Uzanto:ArnoLagrange/Tibor Sekelj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
artikolo pri Tibor en E-revuo.
Zlatko

TSeo----TSfr
 |  \  /   |
 |   i   |
 |  /  \   |
EEUeo-UEEfr

TIBOR SEKELJ[redakti | redakti fonton]

post Zamenhof la plej grava esperantisto en la eksteresperantista mondo

Tibor Sekelj naskiĝis la 14-an de februaro 1912 en Spiŝka Sobota en Slovakio de hungaraj gepatroj, vivis kaj lernis ĝis sia studentiĝo en Rumanio, Montenegro kaj Serbio, studis juron en Kroatio en Zagrebo, kie li ankaŭ esperantistiĝis kaj poste vojaĝis tra la mondo trairante centon la landoj sur ĉiuj kontinentoj. Li mortis la 23-an de septembro 1988 en Subotica, Jugoslavio.

Diference de aliaj mondvojaĝantoj kaj esploristoj lia esplorcelo esence ne estis la materiaj aspektoj de la mondo, sed li volis kompreni kaj malkovri la esencon de la homa animo. Kampoj sur kiuj li agis ege sukcese estas multegaj kaj mi mencios nur dekon kaj ĉiuj meritus apartan detalan priesploron.

Geografio:[redakti | redakti fonton]

Vojaĝante li ja estis geografo per si mem, sed la vivo devigis lin iĝi vera kvalifikita geografo kaj li tiusence esploris kaj desegnis mapojn de pluraj ĝis tiam neesploritaj partoj de Sudameriko, aparte en Bolivio kaj Brazilo. Pro tio eĉ iu rivereto en Brazilo havas lian nomon Rio Tibor. Li aperigis Mondmapon en Esperanto kaj redaktoris fakan revuon Geografia Revuo inter 1956 kaj 1964. Pro meritoj tiukampe la Reĝa geografia societo de Britio akceptis lin kiel membro.

Ĵurnalismo:[redakti | redakti fonton]

Li lernis pri ĵurnalismo dum siaj studjaroj en Zagrebo kaj iĝis tie korespondanto de kroataj gazetoj kaj iu el ili sendis lin kiel sian korespondanton al Argentino kaj tiel li iĝis vojaĝanto en 1939. Tie li eklaboris kiel ĵurnalisto por iu argentina ĵurnalo kaj por verki apartan raportaĵon li decidis aliĝi al tiam planata ekspedicio al Akonkagvo, la plej alta Sudamerika monto (pli ol 7000 m). En la posta vivo li plejparte vivtenis sin per ĵurnalisma laboro kontribuante al multaj gazetoj ĉefe en Sudameriko kaj Jugoslavio. En Jugoslavio li kontribuis al multaj porinfanaj gazetoj, tiel ke ankaŭ mi eksciis pri Esperanto ĝuste per iu lia artikolo en infana gazeto. En la 60-aj jaroj li iĝis ankaŭ televida ĵurnalisto kiu filmis serion da tv-filmraportaĵoj por la beograda Televido pri la Karavano de Amikeco (vojaĝado tra Afriko) por la Zagreba Televido pri esplorado de nekonataj triboj en Aŭstralio kaj Novgvineo kaj por la Novisada televido pri Bolivio, Ekvadoro kaj Peruo. Ankaŭ en Esperanto li estis elstara ĵurnalisto. Krom kontribuo al multaj e-gazetoj kaj revuoj li ĉefredaktis dum 8 jaroj la Geografian Revuon, E-Gazeton (komence IOE-Gazeto) de 1966-1972 (monata revuo – entute aperis 65 numeroj) kaj Velo dum ses jaroj (1983-1988 - vojvodinia E-gazeto).

Alpinismo:[redakti | redakti fonton]

En Argentino li lernis pri alpinismo preparante sin kaj partopreninte en la ekspedicio al Akonkagvo kaj li iris ankoraŭ unu fojon sur tiun danĝeran monton. Poste li grimpis sur multajn altegajn montegojn sur ĉiuj kontinentoj inter kiuj elstaras montoj en Nepalo, Meksikio kaj Kilimanĝaro en Afriko. Lia detala priskribo de la ekspedicio al Akonkagvo en hispanlingva libro iĝis lernolibro pri alpinismo en Meksikio kaj oni tiusence uzas ĝin ankaŭ en kelkaj aliaj sudamerikaj landoj.

