Velence

El Vikipedio
(Alidirektita el Velence (urbo))
Saltu al: navigado, serĉo
Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en Hungario. Pri samnomata lago temas artikolo Velence (lago).

Velence estas freŝa urbo kun titolo vinvilaĝo (sed ankaŭ populara banloko kaj feriejo, eĉ kuracbanloko) en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono de Gárdony.

Panoramo de Velence (lago)

Enhavo

Bazaj informoj [redakti]

Situo [redakti]

La urbo situas laŭ la (malnova) ĉefvojo inter Budapeŝto kaj Székesfehérvár, laŭ la fervojo Budapeŝto-Balatono, aŭtoŝoseo M7 inter Budapeŝto-Balatono estas ne tro for, laŭ orienta bordo de Velence (lago).

Historio [redakti]

Ĉe la urbo estis vojo de romianoj. En 1583 la turkoj okupis la tutan regionon. En 1690 kalvinana preĝejo konstruiĝis.

La lago estas pli proksime de Budapeŝto, ol Balatono. La randon de la akvo kovras delikata sablo, la profundo nur malrapide grandiĝas, tial ankaŭ por infanoj estas konvena. Vintre, sur ĝia glacio eblas fari vintrajn sportojn. La urbo havas havenojn por boatoj kaj por ekskursoŝipoj.

La komunumo ricevis la rangon urbo en 2004. Urboparto estas iama vilaĝo Agárd, kie kuracbanloko funkcias.

Famuloj [redakti]

En Velence mortis arkitekto Alajos Hauszmann.