Les Sables-d'Olonne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Les Sables d'Olonne)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Les Sables-d'Olonne (stacidomo).
Les Sables-d'Olonne
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Devizo: Latine : “Advocata nostra, ora pro nobis“; france : “Notre avocate, priez pour nous“, t.e. Nia advokatino, preĝu por ni.
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Luarlandoj
Departemento Vendeo
Arondismento Les Sables-d'Olonne
Kantono Les Sables-d'Olonne
Komunumaro Communauté de Communes des Olonnes / Komunaĵo de Komunumoj de la Olonoj
Ĝemelurboj Schwabach (Germanio), Worthing (Britio), Sliema (Malto)
INSEE kodo 85194 [+]
Poŝtkodo 85100
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Louis Guédon (ekde 1980)
Demografio
Loĝantaro 48 402  (2021) [+]
Loĝdenso 562 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 30′ N, 1° 47′ U (mapo)46.496388888889-1.7847222222222Koordinatoj: 46° 30′ N, 1° 47′ U (mapo) [+]
Areo 86,07 km² (8 607 ha) [+]
Les Sables-d'Olonne (Vendée)
Les Sables-d'Olonne (Vendée)
DEC
Les Sables-d'Olonne
Les Sables-d'Olonne
Situo de Les Sables-d'Olonne
Les Sables-d'Olonne (Francio)
Les Sables-d'Olonne (Francio)
DEC
Les Sables-d'Olonne
Les Sables-d'Olonne
Situo de Les Sables-d'Olonne

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Les Sables-d'Olonne [+]
vdr

Les Sables-d'Olonne [le sabl dolɔn] estas komunumo, kiu situas en la okcidenta parto de Francio kaj de la departemento Vendée (Vendeo), borde de Atlantiko. Ĉirkaŭita de dunoj, arbaroj (ĉefe marborda pinoPinus pinaster —, ilekskverko (verda kverko, aŭ ĉiamverda kverko) — Quercus ilex —, robinioRobinia), kaj marĉoj en pejzaĝo relative ebena, ĝi estas unu el la 12 banlokoj de parto el la vendea marbordo, kiu ricevis la nomon "Côte de Lumière" (Luma Marbordo[1]). Satelita vidaĵo bone montras la aspekton kaj apartaĵojn de la urbo kaj ties ĉirkaŭaĵo. La marbordo estas rokeca ambaŭflanke de la plaĝo fronte orientita al sudo kaj bone ŝirmita kontraŭ malvarmaj ventoj el nordo kaj oriento. Kiam fervojo atingis la urbon el Parizo, en 1866, ĝi fariĝis tre ŝatata banloko kaj famiĝis kiel la "plej bela plaĝo de Eŭropo“ pro sia vasta strando el tre fajna sablo. Fine de la 20a jarcento, ĝi akiris mondan famon pro la velŝipa kurado "Vendée Globe".

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo devenas el "Les Sables (pr. : le sabl, t.e. la sabloj) kaj Olonne (olon) laŭ la nomo de apuda komunumo "Olonne", kies unua keltdevena nomo estis Olona. Laŭdira signifo de “Ol-ona“ estas "altaĵo super akvo". Pluraj apudaj urboj enhavas tiun nomon : Les Sables-d'Olonne, Le Château d'Olonne (ŝato dolon = La Kastelo de Olono), Olonne-sur-Mer (Olono ĉe Maro), L'Île d'Olonne (La insulo de Olono). La teritorio, kie ili situas, nomiĝas "Le Pays d'Olonne“, Esperante nomebla Olonlando aŭ Olonio (mapo).

Troveblas en la ĉirkaŭaĵo spuroj pri neolitika civilizacio, kiu ekzistis 4000 jarojn antaŭ nia erao : menhiroj, poluritaj ŝtonhakiloj.

Piktonoj, t.e. branĉo el la kelta gento, instaliĝis sur altaĵo kaj fondis vilaĝon sub la nomo Olona.

Dum la roma epoko, parto el la vendea marbordo troviĝis sub la marnivelo. Ekzistis veraj insuloj "Île d'Olonne" kaj "Île Vertime". La tajdo akumulis tiom da sablo inter ili kaj la kontinento tra jarcentoj, ke ili ne plu estis insuloj.

Vikingoj unuafoje atakis Vendeon en 799; okazis pluraj atakoj, precipe en 817, 831 kaj 846; ili instaliĝis en la insulo Noirmoutier en 841-842; la regiono kie situas Les Sables-d'Olonne liberiĝis el ili en 911.