Etnologio:[redakti | redakti fonton]

Dum siaj vojaĝoj li specialiĝis pri kolektado de indiĝenaj maskoj, ĉapoj kaj instrumentoj kaj la neskribita indiĝena poezio. Pri la ĉi-lasta li aperigis la libron « Elpafu la sagon », kiu aperis en la serbokroata kaj Esperanto. La materiajn kolektaĵojn de maskoj, instrumentoj kaj ĉapoj li donacis al Etnografia muzeo en Zagrebo kaj al Urba muzeo de Subotica el kiu plejparto poste estis transdonita al la muzeo de Senta (Serbio).

Muzeologio:[redakti | redakti fonton]

Jam en la malfrua vivaĝo en la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento li postdiplome studis muzeologion en Zagreba Universitato kaj doktoriĝis pri tio. Tial li iĝis direktoro de Urba Muzeo en Subotica (Serbio – Vojvodinio) kaj profesie gvidis la muzeon dum 4 jaroj. Tiutempe li iĝis ankaŭ sekretario de Internacia Muzeologia Asocio, kie li faris aron da iniciatoj interalie pri novtipaj muzeoj kun dioramoj.

Politika aktiveco:[redakti | redakti fonton]

Inter aliaj talentoj li posedis kapablon rapide amikiĝi kaj povi konvinke rilati kun politikistoj. Dum siaj vojaĝoj li estis akceptita de dudeko da ŝtatestroj kaj ofte li donis utilajn sugestojn al ili, studinte kaj vidinte detalojn de iliaj landoj. Li renkontis multajn diplomatojn, ambasadorojn kaj ministrojn. Sed la pinto de lia politika aktivado estis en 1985 kiam li transprenis nome de UEA prepari duan rezolucion de UNESKO pri Esperanto. Li unue sukcesis persvadi la jugoslavian registaron proponi tiun rezolucion al la Asembleo de UNESKO en Sofio. Poste li agis dum kelkaj monatoj vizitante ambasadojn de 7 aliaj landoj kaj sukcesis konvinki ilin ke ili proponu al siaj registaroj kaj ke tiuj akceptu subteni la rezolucion kaj fine en Sofio mem li varbis inter delegacioj de plurdeklandoj por voĉdoni pri la rezolucio kiu efektive estis akceptita. Al tiuspeca lia agado ni povas aldoni ankaŭ lian kelkmonatan kunvivon kun hinda filozofo kaj politika aganto Vinoba Bhave kaj multajn rilatojn kun tribestroj kaj estroj en urboj kaj regionoj.

Artisto:[redakti | redakti fonton]

Tibor estis krom verkisto – do literaturartisto ankaŭ pentristo kaj skulptisto kion li ankaŭ lernis en Zagrebo dum sia studotempo. Dum sia komenca vivperiodo en Argentino li vivtenis sin interalie per desegnado de portretoj kaj poste li ofte mem ilustris siajn librojn.

Verkisto:[redakti | redakti fonton]

Laŭ mi Tibor estis la plej granda originala E-verkisto el la vidpunkto de lia konateco en neesperantista mondo, sekve laŭ la nombro de liaj tradukitaj verkoj el Esperanto. La plej sukcesa lia literaturaĵo « Kumeuaŭa - la filo de ĝangalo » estas tradukita al trideko la lingvoj de preskaŭ ĉiuj kontinentoj kaj pluraj aliaj al du ĝis dek lingvoj. Li verkis originale en tri lingvoj: Esperanto, hispana kaj serbokroata. El lia plumo naskiĝis trideko da diversaj volumoj, ĉefe vojaĝpriskribaj eseoj, romanoj, rakontaroj kaj poezio. Eĉ kelkaj kuriozaĵoj. Kaj ĉiuj ili havis centon da eldonoj en diversaj lingvoj. « Kumeuaŭa » estas certe la plej sukcesa, eĉ rekomendita literaturaĵo por elementlernejanoj en Japanio dum kelkaj jaroj. « Tempesto super Akonkagvo » kiel jam dirite estas ankoraŭ

La unua numero de majo 1956 kun foto de gxia "redaktoro: Lic. Tibor Sekelj, Kondina 24, Beograd, Jugoslavio", kiu ankaux skribas la cxef-artikolon "Esplorvojaĝo tra Amazonio". Profesie presita revuo, "Organo de la Internacia Geografa Asocio", kies membro-numeron 1 havas Sekelj, "geografia esploristo, ..., amatora antropologo kaj arhxeologo; precedencoj: 9 esplorvojagxoj kaj 7 libroj verkitaj pri ili". Sur la foto: "Virinoj el la tribo Tupari preparas la trinkajxon faritan el macxita maizo". Pri Sekelj legu pli cxe Arno: www.ipernity.com/blog/arno.lagrange/123728. Vi rigardis tiun ĉi dokumenton unuafoje antaŭ 2 jaroj 1 komento / ĉu aldoni komenton?

