Vallejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vallejo estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono Solano. Ĝi estas la plej granda urbo de la kantono. Vallejo estas nomita pri generalo Mariano Guadalupe Vallejo (la najbara urbo Benicia estas nomita laŭ sia edzino).

Situo de Vallejo en Kalifornio kaj en la kantono

Bazaj informoj

Urbodomo de Vallejo

Geografio

Vallejo situas laŭ golfo ĉe enfluejo de rivero Napa en la sudokcidenta landparto de Usono, en la meza (iom okcidenta) parto de la subŝtato. Fairfield (Kalifornio) troviĝas 23 km.

Historio

En la nuna Vallejo la plej frue indianoj vivis. En 1843 la kampoj apartenis al meksikano. Vallejo fondiĝis en 1851 kiel efemera ĉefurbo de Kalifornio (la vera fondinto de Vallejo estis John B. Frisbie). Post jaroj oni establis gravan militŝipfarejon. En 1867 Vallejo oficiale urbiĝis.

Trafiko

El Vallejo aŭtovojoj kuras al Sacramento kaj Concord (Kalifornio). Pramo trafikas al San Francisco.

Klimato

Generalo Mariano Guadalupe Vallejo

Vallejo situas en mediteranea klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. La temperaturo averaĝe varias inter 6-23 °C. La varmo kulminas en julio averaĝe kun 39 °C, la malvarmo kulminas en decembro kaj januaro averaĝe kun 2 °C. Jare pluvas po 517 mm. La pluvo kulminas en februaro, julie praktike ne pluvas.

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Fontoj

Mapo pri Kalifornio, kie estas trovebla Vallejo laŭ golfo en proksimeco de San Francisco
  • Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
  • Teksto aldoniĝis al tiu artikolo helpe de Guglo, estis prenitaj nur tiuj frazpartoj, kiuj estis sencohavaj el anglalingva Vikipedio