Vía de la Plata

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Romia stonŝoseo sub la aktuala Nacia Muzeo de Romia Arto de Mérida

La Vía de la Plata (Vojo de la Arĝento aŭ Arĝentovojo, sed vidu sube) estas antikva vojo de komuniko de la Romia Imperio kiu trapasis de sudo al nordo parton de la okcidento de la tiama Hispanio kaj nun ties restoj kaj memoro trapasas ĝin ankoraŭ, el Sevilo kaj Mérida al AstorgaAsturio depende de la pli historie preciza aŭ pli malferma koncepto. Post du jarmiloj daŭre estas unu de la ĉefaj komunikadvojoj kiuj vertebras la hispanan okcidenton, kaj pro tio oni reinventis ĝin laŭ la erara nomo de "Ruta de la Plata", kiu ligus la urbojn de Gijón kaj Sevilo pere de la ŝoseo N-630 kaj la aktuala Aŭtoŝoseo Ruta de la Plata aŭ A-66.

Tiu lasta konekto iĝis vojo kaj turisma kaj kultura[1] kiu, apogita de la institucioj, kialis fortan polemikon, ĉar la historiaj restaĵoj kiujn oni konservas, tiom laŭ literature kiom arkeologie, difinas ĝian vojon eksklude inter Emerita Augusta (Mérida) kaj Asturica Augusta (Astorga).

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Romia Teatro de Mérida.
Romia ponto de Mérida super la rivero Guadiana.

La Vía de la Plata, spite ties nomon Vía de la Plata (Vojo de la Arĝento aŭ Arĝentovojo), neniam estis vojo de cirkulado aŭ komerco de arĝento. Tia nomo devenas, kiel ĉe aliaj kazoj, de popola evoluo pro fonetika konfuzo. En epoko andalusa, tiu vojo nomiĝis al-Balat (La vojo), ofta vorto ankaŭ en aliaj zonoj de Hispanio kaj kialo de toponimoj kiel Albalá, Albalat kaj Albalate.[2] Eble la prononcado de tiu vorto transportis pere de la sono al tiu de la riĉa metalo "plata" (arĝento), kaj de tie venus la nomo de la Vía de la Plata el necerta dato, sed ĉiukaze antaŭa al 1504 kaj 1507, kiam jam oni dokumentas unuafoje en Kristoforo Kolumbo kaj en Antonio de Nebrija respektive.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni supozas, ke jam ekzistis vojoj en la sudokcidento de Iberio jarcentoj antaŭ la alveno de la romianoj, kaj ĉefe rilate al la kulturo de Tartezo. Poste eble oni transportis stanon laŭ tiu vojo. Dum la Romia Imperio ĝi estis unu el la du ĉefaj komunikvojoj kune kun la orienta vojo el la tiama Cádiz al Pireneoj. Ĝi utuilis al romianoj jam dum respublika epoko pro intereso je la metalriĉo de la nordokcidento de Iberio, ĉar jam ĉirkaŭ la jaro 137 a. K. okazis ekspedicio al la tiama Galegio.

Muregoj de Astorga.

Dum la kristana rekonkero de la teritorioj de Al-Andalus la Vojo rekuperis gravon pro militaj aferoj kaj por pilgrimado al Santiago de Compostela, kiu ekzistis eĉ dum la epoko islama, ĉar en tiaj teritorioj ĉiam restis kristana loĝantaro, ĉefe dum la unuaj jarcentoj. Je la 18a jarcento oni gravigis la radian strukturon de la komunikadvojoj el Madrido kaj tiu Vojo perdisp arton de sia gravo ĝis la dua duoo de la 20a jarcento kiam oni restarigis la fluadon laŭ la vojo, sed jam kiel nova ŝoseo kiu ne ĉiam koincidis kun la tiama romia ŝoseo (ŝtonŝoseo) kaj kiu trapasis gravajn urbojn, kiel Sevilo, Merido, Cáceres, Salamanko, Zamoro kaj eĉ Leono kiu anstataŭis la tiaman vojurbon Astorga.

La tuta vojo estas markita de restoj de la Romia Imperio: pontoj, domoj, urboj ktp. Krome estis signalita de milindikiloj aŭ pasmilindikiloj (miliarium), tio estas indikiloj kiuj markis la vojon kaj indikis la distancojn laŭ pasmiloj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Milindikilo de Nerono en la urbo de Cáparra norde de Cáceres.

Ekde fine de la 20a jarcento, la Vía de la Plata estas objekto de revalorigo por turismaj kaj kultura uzado, kaj la laboro de la diversaj registaroj klopodas plivalorigi la vojon kiel historia, arta, etnografia, kultura kaj natura heredaĵo. Fakte kelkaj el la lokoj trapasataj estas deklaritaj Homarheredaĵo, kiel Mérida, Cáceres aŭ Salamanca, kaj aliaj, kiel Zamora aŭ Astorga posedas ankaŭ gravan heredaĵon. Krome oni revalorigas ĝin kiel kultura kaj religia pilgrimvojo nome tradicie Camino de Santiago (Vojo al Santiago).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]