Pro la geedziĝo de la reĝo Henriko la 2-a de Anglio kun Eleonora de Akvitanio, en 1152, la regiono estis sub angla superregado dum kvindeko da jaroj.

La historio de Les Sables-d'Olonne estis ligita al la mara mondo ekde la fondiĝo, en 1218, de haveno (france : Havre) de Olonne, fare de Savary la unua de Mauléon, senjoro de Mauléon, seneskalo de Puatuo[2] kaj princo de Talmont[3], sur sabloza marbordo inter la najbara fiŝkaptista vilaĝo La Chaume kaj la Marĉo de Olonne.

Dum la Centjara Milito (fakte 116-jara: de 1337 ĝis 1453) inter Anglio kaj Francio, Les Sables-d'Olonne same kiel la tuta regiono, kaj sud-okcidenta parto de Francio, suferis je gravaj damaĝoj, detruoj, rabadoj, malsato, epidemioj.

En 1471, leĝo permesis al la loĝantaro de Les Sables-d'Olonne fermi sian urbon kaj krei fortikaĵojn.

En 1472, la franca reĝo Ludoviko la 11-a disigis Les Sables-d'Olonne disde Olonne kaj decidis fari el Les Sables-d'Olonne la ĉefan havenon de la lando.

La religiaj militoj okazintaj inter katolikoj kaj kalvinistaj reformaciistoj ekde 1534 ĝis la du unuaj jardekoj de la 17a jarcento ruinigis la regionon. Konfliktoj okazis eĉ inter la loĝantoj de Les Sables-d'Olonne, katolikoj, kaj tiuj de la najbara vilaĝo, aliflanke de ŝanelo, La Chaume (la ŝom), konvertiĝintaj al protestantismo.

Fine de Mezepoko (ĉ. 1500), komercaj interŝanĝoj okazis kun nordeŭropaj landoj. La eksportaĵoj konsistis ĉefe el vino kaj salo. Olonio estis la unua eksportanto de salo (la "blanka oro"), en Eŭropo.

Dum la 16a jarcento, la ekonomia aktiveco baziĝis ĉefe sur balenĉasado kaj kaptado de moruo. Pli ol cento ŝipoj iris al ĉirkaŭaĵo de la insulo Tero-Nova por kapti moruojn. Les Sables-d'Olonne estis la unua tiurilate en la franca reĝlando.

En 1753, la vilaĝoj La Chaume, fondita en la epoko de la romanoj, kiuj instalis tie fortikan bazon, kaj Les Sables-d'Olonne, estis kunigitaj. Komenciĝis gravaj konstrulaboroj : taluso nomata "Remblai“ (1751-1756) por ŝirmi la marbordon kontraŭ la tajdo, ĝeto Saint-Nicolas (1764-1765), granda ĝeto (1768-1780), kajo de la Chaume (1782-1789) kaj multaj vojoj sub la direktado de la grafo de Blossac. Anglaj korsaroj prirabis kaj teruris la marbordan loĝantaron.

Dum la franca Revolucio (1789-1799), la urbo restis fidela al la respublika reĝimo. Sieĝita plurfoje dum la Vendea Milito (1793-1796), ĝi rezistis danke al marvoja provizado.

En la 17a jarcento, 14 000 homoj vivis en Les Sables-d'Olonne. Ties haveno fariĝis la unua fiŝkapta haveno de Francio por moruo. Ĝi multe profitis el la sablopleniĝo de la proksima haveno de Talmont, kiu fariĝis neuzebla.

La 24an de februaro 1809, en proksimeco de la enirejo de la haveno, tri francaj fregatoj venkis kvin anglajn ŝipojn, kiuj celis marbordajn atakojn[4].

En 1825, aperis la unuaj banestabloj kaj kazino. Les Sables-d'Olonne fariĝis banloko, kiun komence frekventis ĉefe aristokratoj kaj artistoj.

Lumturo de La Chaume ankaŭ nomata Turo de Arundel

Dum la 19a jarcento, okazis gravaj konstrulaboroj por nova taluso, lumturo de les Barges, fervojo, haveno. Kreiĝis konservejoj por sardino kaj tinuso.

La 29an de decembro 1866, fervojo ebligis atingi Les Sables-d'Olonne el La Roche-sur-Yon, Bressuire, Saumur, Tours kaj, en 12 horoj, el Parizo.

En la nokto de la 27a kaj 28a de aŭgusto 1944, la okupacia germana armeo forlasis la urbon post detruo de la havenaj instalaĵoj, minado de la strando kaj bruligo de la Kazino.

