Vászoly

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vászoly [vAsoj] estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Balatonfüred.

Bazaj informoj

Situo

La vilaĝo situas sur malebenaĵo en valo, laŭ traira flankovojo. Balatono troviĝas 5, Balatonfüred 14, Veszprém 26, Ajka 28, Badacsony 29 km-ojn. Vászoly apartenas al Nacia parko Supra Balatono, la apuda fagoarbaro estas protektata.

Historio

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko kaj bronzepoko, baldaŭe romianoj vivis tie. La unua mencio devenis el 1082. Post la mezepoko la turkoj faris senhoma la vilaĝon. La refondiĝo okazis en 1689. La loĝantoj okupiĝas precipe pri vinkulturo. Vilaĝservoj ne estas en Vászoly.

Vidindaĵoj

Ĝemelkomunumo