Vikipedio:Diskutejo/Administrejo/Tobias Conradi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Forbaroj[redakti fonton]

In dubio pro reo -> Ne en esperantlingva Vikipedio, tie: En dubo pro forbari.

  • 09:31, 7 Dec. 2015 Pino~eowiki (Diskuto | kontribuoj) forbaris la uzanton Alfredo VAGNER (Diskuto | kontribuoj) por daŭro de 1 semajno (La kreado de novaj kontoj estas malebligita.) (Duboj)
  • 11:22, 8 Dec. 2015 Pino~eowiki (Diskuto | kontribuoj) forbaris la uzanton 91.9.98.130 (Diskuto) por daŭro de 3 tagoj (nur anonimaj uzantoj, La kreado de novaj kontoj estas malebligita.) (Misuzas de pluraj salutnomoj vidu Alfredo VAGNER kaj EfrinEfrin)
  • 08:49, 10 Dec. 2015 Pino~eowiki (Diskuto | kontribuoj) forbaris la uzanton 91.9.115.194 (Diskuto) por daŭro de 1 semajno (nur anonimaj uzantoj, La kreado de novaj kontoj estas malebligita.)

2015-12-02 - IP 91.9.110.162[redakti fonton]

Mi vidas 8 kontribuoj. [1]. Mi nur vidas kontribuoj bonaj.

91.9.111.29 09:39, 10 Dec. 2015 (UTC)

Alfredo VAGNER[redakti fonton]

uzanto:Alfredo VAGNER, 91.9.110.162, uzanto:EfrinEfrin faris amasajn ŝanĝojn (laŭ mi ne sen danĝero). Kion vi opinias ? Ĉu kolego havas ilon por scii, se ili estas la sama ulo ? --pino (diskuto) 22:11, 3 Dec. 2015 (UTC)

Pri malutila redaktado fare de EfrinEfrin estis suspektoj kaj akuzoj kaj iom longa diskuto jam antaŭe. Eblas ankaŭ vidi, ke la lingvoscio de la koncernaj uloj ne estas sufiĉa por decidi pri iaj ajn korektoj en Esperanta teksto. Notu, ke almenaŭ la uzantoj EfrinEfrin (kun alinomoj de EfrinEfrin) kaj 91.9.110.162 estas blokitaj por ĉiam en la Angla Vikipedio. --Surfo 11:04, 4 Dec. 2015 (UTC)
  • Tian ilon havas kontrolantoj. Ĉar Vikipedio en Esperanto dume (pro sia ankoraŭa malgrandeco) ne povas elekti proprajn kontrolantojn, restas nur la ebleco demandi tutvikiajn kontrolantojn. Gamliel Fiŝkin 17:46, 5 Dec. 2015 (UTC)
uzanto:Alfredo VAGNER ne ĉesas amasajn ŝanĝojn, atendanta klarigon mi forbaras lin dum unu semajno. --pino (diskuto) 09:57, 7 Dec. 2015 (UTC)
Forbaro nur pro suspekto? Tiaj suspektoj povas esti konfirmitaj aŭ malkonfirmitaj: tion faras kontrolantoj; ĉar Vikipedio en Esperanto ne havas proprajn kontrolantojn, eblas demandi kontrolantojn tutvikiajn. Kaj forbari ne esplorinte ne taŭgas. Aŭ vi povas provizi ligilojn al liaj malutilaj redaktoj? Gamliel Fiŝkin 20:38, 7 Dec. 2015 (UTC)
Jes mi provas sed uzanto:Alfredo VAGNER povas simple klarigi sian situacion en sia diskutpaĝo aŭ en sia prezentpaĝo. --pino (diskuto) 22:25, 7 Dec. 2015 (UTC)

Alfredo VAGNER - 949 kontribuoj [2] 91.9.111.29 09:44, 10 Dec. 2015 (UTC)