En 1979, plezurhaveno "Port Olona" estis konstruita je kelkcentmetroj de la urbocentro de Les Sables-d'Olonne; de tie ekiras la velŝipaj kuradoj inter kiuj la fama Vendée Globe. Ĝi havas 1500 lokojn.

Fondiĝis centro de marakva kuracado en 1989 kaj kongrescentro en 1998.

En la laŭreatlisto 2007 de la Konkurso de la Floritaj Urboj kaj Vilaĝoj, Les Sables-d'Olonne estis rekompencita per tri simbolaj floroj[5]

Ekde la 14a de decembro 2008, post elektrigo de la parto de fervojo ekde Nantes, Les Sables-d'Olonne fariĝis rekte atingebla el Parizo per rapidega trajno "TGV" en 3h 20mn.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Urbestro : Louis Guédon (Unuiĝo por Popola Movado : UMP) ekde 1980.[6])

Les Sables-d'Olonne estas subprefektejo kaj tria cirkonskripcio de la departement Vendeo. Ĝi estas ĉefurbo de kantono konsistanta el 6 komunumoj :

  • Les Sables d’Olonne (16105 loĝ.).
  • Le Château d’Olonne (13420 loĝ.).
  • Olonne sur Mer (12855 loĝ.).
  • l’Ile d’Olonne (2752 loĝ.).
  • Sainte-Foy (1741 loĝ.).
  • Vairé (1360 loĝ.).

En 1995, el unuiĝo de du Komunaĵoj de Komunumoj de Olonnes (le Château d’Olonne, Olonne-sur-Mer, les Sables d’Olonne) kaj de l’Auzance kaj de la Vertonne (Ile d’Olonne, Sainte Foy, Vairé), kreiĝis “Syndicat Mixte du Canton des Sables d’Olonne“ (Miksa Sindikato de la Kantono de Les Sables-d'Olonne).

Pristudo kaj pridiskutado komenciĝis en junio 2008 pri projekto de kunfandiĝo de la tri komunumoj Les Sables-d'Olonne, Château d'Olonne kaj Olonne-sur-Mer, t.e. entute, 42 000 loĝantoj. Fondiĝis Association pour le Regroupement des Olonnes" (APRO : Asocio por Grupiĝo de la Olonoj). La ideo ricevas aprobon: en aprilo 2007, el 1000 personoj kiuj esprimiĝis pri tiu ideo, 85% aprobis ĝin.

Konsisto[redakti | redakti fonton]

Demografio[redakti | redakti fonton]

Loĝantara evoluo
(Fonto : INSEE[7].)
193619541962196819751982199019992006
14 53617 76117 78518 09317 46316 10015 83015 53215 596

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Dum la roma epoko, disvolviĝis la ekspluatado de salo kaj vitkulturado por produktado de vino. La ekonomia aktivado de Les Sables-d'Olonne estas esence ligita al la oceano :

  • turismo, banado : vasta plaĝo el fajna sablo, preskaŭ 3 km-longa. En 1900, ekzistis 35 hoteloj en proksimeco de "Remblai". Multaj privatuloj ludonas apartamentojn aŭ domojn. Funkcias du kampadejoj.
  • fiŝkaptado : la haveno estas tiurilate la 5a en Francio (moruo, soleo [reta vortaro : https://www.reta-vortaro.de/revo/art/sole.html], sepio, tinuso, labrako, merluĉo, pilĉardo, markonkuloj), krustacoj (omareto),kun 65 ŝipoj kaj 195 maristoj.
  • plezurŝipa haveno Olona, unu el la unuaj de Francio (1400 lokoj de 4 ĝis 30 m), el kiu ekiras la fama velŝipa kurado "Vendée Globe" ĉiun kvaran jaron. La 40a kurado-krozado Edhec, organizita fare de studentoj de altaj komercaj kaj inĝenieraj lernejoj, okazis tie en 2008. Tiu aktiveco komenciĝis en 1906.
  • komerco : La haveno de Les Sables-d'Olonne (La Chaume) povas akcepti kargoŝipojn ĝis 4500 tunoj kaj 100 m. La jara kvanto atingas 500 000 tunojn da varoj. Ekzistas tri superbazaroj, tri kovritaj bazaroj. Pliaj superbazaroj ekzistas en ĉirkaŭaj urboj.
  • La eksportaĵoj konsistas esence el tritiko kaj maizo (Vendeo kaj la regiono estas ĉefe agrikulturaj).
  • konstruejoj de plezurŝipoj : Bénéteau, Jeanneau, Alubat, Kirié, Alliaura, Océa, Tresco.
  • produktado de marsalo : ĝi prosperis ĉefe inter la 11a kaj 19a jarcento. Unuaj sallagunoj aperis en la tempo de la roma epoko; plejparto el ili estas nun uzataj por bredado de angviloj kaj mugiloj.