Bernardo diras

Laŭ Trovanto Geografia Revuo aperis inter 1956 ĝis 1964, laŭ mia (tiukaze kompleta) kolekto po unu kajero jare, krom en 1959-1960 nek en 1962. La titol-paĝoj de senescepte ĉiuj ses kajeroj estas de Sekelj, nur en n-ro 4 li lasis la lokon de la ĉefartikolo al iu Aafke Haverman ("Aviadile tra Afriko") kaj metis sian "Kun la Ajnoj de Hokajdo" kajer-mezen. Rigardata kiel tuto, Geografia Revuo estas kvazaŭ persona periodaĵo de Sekelj kun kelkaj aldonoj de amikoj. Ĝis nun Vikipedio tion eĉ ne mencias, sed estos ja facile aldonebla.

Forigado de bildoj[redakti | redakti fonton]

/bildoj

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Libera Folio[redakti | redakti fonton]

S Š[redakti | redakti fonton]

La etoso de esplorado de la tribo Tupari en la ĝangalo de Mato Grosso inspiris lian plej vaste legatan romanon por infanoj Kumeŭaŭa – la filo de la ĝangalo. El la esperantlingva manuskripto tiu libro estis unue tradukita en la ĉinan, guĝaratan, tamilan, hindan kaj teluguan... kaj sekvis tiom multaj aliaj lingvoj ke tiu libro verŝajne estas la plej tradukita libro verkita en Esperanto, atinginta ĝis 2011 preskaŭ 30 eldonojn. La plej impona inter ili estas la japana, kiu atingis 300.000 ekzemplerojn kaj dank' al la mirinda lingvaĵo de la japana tradukisto fariĝis rekomendinda legaĵo dum unu lerneja jaro de japanaj lernejanoj dum la bazlerneja edukiĝo. Dum la tuta vivo li artikolis por multaj ĵurnaloj. La informoj pri Esperanto kiujn li dissemis en siaj artikoloj altiris multajn legantojn al la Internacia Lingvo.

Aparte li bedaŭris ke ne sukcesis lia propono ke enmigrintoj al Bolivio uzu Esperanton kiel la lingvon de sia nova komunumo, pri kio li traktis kun la tiama bolivia ŝtatestro.

La jugoslavia ĉefurbo estis la sidejo de lia Instituto por oficialigo de Esperanto, kiu eldonadis la revuon IEO-gazeto, poste nomatan Esperanto-Gazeto. La humuraĵojn el IOE-gazeto Tibor Sekelj eldonis en aparta libreto, Ridu per Esperanto, en Zagrebo. Li estis fondinto de Esperantlingva Verkista Asocio (EVA), en Budapeŝto en 1982. EVA plu ekzistas post transformo, sed nuntempe agadante kiel Akademio Literatura de Esperanto.

Li inspiris la agadon de Studenta Esperanto-Klubo, kiu iniciatis Pupteatran Internacian Festivalon en 1967. Tiu festivalo okazas ĝis nun, kaj unu el la premioj, tiu por la plej homama mesaĝo, portas la nomon Tibor Sekelj. El la pupfestivalo naskiĝis la firmao Internacia Kultura Servo (1972), kiu ĝis la milito 1991 intense agadis por Esperanto en Kroatio.

Sekelj donacis parton de sia etnografia kolekto al Etnografia muzeo de Zagreb. La muzeo planas en la jubilea jaro de Tibor Sekelj 2012 ekspozicion de la donacitaj objektoj. La urba muzeo en Senta en Serbio heredis lian kolekton pri muzikiloj, ĉapoj kaj maskoj, kaj planas kunlaboron kun la Zagreba Etnografia muzeo pri la ekspozicio en 2012.

La lasta libro kiun Tibor Sekelj eldonis estis Paco: la etformata libro enhavas centfoje la vorton "paco" en diversaj lingvoj. Tio por li estis tre grava vorto, kiun li celis heredigi. (Vane. Tri jarojn post lia morto komenciĝis la milito en Jugoslavio.) La planata miniatura libreto Amo, kiu enhavu la vorton „amo“ tradukita en cent lingvoj, ne ekvidis la mondon. La kolektanto de ĉielarkoj, eldonita en 1992, enhavas liajn postmorte kolektitajn novelojn kaj poemojn.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

/filmoj

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Serĉiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

/Bibliografio