Uzanto-Diskuto:Pino~eowiki skribis "laŭ mi ne sen danĝero" - Kie Pino vidas danĝero? 91.9.111.29 10:08, 10 Dec. 2015 (UTC)

Pino~eowiki[redakti fonton]

Uzanto:Pino~eowiki skribis "Unuo" estas konkreta nomo uzita kutime en niaj artikoloj, niaj kategorioj, niaj ŝablonoj. - Ŝajnas ke ne estis kaj ne estas vere. Alfredo VAGNER faritas analiso de malordo en Diskuto:Administra teritoria unuo:

  • Administra organizado de Hispanio / 2005-04-01 Tonyo
  • Teritoria organizado de Venezuelo / 2005-11-18 Tonyo
  • Administracia divido de Ukrainio / 2007-04-10 Mevo
  • Subdividoj de Ukrainio / 2007-04-18 Mevo
  • Administra divido de Hispanio / 2007‎-10-28 Petr Tomasovsky
  • Administraj teritoriaj entoj de Kubo / 2015-08-16 EfrinEfrin
  • Administraj teritoriaj unuoj de Hispanio / 2015‎-11-25 Pino~eowiki

"unuo" tie estas nova nomo de Uzanto:Pino~eowiki.

Sed Pino~eowiki estas administranto kaj

  • 09:31, 7 Dec. 2015 Pino~eowiki (Diskuto | kontribuoj) forbaris la uzanton Alfredo VAGNER (Diskuto | kontribuoj) por daŭro de 1 semajno (La kreado de novaj kontoj estas malebligita.) (Duboj)

91.9.111.29 10:19, 10 Dec. 2015 (UTC)

2015-12-08 - IP 91.9.98.130[redakti fonton]

Aŭdio hodiaŭ Alfredo VAGNER uzas la IP 91.9.98.130. Sia laboro estas ne nepre malbona. Mi petas helpon de aliaj administrantoj. --pino (diskuto) 11:35, 8 Dec. 2015 (UTC)
"Sia laboro estas ne nepre malbona" - ekzemploj? 91.9.122.42 11:40, 8 Dec. 2015 (UTC)
"Aŭdio"? Eble ke via lingvoscio estas malbona. 91.9.122.42 11:44, 8 Dec. 2015 (UTC)
Ne malbona signifas eble bona. Ĉu ne ? Via konduto estas juĝita ne oportuna vidu Diskuto:Administra teritoria unuoVikipedio:Diskutejo/Lingvejo#Uzanto:EfrinEfrin kaj landnomoj. Ĉu vi estas EfrinEfrin aŭ Alfredo VAGNER ? Por mi, nun, mi atendas la opinion de aliaj administrantoj. --pino (diskuto) 12:40, 8 Dec. 2015 (UTC)
"Ne malbona signifas eble bona. Ĉu ne ?" Korekte. Mi error. "Via konduto estas juĝita ne oportuna" - Mia konduto? Ekzemple? 91.9.122.42 12:48, 8 Dec. 2015 (UTC)

Uzanto:Pino~eowiki skribis: "Sia laboro estas ne nepre malbona". Ekzemple?

Mi vidas 42 kontribuoj. [3]. Mi nur vidas kontribuoj bonaj.

91.9.122.42 11:55, 8 Dec. 2015 (UTC)

2015-12-10 - IP 91.9.115.194[redakti fonton]

Hodiaŭ Alfredo VAGNER uzas la 91.9.115.194. Miskonduto estas misuzo de komptonomo aŭ de IP adreso kaj misuzo de alinomo [diff]. Amasa trudo de via ne interkonsita vidpunkto (ekzemplo anstaŭo de unuo per ento)? vidu la supre citatojn diskutojn (12).--pino (diskuto) 08:59, 10 Dec. 2015 (UTC)

  1. Uzanto:Pino~eowiki skribis: "Miskonduto estas misuzo de komptonomo aŭ de IP adreso" - kie?
  2. Uzanto:Pino~eowiki skribis: "misuzo de alinomo" - ne vere, [diff] ne estas farita de 91.9.115.194.
  3. Uzanto:Pino~eowiki skribis: "Amasa trudo de via ne interkonsita vidpunkto" - kie?
Vidu: https://meta.wikimedia.org/wiki/Objective_Revision_Evaluation_Service 91.9.111.29 09:17, 10 Dec. 2015 (UTC)

Mi vidas 116 kontribuoj. [4]. Mi nur vidas kontribuoj bonaj.

