Viile Satu Mare [vijle] (hungare: Szatmárhegy [satmarhedj]) estas komunumo en Rumanio apud Satu Mare. En 2002 ĝi havis 3242 loĝantojn: 1495 rumanojn, 1348 hungarojn, 119 germanojn, 345 ciganojn (romaojn). Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szatmár (reĝa departemento) vármegye). Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Cionchești, Medișa, Tătărești kaj Tireac.[1][2]
En la censo de 2002 la 2.059 loĝantoj de la vilaĝo Viile Satu Mare deklaris jenajn etnecojn[3] kaj preferatajn lingvojn[4]:
En la aliaj vilaĝoj ekster la komunuma sidejo preskaŭ ne vivis hungaroj, tiel ke ilia parto en la tuta komunumo estis nur 46,1 %. Je la dua loko estis la rumanoj kun 41,6 %. La lingvo plej parolata estis la rumana, kun 47,6 %.