La informo pri la atenco estis mallongtempe post la krimo elsendata vive en la televida stacio Dallas TV, pro kio estis interrompita elsendado de regula programo. Lernejoj en la tuta Usono kaj Kanado tralasis tiun tagon siajn lernantojn pli baldaŭ hejmen, kaj 54 % da usonanoj lasis siajn kutimajn tagajn aktivecojn. Multaj homoj en la sekvantaj tagoj sentis fortan triston, malfortecon, nervozecon kaj havis problemojn kun la dormo. Tiu ĉi evento ŝokis multe da homoj. Oni diras, ke fakte ĉiu memoranto de la evento rememoros, kie li ĝuste estis, kiam li ekaŭdis la informon pri la atenco kontraŭ prezidento Kennedy.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • ZIFČÁK, Ludvík. Zabili jsme Kennedyho. Bruntál : ELLF, 2008. ISBN 978-80-904078.
  • KYNCL, Karel. 63 dní do Dallasu. Praha : Vydav. čas. min. nár. obrany, 1966.
  • SUMMERS, Anthony. Konspirace : poslední kniha o atentátu na J.F.K. : dramatická svědectví, nové důkazy. Rudná u Prahy : JEVA, 1993. ISBN 80-85797-08-9.
  • BROŽ, Ivan. Na mušce prezident. Praha : Ottovo nakladatelství v divizi Cesty, 2004. ISBN 80-7181-880-1.
  • BUGLIOSI, Vincent. Reclaiming History: The Assassination of President John F. Kennedy. New York : Norton, 2007. ISBN 0-393-04525-0.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.
  1. Zapruder Filmo. Arkivita el la originalo je 2007-10-15. Alirita 2010-05-05.
  2. dallasa polico dictabell.