91.9.111.29 09:21, 10 Dec. 2015 (UTC)

Vandalismo[redakti fonton]

Atentu administrantoj! Ip-ulo 188.69.207.8 provis vandali artikolon Rusa lingvo. --Dominik (diskuto) 09:38, 9 Dec. 2015 (UTC)

Dankon, estas vandalismo, por singardo 188.69.207.8 kaj 188.69.223.252 estas blokitaj dum unu semajno. --pino (diskuto) 10:08, 9 Dec. 2015 (UTC)
@Dominik kaj Pino~eowiki: Se la IPulo revenos sub iomete alia IPadreso kaj denove faros vandalismon, ni devos protekti la artikolon. Alternative eblus misuza filtrilo. Sed tiun mi devus tiam inventi, ĉar supozeble aliaj administrantoj, kiuj kapablus tion fari, estas nuntempe malpli aktivaj. --Tlustulimu (diskuto) 11:07, 9 Dec. 2015 (UTC)
@Tlustulimu kaj Tlustulimu: konsentite kaj kion ni faras kun EfrinEfrin kaj Alfredo VAGNER kaj IP ?--pino (diskuto) 11:13, 9 Dec. 2015 (UTC)

Miskonduto de EfrinEfrin, Alfredo VAGNER kaj multaj IP-uloj[redakti fonton]

Oni demandas al mi :

  1. Uzanto:Pino~eowiki scribis: "Miskonduto estas misuzo de komptonomo aŭ de IP adreso" - kie?
  2. Uzanto:Pino~eowiki scribis: "misuzo de alinomo" - ne vere, [diff] ne estas farita de 91.9.115.194.
  3. Uzanto:Pino~eowiki scribis: "Amasa trudo de via ne interkonsita vidpunkto" - kie?

Mi respondas :

  1. Ĉu vi estas EfrinEfrin aŭ Alfredo VAGNER, kial vi ne respondas ?
  2. Honeste ĉu vi ne estas 91.9.120.195 ?
  3. Ekzemplo, vi amase anstataŭigi "unuo" per "ento". Ĉu ne estas vera ?

Mi atendas helpon de miaj kolegoj administrantoj. --pino (diskuto) 10:46, 10 Dec. 2015 (UTC)

IPuloj en italaj urboj[redakti fonton]

Saluton. Hodiaŭ du IPuloj 151.20.6.96 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois) kaj 151.20.115.128 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois) fuŝis en la artikoloj Malè kaj Portobuffolè, sed metis la samajn komentojn. Nederlanda uzanto jam malfaris tion ĉe Portobuffolè, dum ke mi ĵus malfaris tion ĉe Malè. Do, ni estu atentemaj pri tiaj artikoloj. Mi krome rimarkis, ke la itala artikolo pri Malè havas la saman supersignon kiel nia. Do, mi supozas, ke la IPulo eble miksis dialektan formon kun la itala. --Tlustulimu (diskuto) 18:20, 18 Dec. 2015 (UTC)

Roboteca amasŝanĝego de IPulo[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke la IPulo 91.9.108.181 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois) faris robotecajn amasŝanĝojn en multaj artikoloj. Pro forestanta interkonsento, nealsalutinteco por robota ago kaj tial mankanta robota statuso mi forbaris la uzanton. Sed kiel ni nun traktu la faritajn ŝanĝojn, ĉar la ulo fakte ja ŝanĝis de uj-sistemo de landonomoj al la aĉa i-sistemo? Nun fakte falas sur niajn piedojn, ke ni neniam decidis kiu el la du estas preferindaj kaj akceptis ambaŭ. La sekvo estas, ke tiaj uloj ĉiam aperadas denove.

