Vendée Globe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vendée Globe
ripetiĝanta sporta evento
Branĉoj • 1989–1990 Vendee Globe
• 1992-1993 Vendée Globe
• 1996–1997 Vendée Globe
• 2000–2001 Vendée Globe
• 2004–2005 Vendée Globe
• 2008–2009 Vendée Globe
• 2012–2013 Vendée Globe
• 2016–2017 Vendée Globe
• 2020-2021 Vendée Globe
• 2024-2025 Vendée Globe vd
Lando Francio
Fondita en 1989
En TTT Oficiala retejo vd
vdr
La vojiro de Vendée Globe
Foncia, la ŝipo de Michel Desjoyeaux.

Vendée Globe estas sporta evento kiu konsistas en ĉirkaŭiri la mondon, velŝipe, sole, sen halto kaj sen ekstera helpo.

Tiu defio okazas ĉiukvarjare. La starta kaj alvena haveno estas Les Sables d'Olonne , urbo situanta en la franca departemento Vendée.

Vendée Globe estis kreita de la navigisto Philippe Jeantot kaj la unua konkurado okazis en 1989. Je la 26-a de Novembro de tiu jaro, dek tri navigistoj eliris el la vendea haveno por partopreni en tiu nova aventuro. De tiam, Vendée Globe kreskis por iĝi unu el la plej famkonataj velŝipaj konkuradoj tutmonde. Pro ĝia ekstrema malfacileco, ĝi estas ofte kromnomita "la Everesto de la maroj".

Historio[redakti | redakti fonton]

Vendée Globe 1989-1990[redakti | redakti fonton]

  • La starto okazis la 26-an de novembro 1989 de la haveno Sables d'Olonne. Tiam estis 13 skiperoj.
Klasifiko de Vendee Globe 1989-1990
Rango Nomo de la skipero Nomo de la ŝipo Nacieco Tempo
1 Titouan Lamazou Ecureuil d'Aquitaine II  Francio 109 tagoj 08 h 48' 50
2 Loïck Peyron Lada Poch  Francio 110 tagoj 01 h 18' 06
3 Jean-Luc Van Den Heede 36.15 MET  Francio 112 tagoj 01 h 14' 00
4 Philippe Jeantot Crédit Agricole IV  Francio 113 tagoj 23 h 47' 47
5 Pierre Follenfant TBS-Charente Maritime  Francio 114 tagoj 21 h 09' 06
6 Alain Gautier Generali Concorde  Francio 132 tagoj 13 h 01' 48
7 Jean-François Coste Cacharel (Pen Duick III)  Francio 163 tagoj 01 h 19' 20

Vendée Globe 1992-1993[redakti | redakti fonton]

  • Starto la 22-an de novembro 1992
  • Alain Gautier venkis en Les Sables-d'Olonne la 12-an de marto 1993 je la 16-a kaj 24 minutoj.
Klasifiko Vendée Globe 1992-1993
Rango Nomo de la skipero Nomo de la velŝipo Nacieco Tempo
1 Alain Gautier Bagages Superior  Francio 110 tagoj 02 h 22'35
2 Jean-Luc Van Den Heede Groupe Sofap-Helvim  Francio 116 tagoj 15 h 01'11
3 Philippe Poupon Fleury-Michon X  Francio 117 tagoj 03 h 34' 24
4 Yves Parlier Cacolac d'Aquitaine  Francio 125 tagoj 02 h 42' 24
5 Nandor Fa K&H Banque Matav  Hungario 128 tagoj 16 h 05' 04
6 José de Ugarte Euskadi Europ 93 BBK  Hispanio 134 tagoj 05 h 04' 00
7 Jean-Yves Hasselin PRB Arkivigite je 2006-06-22 per la retarkivo Wayback Machine/Solo Nantes  Francio 153 tagoj 05 h 14' 00

Vendée Globe 1996-1997[redakti | redakti fonton]

Klasifiko Vendée Globe 1996-1997
Rango Nomo de la skipero Nomo de la velŝipo Nacieco Tempo
1 Christophe Auguin Geodis  Francio 105 tagoj 20 h 31'
2 Marc Thiercelin Crédit Immobilier  Francio 113 tagoj 08 h 26'
3 Hervé Laurent Groupe LG-Traitmat  Francio 114 tagoj 16 h 43'
4 Eric Dumont Café Legal-Le Goût  Francio 116 tagoj 16 h 43'
5 Pete Goss Aqua Quorum  Britio 126 tagoj 21 h 25'
6 Catherine Chabaud Whirlpool-Europe 2  Francio 140 tagoj 04 h 38'

Vendée Globe 2000-2001[redakti | redakti fonton]

  • La starto okazis la 5-an de novembro 2000 kvar tagoj post la antaŭvidita dato pro ventego.
Klasifiko Vendée Globe 2000-2001
Rango Nomo de la skipero Nomo de la velŝipo Nacieco Tempo
1 Michel Desjoyeaux PRB  Francio 93 tagoj 3 h 57 '
2 Ellen MacArthur Kingfisher  Britio 94 tagoj 4 h 25 '
3 Roland Jourdain Sill Matines La potagère  Francio 96 tagoj 1 h 2 '
4 Marc Thiercelin Active Wear  Francio 102 tagoj 20 h 37 '
5 Dominique Wavre Union bancaire Privée   Svislando 105 tagoj 2 h 45 '
6 Thomas Coville Sodebo  Francio 105 tagoj 7 h 24 '
7 Mike Golding Team Group 4  Britio 110 tagoj 16 h 22 '
8 Bernard Gallay Voilà.fr  Francio/  Svislando 111 tagoj 16 h 7 '
9 Josh Hall Gartmore  Britio 111 tagoj 19 h 48 '
10 Joé Seeten Nord-pas-de-Calais/chocolats du Monde  Francio 115 tagoj 16 h 46 '
11 Patrice Carpentier VM Matériaux  Francio 116 tagoj 00 h 32 '
12 Simone Bianchetti Aquarelle.com  Italio 121 tagoj 1 h 28 '
13 Yves Parlier Aquitaine Innovations  Francio 126 tagoj 23 h 36 '
14 Didier Munduteguy DDP/60è Sud  Francio 135 tagoj 15 h 17 '
15 Pasquale de Gregorio Wind Telecommunicazioni  Italio 158 tagoj 2 h 37 '

