Ĝermolisto de katalunaj esperantistoj
Enhavo: | A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z |
C[redakti | redakti fonton]
Josep Cervelló i Garí[redakti | redakti fonton]
Josep CERVELLÓ i GARÍ (naskiĝis 1924 - mortis decembre 1992 en la katalunia Terrassa, Hispanio) estis UEA-fakdelegito pri kolektado.
D[redakti | redakti fonton]
Josep Maria Dalmau[redakti | redakti fonton]
Josep Maria Dalmau estis kataluna esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento.
Verko
- GVIDLIBRO DE GIRONA. Eld. Ĝerona Espero okaze de la 9-a Kongreso de Kataluna Esperantita Federacio 1921. 18 paĝoj 21 X 12 cm.
|
Gemma Armadans i Gil[redakti | redakti fonton]
Gemma ARMADANS i GIL (Barcelono, 3-an de julio 1966) estas kataluna esperantisto. Ŝi estis prezidanto de Kataluna Esperanto-Junularo kaj estrarano de Kataluna Esperanto-Asocio. Ŝi estas fratino de Jordi Armadans i Gil kaj filino de Lluís Armadans i Marfà.
G[redakti | redakti fonton]
Manuel Gil[redakti | redakti fonton]
Manuel Gil (mortis 1953) estis hispana esperantisto dum la mezo de 20-a jarcento, fondinto de la iama societo Nova Sento en Barcelono.
M[redakti | redakti fonton]
Vicente Manzano-Arrondo[redakti | redakti fonton]
Vicente MANZANO-ARRONDO estas esperantisto, laŭ la stato de 2023 vivanta en la urbo Vic, Katalunio, kiu interalie enhave kontribuis al la 77-a Hispana Kongreso de Esperanto en 2018 kaj al la UK 2023 en Torino.[1] Li doktoriĝis pri psikologio kaj pri ekonomiko ĉe la Universitato de Sevilo, kaj pri edukado ĉe la Universitato de Valadolido. Vicente Manzano-Arrondo estas aktivulo en pluraj Esperantaj organizoj, kaj partoprenas en la Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano.
Sciencaj kontribuoj (interalie)
- Ĉon Juro (Jung Yuro) + Vicente Manzano-Arrondo, Defioj kaj proponoj por nehegemoniaj priamaj sciencaj revuo kaj kongreso, en: Resumaro LVK 2019 - Internacia Scienca Konferenco: Lernado en Virtualaj Komunumoj, Ĉaĉak (Serbio), paĝo 37 (angle, serbe, esperante)
T[redakti | redakti fonton]
Ramon Torres-Carreres[redakti | redakti fonton]
Dro. Ramon Torres-Carreres (naskiĝis 1879?; mortis la 4an de Septembro 1951) radiologo, estis kataluna esperantisto en Barcelono dum la unua duono de 20-a jarcento.
Referencoj[redakti | redakti fonton]