Ĉu eble estonte dum festotagoj misuza filtrilo devas malaltigi la IPulan redaktadon dum horo, por ke alsalutintaj uzantoj havu ŝancon kontroladi ĉion? Aŭ pli draste vikipedio devus fariĝi por tiaj uloj nurlega dum tagoj, kiam apenaŭ aktivas alsalutintoj. Mi ne scias, kion fari kun tiaj altrudiĝemaj uloj. --Tlustulimu (diskuto) 17:23, 26 Dec. 2015 (UTC)

Hm, ni vere devas havi regulojn por ujo/io. --Ochilov (diskuto) 17:31, 26 Dec. 2015 (UTC)
Supozeble la sama ulo sub iomete alia IP-adreso, nome 91.9.96.92 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois), ĵus provis daŭrigi sian altrudan agadon. Do, kion fari krom forbari?
Malfacilas havi regulojn pri ujo/io, ĉar la esperantistaro estas grandparte sufiĉe sendisciplina ĉe la uzado kaj uzas la altrudigitan Idismon -io (ekz. Rusio) anstataŭ la tradician -ujo (ekz. Rusujo) por landonomoj. Do, kion fari? --Tlustulimu (diskuto) 17:36, 26 Dec. 2015 (UTC)
Koncepto de Tlustulimu: forbari sen diskuti. Aplaŭso! 91.9.98.120 17:43, 26 Dec. 2015 (UTC)
Amasa ŝanĝego preferu havu interkonsenton. Ĉar vi altrude sen tio agadis, ne estis alia ebleco. Krome tiajn ŝanĝojn prefere faru robotoj, kio vi ne estas nek povas esti. --Tlustulimu (diskuto) 17:45, 26 Dec. 2015 (UTC)
Uzanto:Tlustulimu
  • "Amasa ŝanĝego preferu havu interkonsenton" - vere? Kaj viaj amasajn aldoni de Ruslando? Mensogulo!
  • "ne estis alia ebleco" - Mensogulo. Estis eble skribi en diskutpaĝo.
91.9.98.120 17:54, 26 Dec. 2015 (UTC)
Jes trudi io aŭ ujo ne estas en la tradicio de nia vikipedio. Ni devis forbari. --pino (diskuto) 17:49, 26 Dec. 2015 (UTC)
Se vi asertas, ke mi estus mensogulo, mi pensas, ke vikipedio ne taŭgas por vi, ĉar ĝi estas kunlabora projekto. Do, kial vi altrude faris ŝanĝegon de -ujo al -io? Ĉu estis bezono por tio? Ambaŭ formoj estas lingve same bonaj. Mi uzis la formon Ruslando, ĉar ĝi estas lingve same taŭga kiel Rusujo kaj Rusio. Do, kion vi volas? --Tlustulimu (diskuto) 18:02, 26 Dec. 2015 (UTC)
Vere? Mensogulo diris ke vikipedio ne taŭgas por malkovrinto de mensogo. "Kion mi volas?" - Mi volas ke la serĉi pri landnomoj funkcias en Esperantlingvo Vikipedio. Funkcias en tutaj aliaj Vikipedio. 91.9.98.120 18:19, 26 Dec. 2015 (UTC)
La serĉilo trovas ĉion, se oni konvene uzas ĝin. Mi ĵus provis Rusio OR Rusujo en la serĉilo, sed ne trarigardis la tutan liston. --Tlustulimu (diskuto) 18:32, 26 Dec. 2015 (UTC)
@91.9.98.120: Same bone funkcias Germanio OR Germanujo ktp. Do, nur la helpopaĝo pri la serĉilo Helpo:Serĉado devus esti aktualigata, eventuale laŭ la germana vikipedio: de:Hilfe:Suche kaj de:Hilfe:Suche/Cirrus. Do, la problemo tute ne estas la lingvouzo, sed la aktualeco de la helpopaĝaro. --Tlustulimu (diskuto) 18:50, 26 Dec. 2015 (UTC)