Vendée Globe 2004-2005[redakti | redakti fonton]

  • La starto okazis la 7-an de novembro 2004, Vincent Riou venkis la 2-an de februaro 2005 je la 22-a kaj 49 minutoj 55.
Klasifiko Vendée Globe 2004-2005
Rango Nomo de la skipero Nomo de la velŝipo Nacieco Tempo
1 Vincent Riou PRB Arkivigite je 2006-06-22 per la retarkivo Wayback Machine  Francio 87 tagoj 10h 47' 55s (nova rekordo)
2 Jean Le Cam Bonduelle  Francio 87tagoj 17h 20' 8s
3 Mike Golding Ecover  Britio 88 tagoj 15h 15' 13s
4 Dominique Wavre Temeneos   Svislando 92 tagoj 17h 13' 20s
5 Sébastien Josse VMI  Francio 93 tagoj 0h 2' 10s
6 Jean-Pierre Dick Virbac-Paprec  Francio 98 tagoj 3h 49' 38s
7 Conrad Humphreys Hellomoto  Britio 104 tagoj 14h 32' 24s
8 Joe Seeten Arcelor-Dunkerque  Francio 104 tagoj 23h 2' 45s
9 Bruce Schwab Ocean Planet  Usono 109 tagoj 19h 58' 57s
10 Benoît Parnaudeau Max Havelaar / Best Western  Francio 116 tagoj 1h 6' 54s
11 Anne Liardet Roxy  Francio 119 tagoj 5h 28' 40s
12 Raphaël Dinelli Akena Verandas  Francio 125 tagoj 4h 7' 14s
13 Karen Leibovici Benefic  Francio 126 tagoj 8h 2' 20s

Vendée Globe 2008-2009[redakti | redakti fonton]

La starto okazis la 9-an de novembro 2008. Tridek skiperoj partoprenas en la defio (rekorda nombro de partoprenantoj). Je la 1-a de februaro, Michel Desjoyeaux, skipero de Foncia, estas la venkinto, plenumante sian mondĉirkaŭiron en 84 tagoj,3 horoj kaj 9 minutoj.(nova rekordo)

Skipero Nacieco Nomo de la velŝipo
Roland Jourdain  Francio Véolia Environnement
Jérémie Beyou  Francio Delta Dore
Jean-Pierre Dick  Francio Paprec-Virbac 2
Jean Le Cam  Francio VM Matériaŭ
Samantha Davies  Britio Roxy
Yann Elies  Francio Generali
Kito De Pavant  Francio Groupe Bel
Arnaud Boissières  Francio Akéna Vérandas
Marc Guillemot  Francio Safran
Michel Desjoyeaux  Francio Foncia
Loïck Peyron  Francio Gitana Eighty
Rich Wilson  Usono Great American III
Bernard Stamm   Svislando Cheminées Poujoulat
Dominique Wavre   Svislando Temenos II
Derek Hatfield  Kanado Algimouss-Spirit of Canada
Mike Golding  Britio Ecover
Jean-Baptiste Dejeanty  Francio Maisonneuve
Yannick Bestaven  Francio Aquarelle.com
Raphaël Dinelli  Francio Fondation Océan Vital
Unai Basurko  Hispanio Pakea Bizkaia
Armel Le Cléac’h  Francio Brit Air
Alex Thomson  Britio Hugo Boss
Sébastien Josse  Francio BT
Dee Caffari  Britio Aviva
Steve White  Britio Spirit of Weymouth
Marc Thiercelin  Francio DCNS
Jonny Malbon  Britio Artemis
Vincent Riou  Francio PRB
Brian Thompson  Britio Bahrain Team Pindar
Norbert Sedlacek  Aŭstrio Nauticsport-Kapsch
Klasifiko 2008-2009
Rango Nomo de la skipero Nomo de la velŝipo Nacieco Tempo
1 Michel Desjoyeaux Foncia  Francio 84 tagoj 3h 9' 8 (nova rekordo)
2 Armel Le Cleac'h Brit Air  Francio 89 tagoj 9h 39'35
3 Marc Guillemot Safran  Francio 95 tagoj 3h 19'36
3 Vincent Riou PRB  Francio Mastrompo la 7-an de januaro dum la savo de Jean Le Cam : kompensa reklasifiko je la 3-a rango.
4 Samantha Davies Roxy  Britio 95 tagoj 4h 39' 1
5 Brian Thompson Bahrain Team Pindar  Britio 98 tagoj 20h 29' 55
6 Dee Caffari Aviva  Britio 99 tagoj 1h 10' 57
7 Arnaud Boissières Akena Vérandas  Francio 105 tagoj 2h 33' 50
8 Steve White Toe In The Water  Britio 109 tagoj 36' 55
9 Rich Wilson Great America III  Usono 121 tagoj 41' 19
10 Raphaël Dinelli Fondation Océan Vital  Francio 125 tagoj 2 h 32' 34
11 Norbert Sedlacek Nauticsport Kapsch  Aŭstrio 126 tagoj 5 h 31' 56

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]