Valerij Ĉkalov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
rusia trirubla PM el 2004

Valerij Paŭloviĉ ĈKALOV (ruse Вале́рий Па́влович Чка́лов) naskiĝis la 2-an de februaro 1904 en vilaĝo Vasilovo (nun urbeto Ĉkalovsk), Niĵnij-Novgoroda provinco, Rusia Imperio, pereis la 15-an de decembro 1938 en Moskvo, RSFSR, Sovetunio.

Li estis plej fame konata sovetia testpiloto, kolonelo, Heroo de Sovetunio, deputito de la Supera Soveto de Sovetunio. Li havis esceptan kuraĝon, paciencon kaj sinregadon necesajn dum flugado. Iufoje lin oni eĉ nomis "aera huligano" pro nepermesitaj flugeksperimentoj, pro kio trifoje li estis serioze punita.

Biografio

Valerij naskiĝis en familio de seruristo Paŭlo Grigorieviĉ Ĉkalov kaj lia edzino Irina Ivanovna, kiu mortis kiam la filo aĝis nur ses jarojn. Vilaĝo Vasilovo situis sur la dekstra bordo de Volgo rivero. La familio estis sufiĉe multenombra - la gepatroj havis dek gefilojn, Valerij estis la kvina filo.

Post sukcesa fino de elementa vilaĝa lernejo Valerij plu studis en teknika lernejo situanta en Ĉerepovec urbo por akiri profesion de makanikisto.

Ekde 1919 Ĉkalov soldatiĝis en la Ruĝa Armeo, kvankam li estis tiam ankoraŭ dekkvinaĝa adoleskulo. Li revis esti aviadisto kaj petegis permeson de siaj estroj studi por tio ĉi. Ekde 1921 ĝis 1923 li studis en Borisoglebska lernejo de militaj pilotoj, kiun li finis kun altaj laŭdoj.

Ekde 1930 Ĉkalov servis kiel testpiloto en Moskvo. Dum du jaroj li okcentfoje flugis kaj testis pli ol 70 aviadiltipojn. La 3-an de decembro 1931 li pilotis unikan aviadilŝipon kun kvin destrojeroj, kiuj kapablis starti dum flugado.

La 5-an de majo 1935 aviada projektisto Nikolaj Polikarpov kaj testpiloto Valerij Ĉkalov estis dekoritaj pro kreado de perfektaj destrojeroj (inkluzive Polikarpov I-15) per plej prestiĝa Ordeno de Lenin

Ĉefaj atingoj

Aerobatiko

Ĉkalov estas aŭtoro de novaj (tiam) figuroj de aerobatiko:

  • восходящий штопор Ascendanta spiralplonĝo;
  • замедленная бочка Malrapida tino;

Transflugado Moskvo - Lando de Francisko Jozefo - Norda Lando - Petropavlovsk-Kamĉatskij

Transflugado de aviadilo Tupolev ANT-25 startis la 20-an de julio 1936 kaj daŭris 56 horojn, 20 minutojn sen alteriĝo. La tuta longeco de la rekorda itinero estis 9375 km. La ŝipanaro konsistis el tri personoj: ĉefpiloto Valerij Ĉkalov, navigaciisto Aleksandr Belakov (1897-1982) kaj vicpiloto Georgo Baidukov (1907-1994), kiuj ricevis la titolojn de Heroo de Sovetunio kaj po unu Ordeno de Lenin.

Transflugado Moskvo - Norda poluso - Vankuvro (Vaŝingtonio), Usono

en Blanka Domo la 27-an de junio 1937:Baidukov, Ĉkalov, Trojanovskij -USSR ambasadoro, Belakov
Dosiero:Перелёты1.jpg
transflugo:Moskvo - Vankuvro

Transflugado de aviadilo Tupolev ANT-25 startis la 18-an de junio 1937 kaj daŭris 63 horojn sen alteriĝo. La tuta longeco de la itinero estis 8504 km. Ĝi okazis en pli malfacilaj kondiĉoj ol la unua, ĉar malbona videbleco, oftaj surglaciigoj de la aviadilo, nuboplena ĉielo kaj neĝoplena supraĵo grave obstrukcis pilotadon. Tial la celo San-Francisko ne estis atingita kaj do la ĉefpiloto Ĉkalov la 20-an de junio decidis alteriĝi en la usona urbo Vankuvro (Vaŝingtonio). Tamen la nova rekordo estis registrita kaj meritis grandan admiron de la usona publiko.

La sama ŝipanaro el tri personoj: Ĉkalov, Belakov kaj Baidukov ricevis po unu Ordeno de Ruĝa Standardo.

Familio

La 27-an de februaro 1927 Ĉkalov edziĝis al instruistino Olga Erasmovna Oreĥova (1901 - 1997) loĝinta en Leningrado. La geedzoj havis tri gefilojn: Igor (01.01.1928), Valeria (10.05.1935) kaj Olga (21.07.1939).

Pereo

ĉ-loke falis la flugmaŝino

Valerij Ĉkalov pereis la 15-an de decembro 1938 en la centra aerodromo de Moskvo dum testa pilotado de nova aviadilo projektita de Nikolaj Polikarpov. Antaŭ alteriĝo motoro de la aviadilo subite ĉesis funkcii kaj malgraŭ provoj de la piloto korekti danĝeran situacion la flugmaŝino koliziis. Cerebelo kaj ceteraj gravaj organoj de Ĉkalov estis serioze vunditaj. Urĝa medicina operacio okazis senrezulta kaj post du ĥoroj li mortis. Lia korpo estis kremaciita kaj la cindrujon oni metis en la Kremlan muron ĉe la Ruĝa Placo.



Memoro

  • kelkaj urboj en la eksa Sovetunio nomiĝas Ĉkalov;
  • kelkaj stratoj en la eksa Sovetunio kaj en Vankuvro (Vaŝingtonio), Usono nomiĝas Ĉkalov;
  • insulo Ĉkalov (antaŭe Udd), kie alteriĝis la flugmaŝino la 22-an de julio 1936;
  • pintomonto Ĉkalov en Dagestano, Rusio;
  • kelkaj civilaj kaj militaj lernejoj;
  • metrostacioj Ĉkalov en Moskvo, Sankt Peterburgo, Niĵnij Novgorod, Jekaterinburg;
  • apudmoskva aerodromo Ĉkalov;
  • muzeo en lia naskiĝurbo Ĉkalovsk;
  • monumentoj omaĝe al Ĉkalov staras en multaj urboj la eksa Sovetunio;
  • memorŝtono kuŝas sur loko en Moskvo, kie falis la flugmaŝino;
  • asteroido 2692 Ĉkalov;

Eksteraj ligiloj


Averto: Defaŭlta ordiga ŝlosilo "1904" anstataŭigas pli fruan defaŭltan ordigan ŝlosilon "Ĉkalov, Valerij".