@91.9.98.120: Mi ĵus provis eĉ tri variantojn: Japanio OR Japanujo OR Nipono kaj eĉ tio funkcias, kvankam la ofteco de la formoj sufiĉe varias. --Tlustulimu (diskuto) 19:19, 26 Dec. 2015 (UTC)
IP ne parolis de serĉi "Germanio OR Germanujo", sed de serĉi "Germanio" - laŭ nomo de artikolo Germanio. Ne funkcias. Tamen ne funkcias en Google Chrome "search in page". Granda stulteco : skribi un verkoj (Eo-Vikipedio) kun "Germanio" kaj "Germanujo" kaj "Germanlando" en diversajn artikulojn. Sen sistemo. 91.9.98.120 21:20, 26 Dec. 2015 (UTC)
Mi supozas, ke IPulo ne nur estas komencanto kiel esprimas malsupre en alia diskuto alia pli sperta uzanto, sed supozeble eĉ teknikan klarigon apenaŭ komprenas. Do, kion fari? La vikia serĉilo nur trovas tion, kion oni petas al ĝi. Se oni skribas Germanio estas tute normale, ke ĝi nur tion trovas. Se oni metas OR inter alternativaj serĉesprimoj ĝi trovas ĉiujn el ili, eĉ se la ofteco sufiĉe varias. Ĉu nun pli klaras? Se ne, eble vi daŭrigu vian kurson. --Tlustulimu (diskuto) 10:27, 28 Dec. 2015 (UTC)
@Tlustulimu: Decidi uj/i formojn kaj amasŝanĝi robote sen interkonsento estas du malfacilaj aferoj. Mi pensas, ke nun estas tempo por peti al Checkusers en mediavikio por kontroli la germanan uzanton. Se ni farus nenion, la komunumo de la vikipedio estus lacega pro li.--Salatonbv (diskuto) 21:42, 28 Dec. 2015 (UTC)
Do faru Salatonbv, petu al checkuser.😐--pino (diskuto) 21:49, 28 Dec. 2015 (UTC)
@Pino~eowiki: Ĉu vi povas listigi la ip-ojn kaj ensalutitajn uzantnomojn (enhavantajn jam forbaritajn)? Poste sen kontraŭaĵo ĉi tie, ni petu.--Salatonbv (diskuto) 21:54, 28 Dec. 2015 (UTC)
Jes Salatonbv, vidu supre alineo 12.1 kaj 14. --pino (diskuto) 22:09, 28 Dec. 2015 (UTC)
Listo por kontroli:
Ĉu korekte?--Salatonbv (diskuto) 00:52, 29 Dec. 2015 (UTC)

Korekte --pino (diskuto) 15:39, 29 Dec. 2015 (UTC) La liston eblas plilongigi per:

Sincere, Moldur (diskuto) 14:54, 29 Dec. 2015 (UTC)

Ochilov skribis:

Hm, ni vere devas havi regulojn por ujo/io. --Ochilov (diskuto) 17:31, 26 Dec. 2015 (UTC)

Fakte, Esperanto-Vikipedio jam havas regulojn por ujo/io. Antaŭ kelkaj jaroj okazis longa diskuto, kiu finiĝis per laŭregula voĉdono, vidu: Vikipedio:Baloto/Landonoma unueco. Per granda plimulto oni decidis, resume:

  • Kiu kreas artikolon, aŭ signife kontribuas al ĝi, rajtas elekti la landnomojn laŭ sia prefero (-ujo/-io).
  • Ŝanĝi nur landnomon en ekzistanta artikolo, sen signife kontribui al ĝi, oni ne rajtas.