Transportoj[redakti | redakti fonton]

Por atingi Les Sables-d'Olonne

Aŭte : • El Parizo (4h 30) per la aŭtovojo A11, tra Le Mans (2h 30), Angers per A87 (1h 30), Cholet, La Roche-sur-Yon per Nacia Vojo N160.

• El Bordozo (Bordeaux) (3h 30) per A10, tra Saintes (2 h) per A837, La Rochelle (1h 30) per Departementaj Vojoj D105 kaj D949.

• El Rueno (Rouen) (5h15) per A13, tra Caen (4 h) per A84, Rennes (2h 15) per N137, Nantes (1h 15) per A83, poste D763 kaj N160.

Trajne : - El Parizo per rapidega trajno "TGV" : rekta trajno dufoje tage, daŭro de la vojaĝo : 3h 20.

- El regionaj urboj per Trajno Ekspresa Regiona "TER

Aviadile :

Regione : Flexavia - Vols agréés Transport Public à partir des aérodromes vendéens. Proponitaj flugoj al : Ile d'Yeu, Nantes, Parizo (Toussus le Noble aŭ Le Bourget ).

Nacie kaj internacie Flughavenoj de Nantes-Atlantique (1h 15) kaj La Rochelle/Ile de Ré (1h 15) En la urbo : Navedŝipo ligas la du partojn de la urbo, t.e. La Chaume kaj Les Sables. Kun ĉefaj urboj kaj vilaĝoj de Vendeo : aŭtobusoj de la entrepreno Sovetours.

Navigado[redakti | redakti fonton]

La fiŝkaptaj ŝipoj registritaj en Les Sables-d'Olonne havas kodon LS laŭ la listo de la marsektoroj. Kvar lumturoj funkcias en la proksimeco de la enirejo de la haveno pro malprofundeco de rokoj : “Phare de l'Armandèche“, “Phare de La Potence“, “Phare des Barges“, “phare de La Chaume“ alinome “Tour d'Arundel“.

Mediatoj[redakti | redakti fonton]

Gazetaro

Loka televido

Vizitindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Zoologia ĝardeno : 3 hektaroj, 200 bestoj. [8]
  • Konkomuzeo kun 45 000 konkoj, 230 ekspozicivitrinoj. [9]
  • Muzeo de la Abatejo Sankta-Kruco (Musée de l'Abbaye Sainte-Croix). Muzeo pri moderna kaj nuntempa arto en rilato kun etnografiaj kaj industriaj tradicioj de Olonio kaj ĉirkaŭaj marĉoj. La muzeo estis instalita en malnova priorejo de Benediktinoj Sankta Kruco fondita en 1622. 2500 m2.
La priorejo Sankta Nikolao
  • Priorejo Sankta-Nikolao : konstruita en la 11a jarcento en La Chaume, transdonita al la armeo en 1799 por fari el ĝi bastionon kaj poste forlasita. La urbo akiris ĝin en 1976 kaj strebis restaŭri ĝin. Tute renovigita en 2004, ĝi estas nun uzata por ekspozicioj, kunvenoj, malgrandaj koncertoj, kulturaj eventoj.
  • Muzeo pri la popolaj tradicioj (Musée des Traditions populaires), instalita en malnova lernejo konstruita en 1891. Diversaj objektoj uzataj en la ĉiutaga vivo, en kuirejoj, ktp.
  • Muzeo de la malgranda stacidomo (Musée de la petite gare) : pri la vivo en Olonio komence de la 20a jarcento. Objektoj, iloj, kapvestoj, anekdotoj, ktp.
  • Muzeo pri la Maro kaj Turo de Arundel (Musée de la Mer et Tour d'Arundel). Unu ĉambro estas dediĉita al la iama Marŝipistaro kaj la dua al fiŝkaptado. Ekspozicioj kaj diversaj dokumentaroj. Belega estas panoramo pri Olonio kaj ĉirkaŭaĵo el la supro de la turo de Arundel, ĉefturo de la kastelo Saint-Clair konstruita en la 14a jarcento ĉe la enirejo de la haveno. Ĝi estis transformita en lumturo en la 18a jarcento. Entute restaŭrita en 1855, ĝi funkciis per elektro ekde 1932 (nomita ankaŭ "Phare de la Chaume" : Lumturo de la Chaume).
  • Muzeo de la Sablo (Musée du Sable) : unua kolekto en la tuta mondo pri sabloj : 13 000 specimenoj el la tuta mondo.
  • Ĝardeno de la sallagunoj (Jardin des Salines). Observado de la salrikolto, historia prezentado.
  • Muzeo de Vendeo pri Aŭtomobilo (Musée de l'automobile de Vendée) : 200 vehikloj (aŭtomobiloj, motorcikloj, bicikloj, ĉevalveturiloj ekde la jaroj 1885). Afiŝoj, reklampaneloj. La kolektadon komencis Gaston Giron en 1939.
  • Akvario la 7a kontinento (Aquarium le 7ème Continent) : pri la tropikaj maroj. 400 specioj

