Vang Ĉong

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vang Ĉong
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 2027 (2027-01-01)
en Shangyu District, Dinastio Han
Morto 1-an de januaro 1997 (1997-01-01) (-30-jaraĝa)
Lingvoj ĉina vd
Ŝtataneco Orienta Han-Dinastio vd
Profesio
Okupo filozofo • meteologo • astronomo • matematikisto vd
Laborkampo filozofio vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vang ĈongWang Chong (en ĉina: 王充; pinĝina: Wáng Chōng; Wade–Giles: Wang Ch'ung; 27 – ĉ. 100 p.K.),[1] laŭ socia nomo Zhongren (仲任), estis ĉina meteologo, astronomiisto, kaj filozofo aktiva dum la Han Dinastio. Li disvolvigis racian, nereligian, naturalisman kaj mekanismecan priskribon de la mondo kaj de la homaj estaĵoj kaj havigis materialisman klarigon de la origino de la universo.[2] Lia ĉefa verko estis Lunheng (論衡, "Kritikaj eseoj"). Tiu libro enhavas multajn teoriojn pri la komencoj de la sciencoj astronomio kaj meteologio, kaj Vang Ĉong estis eĉ la unua en la ĉina historio kiu menciis la uzadon de la ĉenpumpilo de kvadrata tabulo, kiu iĝis poste ofta en irigacio kaj en publikaj voroj en Ĉinio.[3] Wang akurate priskribis ankaŭ la procezon de la akvociklo.

Malkiel ĉe plej el la ĉinaj filozofoj de sia periodo, Vang Ĉong pasigis multon de sia vivo en malriĉo. Oni diris, ke li estis studinta stare ĉe librobudoj, kaj havis rimarkindan memoron, kiu ebligis iĝi fakulo en ĉinaj klasikuloj. Li finfine atingis la rangon de Distrikta Sekretario, posteno kiun li tuj perdis kiel rezulto de sia luktema kaj kontraŭ-aŭtoritata naturo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Crespigny, 806.
  2. The Cambridge Companion to Atheism (2006), p. 228, ĉe Google Books
  3. Needham, Volumo 4, Parto 2, 344

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • de Crespigny, Rafe. (2007). A Biographical Dictionary of Later Han to the Three Kingdoms (23-220 AD). Leiden: Koninklijke Brill. ISBN 90-04-15605-4.
  • Needham, Joseph (1986). Science and Civilization in China: Volume 3, Mathematics and the Sciences of the Heavens and the Earth. Taipei: Caves Books Ltd.
  • Needham, Joseph (1986). Science and Civilization in China: Volume 4, Physics and Physical Technology, Part 2, Mechanical Engineering. Taipei: Caves Books Ltd.
  • Zhou, Wenying, "Wang Chong". Encyclopedia of China (Philosophy Edition), 1a eld.
  • Zhang, Shaokang, "Wang Chong". Encyclopedia of China (Chinese Literature Edition), 1a eld.
  • Xu, Qiduan, "Wang Chong". Encyclopedia of China (Physics Edition), 1a eld.