La decido estis do kontraŭ unueco, kaj por permeso de pluraj sinonimoj. Se al iu malplaĉas la antaŭa decido, oni ĉiam rajtas proponi novan voĉdonon, kaj prezenti novajn argumentojn. Tiel longe kiel ni ne havas novan voĉdonon kun malsama rezulto, validas la antaŭa interkonsento, kaj la amasaj redaktoj de 91.9.108.181 kiuj nur ŝanĝas landnomojn (Ruslando -> Rusio, Japanujo -> Japanio) estas klare malpermesataj. Sincere. Moldur (diskuto) 15:15, 29 Dec. 2015 (UTC)

Komento Komento: Dankon ĉiuj. Ĉu iu alia kontraŭas al la petado ĉe m:Steward requests/Checkuser (IP-kontrolanto)? Laŭ mia plua studo, ili ŝajnas esti la gantopupo de Uzanto:Tobias Conradi~eowiki (en:User:Tobias Conradi). Vi ankaŭ povas citi:
Ochilov, ni diskutu la unuecon de uj/i formoj kaj aŭtomatkontrolantstatuson de uzanto:Alfredo VAGNER. Oni ne povas facile diri "bona uzanto, ne bezonas kontroli redaktojn".--Salatonbv (diskuto) 22:02, 29 Dec. 2015 (UTC)
Salatonbv, dankon. Mi ĵus forigis lian statuson. --Ochilov (diskuto) 04:59, 30 Dec. 2015 (UTC)

Krome tiajn ŝanĝojn prefere faru robotoj[redakti fonton]

Tlustulimu 17:45, 26 Dec. 2015 (UTC) skribis: "Krome tiajn ŝanĝojn prefere faru robotoj, kio vi ne estas nek povas esti." - ŝajnas stulteco. Vi havas roboto kio povas vidi kunteksto, ekz nomo de libroj kun "Ruslando"? 91.9.98.120 21:33, 26 Dec. 2015 (UTC)

Do kion volas diri? Bonvolu ne krei Diskutejan sekcion se vi ne havas iun ajn demandon aŭ opinion.--Salatonbv (diskuto) 03:36, 28 Dec. 2015 (UTC)

Konsenta Rusio - nekonsenta Ruslando[redakti fonton]

Konsento estas Rusio, ne Ruslando. Sed, Tlustulimu aldonis Ruslando. Amase.

Ochilevo faris ŝanĝaojn Ruslando->Rusio. IP proponas ŝanĝi Ruslando->Rusio en disktupaĝo de Ochilevo [5]. Ochilevo promesis fari ŝanĝojn. Sed, ankoraŭ ne estas farita. IP ŝanĝis. Ruslando->Rusio. Tlustulimu forbaris IP. 91.9.98.120 17:52, 26 Dec. 2015 (UTC)