Multaj viziteblecoj kaj aliaj aktivaĵoj estas malkovreblaj ĉe la retejo de la Turisma Oficejo (Office de Tourisme)

Libertempo[redakti | redakti fonton]

Krom sportoj pli malpli kutimaj aliloke, ekzistas eblecoj por

  • plezurnavigado el la haveno Olona.
  • surmaraj sportoj, surfado, tabulvelado.
  • plonĝado.
  • velĉaro.
  • ĉevalkurado : ĉevalkurejo Hippodrome de la Malbrande. France [1]

Pli detalaj informoj aperas en la franca versio de Wikipedia ĉe [2]

Famuloj el Les Sables-d'Olonne[redakti | redakti fonton]

El tiu listo, decas apartigi, pro malhonorinda famiĝo, unu el la plej kruelaj kaj sangavidaj piratoj el ĉiuj epokoj : Jean-David Nau, alinome François L'Olonnais. Lia vivo finiĝis en la stomako de kanibaloj de Panamo, kiuj kaptis lin, kaj, post dispecigo kaj rostigo, manĝis lin.

Esperanto en Les Sables-d'Olonne[redakti | redakti fonton]

Esperanto aperis unuafoje sur la plaĝo de Les Sables-d'Olonne en 1908. S-ino L. C. Deslaurier, el Bordozo, kiu feriis tie dum la somero, havis la ideon organizi animadon pri Esperanto sur la plaĝo. Ĝi tiel sukcesis ke ŝi rekomencis en 1909. Pri tio raportis “Franca Esperantisto“ en la numeroj de decembro 1909 (p. 185) kaj januaro 1910 (p. 13).

Esperanto-kursoj okazis en Les Sables-d'Olonne iom antaŭ la Dua Mondmilito sub gvidado de Alfred Roux. En sia instruista sindikato, li konatiĝis kun instruistino, kiu fariĝis lia edzino : Odette Loisit. Dum la Okupacio, kiel membroj de la Sekreta Komunista Partio, ambaŭ aktivis en la Rezistado. Ambaŭ estis arestitaj en marto 1943. Alfred mortis en la lastaj tagoj de junio post tritaga pridemandado. Odette Roux fariĝis urbestrino de Les Sables-d'Olonne post la Liberigo, de 1945 ĝis 1947. Omaĝe al ŝia edzo, la urbo atribuis lian nomon al strato — “Rue Alfred Roux“ — en La Chaume.

Kursoj okazis kaj grupo formiĝis komence de la jaroj 1980 sub prezido de Pierre Messmer (sen familia rilato kun la samnoma iama ministro pri nacia defendo) kaj Michel Bernard, sed ĉio finiĝis iom post iom post la foriro de ĉi lasta en alia regiono.

Aŭtoro de libro “Histoire des Sables et du Pays d'Olonne“, iama inspektoro pri nacia edukado, Pierre Lataste (pjer latast) praktikis Esperanton. Li partoprenis en ekzamensesioj.

Laŭ peto de Esperanto-aktivuloj, la urbestro-deputito Louis Guédon skribe intervenis dufoje ĉe la ministro de nacia edukado por atentigi lin pri instruado de Esperanto.

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Histoire des Sables et du Pays d'Olonne“. Pierre Lataste, Eld. Siloë.
  • Olonne berceau d'un pays“. Xavier Ysiquel- Eld. d'Orbestier,
  • "Marais salants du Pays d'Olonne“. Bulletin Olona n° 170 - Groupe d'études historiques et archéologiques - Castel Presejo Château d'Olonne, Speciala numero.
  • La Chaume“, Bulletin de la société Olona, Speciala numero, unua parto, n° 196, Junio 2006.
  • "Instants d'éternité aux Sables-d'Olonne" - Patrice Barraud
  • "Chronique des casinos sablais". Jeannine Hoffmann, en kunlaboro kun Joël Perrocheau

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

La baza materialo de tiu artikolo fontas parte el la franclingva artikolo de Wikipedia kaj parte el diversaj retejoj menciitaj ĉi supre.