Vic Dickenson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Victor Dickenson, nomita Vic Dickenson (* 6-an de aŭgusto 1906 en Xenia en Ohio; † 16-an de novembro 1984 en Novjorko) estis nigrula usona ĵaz-trombonisto, kiu ludis ĉefstilan ĵazon kaj antikvan ĵazon.

Dickenson estis laŭ Edmond Hall la plej bona diksilando-trombonisto, ludis tamen ankaŭ svingon kaj povis adaptiĝi al la plej diversaj stiloj kaj ankaŭ elpaŝis kiel akompananto de kantistoj. Li ludis ekde 1933 ĝis 1936 kun Blanche Calloway, ekde 1936 ĝis 1939 ĉe Claude Hopkins, estis de 1939 ĝis 1940 soloisto ĉe Benny Carter, poste ĝis 1941 ĉe Count Basie. En la 1940-aj jaroj li ludis ankaŭ kun Sidney Bechet kaj kun Eddie Heywood (de 1943 ĝis 1945), kun kiu li kune akompanis en 1944 Billie Holiday (The Complete Commodore Recordings). En 1945/46 li laboris kun Lester Young (The Complete Aladdin Recordings of Lester Young). En 1953 kaj 1954 li havis sepopon kun Ruby Braff, Charles Thompson, Jo Jones, Walter Page kaj Edmond Hall. En la 1960-aj jaroj li havis inter 1963 kaj 1968 propran bandon nome „Saints and Sinners“ (kun Red Richards), ludis kune kun la Ĉiustelularo de George Wein, kun la kornetistoj Bobby Hackett (kun kiu li ekde 1968 ĝis 1970 estris kvinopon) kaj Wild Bill Davison (1961/62) kiel ofta gasto sur festivaloj kaj koncertvojaĝis kun Eddie Condon (en kies klubejo li ankaŭ ofte prezentis) en la 1960-aj jaroj (Azio, Aŭstralio en 1964). En 1965 li vojaĝis kiel soloisto tra Eŭropo. En la 1970-aj jaroj li ludis en „Tutmonde Plej Granda Ĵazbando“.

Selekta diskografio[redakti | redakti fonton]

  • Breaks, Blues and Boogie (Topaz, 1941-46) kun James P. Johnson, Wilbur De Paris, Ben Webster, Coleman Hawkins
  • Vic Dickenson Septet (Vanguard, 1954)
  • Gentleman Of The Trombone (Storyville, 1975) kun Johnny Guarnieri, Bill Pemberton, Oliver Jackson
  • Ding Dong (Storyville, 1976) kun Buddy Tate