Bonvolu ne estu altruda. La formo Ruslando estas tute normala, uzata kaj akceptata sinonimo de Rusujo kaj Rusio. Eĉ la ortografia kontrolilo de Fajrovulpo konas ĉiujn tri variantojn. Do, kial vi volas altrudi unuecon laŭ la varianto Rusio? Ĉu vi vere pensas, ke la tradicia formo Rusujo formortos? Mi pensas, ke eble male okazos. Foje okazis diskuto, ke ĉiuj variantoj je -io kaj -ujo same bonas. Do, amasa ŝanĝego de unu varianto al alia, ne havas interkonsenton, tute malgrave ĉu de Rusujo al Rusio aŭ inverse. --Tlustulimu (diskuto) 17:57, 26 Dec. 2015 (UTC)
Krome por kelkaj landoj apud formoj je -ujo kaj -io ekzistas ankaŭ formoj je -lando, ekz. Ruslando apud Rusujo kaj Rusio. Mi ne kredas, ke nuntempe centprocenta unueco je -ujo nek je -io eblas. La lingvouzo de la esperantistaro ja estas sufiĉe malunueca. Do, tion ja devas respeguli la vikipedio, eĉ se tio ne plaĉas al kelkaj. --Tlustulimu (diskuto) 18:06, 26 Dec. 2015 (UTC)
Tri formoj en un verkoj (Esperantlingva Vikipedio) estas stulteco. Serĉi en Esperantlingva Vikipedio ne funkcias. IP helpas korekti, kaj Tlustulimu forbaris. Nur en la Esperantlingva Vikipedio - serĉi pri vortoj Rusio, Germanio, Danio ktp. ne funkcias. Kial? Ĉar Epo-Vikipedia havas multajn formojn: Rusio/Ruslando/Rusujo, Germanio/Germanlando/Germanujo. Artikoloj nomitas: Rusio, Germanio. Sed ekz. en artikoloj de biologio oni trovas Rusujo, Germanujo. Same: Ĉinio, Egiptio, Turkmenio, Vjetnamio... Tlustulimu - Esperantujo povas vidi via agado. 91.9.98.120 18:13, 26 Dec. 2015 (UTC)
Ne estas kulpo de la vikipedio, ke diversaj variantoj en Esperanto ekzistas. Tia estas la nuntempa lingvouzo. Do, kion vi volas? Ĉu centprocentan unuecon? Tio nuntempe ne ekzistas, nek en Vikpedio nek en Esperantujo. --Tlustulimu (diskuto) 18:19, 26 Dec. 2015 (UTC)
"Ne estas kulpo de la vikipedio" - "la vikipedio"? - IP nur parolis de Esperantlingva Vikipedio. Estas kulpo de kontribuoj de la Eo-Vikipedio, ekz. Uzanto:Tlustulimo. 91.9.98.120 21:12, 26 Dec. 2015 (UTC)
Mi proponas skribi al Akademio de Esperanto pri la problemo de ujo/io kaj demandi kio estas preferebla. --Ochilov (diskuto) 18:22, 26 Dec. 2015 (UTC)
Kial al Akademio? Estas multaj fontoj, ekz. en Listo de landnomoj estas UEA, PIV, Monato, Akademio. 91.9.98.120 21:23, 26 Dec. 2015 (UTC)
  • Mi ankaŭ pensas ke plej bone estus se en Vikipedio estus nur unu formo. Nia artikolo estas Rusio do mi pensas ke IP bone fareas: Rusujo/Ruslando -> Rusio. Mi komprenas ke en Esperanto ekzistas tri akceptataj sinonimoj. Mi pensas ke Vikipedio estos pli bona ke en Vikipedio estos malpli sinonimoj ol ne-Vikipediaj tekstoj. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:52, 27 Dec. 2015 (UTC)
Unu el la plej malutilaj aferoj en Vikipedio kaj fonto de senfinaj kvereloj estas la postulo pri unuecigo, "nur unu formo". Ĝi daŭre ripetiĝas kiam alvenas novuloj. Esperanto estas, jam pro sia tutmonda uzantaro, varia en detaloj sed unueca en la vasta perspektivo. La varieco ne malhelpas komprenon. Aliflanke, tiaj komencantoj kiel 91.9.98.120 (kun eventualaj aliaj nomoj), kiuj ne bone lernis la lingvon, sed tamen arogas al si la rajtojn fari lingvajn (!) "plibonigojn", estas grave danĝeraj kaj daŭre eĉ pli malaltigas la kvaliton de la enciklopedio. --Surfo 09:47, 28 Dec. 2015 (UTC)
Se mi bone komprenas Vin, Vi miksas popularan lingvon kaj vikipedian lingvon. En popularan lingvon povas ekzisti pli multaj vortoj ol en vikipedian lingvon. Ekzemple ne estas bone skribi en Vikipedio (en artikoloj): interesa, bela, plej bona, nun, nur ... Simile oni ne estas bone ke en Vikipedio ekzistas multfoje tri versioj de nomo de lando. Do mi pensas ke uzanto:91.9.108.181 bone faris. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:48, 28 Dec. 2015 (UTC)
Vi havas eĉ iomete ĝustajn pensojn (pri uzo de "bela" ks., ekster citoj), sed alie vi havas nenian scion pri pri la historio de landnomoj en Esperanto, pri Akademiaj decidoj, eĉ ne pri la historio de landnoma uzo en Vikipedio. Kaj antaŭ ĉio, vi ne komprenas, ke postuli severan unuecon en Vikipedio, kaŭzis kaj kaŭzas multegon da malbono. La stato de Vikipedio fakte jam estas preskaŭ senespera pro obstinaj komencantoj-ŝanĝistoj. Aldone, mi donas al vi la saman konsilon kiel al 91.9.98.120: unue lernu Esperanton kaj nur poste okupiĝu pri lingvaj aferoj. Se vi volas fari ion utilan, verku interese pri temoj, kiujn vi bone konas. Se la enhavo kreita de vi estas bonkvalita, eble pli spertaj lingvouzantoj eĉ bonvolos korekti vian tekston. --Surfo 09:58, 29 Dec. 2015 (UTC)
En tiu afero ne estas gragvaj: historio de landnomoj en Esperanto, Akademiaj decidoj kaj historio de landnoma uzo en Vikipedio. Mi ne volas decidi ĉu plej bone estas Rusujo aŭ Ruslando aŭ Rusio. Mi nur opinias: Se estas temo X kaj X havas diversajn ĝustajn nomojn X1, X2 kaj X3 kaj nia artikolo estas X1 do bone estas unuigi al X1. Mi vidas ke laŭ Akademio nomoj: Rusujo kaj Rusio estas ĝusta [6] Do mi pensas ke uzanto:91.9.108.181 bone faris. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:09, 29 Dec. 2015 (UTC)

