Van der Graaf Generator

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Van der Graaf Generator estas angla progresrokgrupo kreita je fino de la jaroj 60-aj. La nomo de la grupo devenas de generilo alttensia subnome Van de Graaff-a generilo. Tamen videblas iuj misskriboj (ĉu intencaj, ĉu ne) relative al la originala familnomo en skribmaniero de la grupnomo.

Historio de la grupo[redakti | redakti fonton]

La grupo estis formita je la jaro 1967. Komence ĝi konsistis el tri grupmembroj: Peter Hammill (gitaro, voĉo), Nick Pearne (orgeno), Chris Judge Smith (drumo kaj latunaj blovinstrumentoj), ĉiuj el kiuj estis studentoj de Manĉestera universitato. Tiukonsiste ili sukcesis registri nur la solan unuopaĵon, kiu havis la nomon The People You Were Going To. Je mezo de la jaro 1969 tiu grupkonsisto disfalis kaj Nick Pearne-on anstataŭigis nova ulo – Hugh Banton.

Iom poste la nova grupkonsisto formiĝis, kiu inkluzivis Peter Hammill-on (gitaro, fortepiano, voĉo), Hugh Banton-on (klavarinstrumento) kaj Guy Evans-on (drumo). Tiu grupkonsisto aperis dum registrado de la albumo The Aerosol Grey Machine, kiu estis disvastigata en Usono. Dum registrado de la dua albumo, kiu nomiĝas The Least We Can Do is Wave to Each Other kaj estis registrita je 1970, denove okazis iuj ŝanĝoj en la grupkonsisto: Keith Ellis lasis la grupon kaj aperis Nic Potter (basgitaro). Keith Ellis estis anstataŭigita de David Jackson (saksofono, fluto). Danke al tio komencis esti trovebla nova mizika sonado de la grupo tiualbume – la psikedelaj sonkoloroj kaj nuancoj de la albumo The Aerosol Grey Machine anstataŭiĝis pere de tiuj ĵazaj kaj klasikaj. La albumo The Least We Can Do is Wave to Each Other estis alte taksata de amantoj progresrokmuzikaj kaj sekvontjare aperis sekva albumo. La albumo ekhavis la nomon H to He, Who Am the Only One. Nic Potter lasis la grupon dum registrado de tiu albumo kaj la grupo decidis ne senti mankon de li, uzante anstataŭe basajn orgenajn pedalojn. Ankaŭ Robert Fripp de la grupo King Crimson kontribuis la albumon, ludinte gitare en la muzikaĵo The Emperor in His War-Room. Tiu kvarteta grupkonsisto dum registrado de H to He, Who Am the Only One ofte estas taksata klasika. La sama kvaropo registris la sekvan albumon Pawn Hearts, kiu estas taksata de multaj la plej bona. Ĝi enhavas nur tri kanzonojn: unu el ili nomiĝantan Lemmings, dudekminutan muzikaĵon subnome A Plague of Lighthouse Keepers kaj la trian Man-Erg. La albumo baldaŭ post sia apero fariĝis tre populara en Italio, kie ĝi troveblis je supro de la ĉefa registraĵtabelo. La grupo multe gastroladis ekde 1970 ĝis 1972, sed malforta atento de la registrfirmaa flanko kaj verŝajne iuj financaj malfacilaĵoj kaŭzis disfalon de la grupo.

Peter Hammill decidis okupiĝi per la sola aparta kariero. Tamen ĉiuj aliaj kvartetaj eks-grupanoj diversgrade kontribuis tiun solan muziklaboradon de Hammill, partoprenante studian registradon kaj same koncertojn.

Hugh Banton, David Jackson kaj Guy Evans formis terceton subnome The Long Hello kaj registris la samnoman albumon kune kun Nic Potter, Ced Curtis kaj Piero Messina je la jaro 1973. Denove la grupo unuiĝis al la klasika konsisto je la jaro 1975 kaj eĉ sukcesis registri tri novajn albumojn dum nur unu jaro. La muzikistoj memstare komencis okupiĝi per produktado sonregistra. Ĉiuj antaŭaj albumoj estis registritaj danke al la produktisto John Anthony en la studio Trident Studios. Tiu aro de la novaj albumoj atingis plian koherecon kaj maturecon.

Je la jaro 1975 la grupon lasis komence Banton kaj poste Jackson. Tio okazis dum tiu tempo, kiam aperis la albumo World Record. Sed revenis Nic Potter kaj Banton-on anstataŭigis violonisto Graham Smith. La grupnomo rediktiĝis al Van der Graaf. Tiukonsiste la grupo Van der Graaf elfaris du albumojn, unu el tiuj du estis koncerta, sed poste la grupo disfalis ŝajne por ĉiam je la jaro 1978.

Iu albumo enhavanta novan materialon (Time Vaults) estis aperigita post disfalo de la grupo. Tio estis kompilaĵo de antaŭe ne publikitaj muzikaĵoj kaj provludaj materialoj de la jaroj 1972-1975 kun diversaj registraĵkvalitoj (kadre de la demonstra kvalitnormo ĝis la ekstreme aĉa kvalito). Post sia disfalo la grupo tamen koncertadis fojfoje klasikkonsiste. Ekzemple, la muzikistoj ludis dum festado de la kvardekjariĝo de edzino David Jackson-a je la jaro 1991. Kaj je la jaro 1996 la kvarteto ludis sian kanzonon Lemmings dum koncerto de Peter Hammill kaj Guy Evans en la kapelo Union (Union Chapel). La grupo ludis sian kanzonon Still Life ankaŭ en Koncertejo de reĝino Elizabeto (Queen Elizabeth Hall), en Londono je la jaro 2003.

Post tiu koncerto la grupo komencis somere je 2004 verkadi kaj provludi novajn kanzonojn. La duobla disko Present aperis je aprilo de la jaro 2005. Omaĝe al la reunuiĝo okazis granda koncerto en Reĝa festivalejo (Royal Festival Hall) en Londono je majo de la jaro 2005. Poste sekvis serio de la koncertoj en Eŭropo somere kaj aŭtene je 2005, inkluzive Rusion (en Moskvo kaj en Peterburgo).

Lasis la grupon David Jackson je fino de la jaro 2005.

Nova duobla koncerta disko aperis je la jaro 2007. Tiu albumo prezentas plenan registraĵon de la londona concerto, kiu estas unua post la reunuiĝo kaj okazis je la 6-a majo de 2005. La japana versio de tiu koncerta albumo konsistas el tri diskoj, la tria el kiuj prezentas pliajn kvar registraĵojn el gastrola turneo de la jaro 2005.

Serio de la eŭropaj koncertoj, konsiste: Hugh Banton, Guy Evans, Peter Hammill, okazis je 2007 kaj je marto de la jaro 2008 la grupo aperigis la albumon Trisector. La grupo multe gastroladis en Eŭropo kaj Japanio je la sama jaro, ludinte koncerton en la moskva klubo B1 Maximum je la 20-a de aprilo, 2008. Komence de la jaro 2009 la grupo faris malgrandan turneon en Eŭropo. Somere je la sama jaro okazis la unua plena koncerta turneo en Usono kaj Kanado. Tiam (julie kaj aŭguste) okazis ankaŭ tri italaj koncertoj ne en koncertejoj, sed malfermitaree, en libera aero. La sola koncerto de la jaro 2010 atenteblis en malgrandega koncertejo de la londona studio Metropolis.

Tia malabundo de la koncertoj povas esti eksplikita pere de tio ke dum la jaro 2010 la grupo prilaboris sian novan albumon A Grounding in Numbers, kiu aperis je la 14-a de marto, 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]