Ferakontoj[redakti fonton]

.bu - vere? Ŝajnas ferakonto aŭ stulteco. 91.9.98.120 21:09, 26 Dec. 2015 (UTC)

Japanio kaj Japanlando en un sekcio - kontraŭ idealoj de la Fundamento[redakti fonton]

https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Lucien_P%C3%A9raire&diff=5455426&oldid=4995526#Japanio

Finfine, la 28-an de julio, li enŝipiĝis al Japanio. Japanlando estis vere nova mondo por Lucien.

Se oni volas kalkuli nombro de mencio de ĉiu lando en la artikolo, oni devas serxci "Japanio" kaj "Japanlando" kaj "Japanujo". En germanlingve aŭ anglalingve Vikipedio oni ne devas serĉi pri variaj nomoj de un lando en un artikolo. Zamenhof kreiis lingvo pri faciligi komunikado. Tri varioj pri kunmetitaj landnomoj estas kontraŭ la idealoj de la Fundamento. 91.9.124.176 19:04, 28 Dec. 2015 (UTC)

Viaj babiloj estas simple sensencaĵo. Oni povas havi diversajn kialojn (ĉu stilajn, ĉu aferajn) por uzi diversajn nomojn aŭ priskribojn eĉ ene de unu artikolo. Krome, bonvolu unue lerni Esperanton kaj nur poste fari asertojn kaj "korektojn" pri la lingvo. --Surfo 09:40, 29 Dec. 2015 (UTC)

Rezulto (1)[redakti fonton]

Mi pensas, ke li (ili) foriris. Poste kiam li revenus, ni petu al Stevardo. Tamen, nun estas tempo ke ni pensu pri IP-kontrolanto en nia vikipedio.--Salatonbv (diskuto) 22:21, 13 Jan. 2016 (UTC)