Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Korvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Griza korniko (Corvus cornix)
Griza korniko (Corvus cornix)

La genro korvo entenas preskaŭ kvindek speciojn (kaj pli ol cent speciojn se oni konsideras la formortintajn kaj prahistoriajn) de Korvedoj. Ĝia bleko nomiĝas la grako. La veraj korvoj estas grandaj paserinaj birdoj kiuj formas la genron Corvus en la familio de korvedoj. Laŭ grando estas inter la relative malgrandaj kolombograndaj monedoj (eŭrazia monedo kaj daŭria korvo) al la grandaj korako de la holarkta regiono kaj la dikbeka korvo de la altaj teroj de Etiopio, la ĉirkaŭ 40 aŭ pliaj membroj de tiu genro ĉeestas ĉiujn mezvarmajn kontinentojn (escepte Sudameriko) kaj kelkaj apartaj kaj oceanaj insuloj (inklude Havajo).

La genro de korvoj konsistigas trionon de la specioj de la familio de korvedoj. Aliaj korvedoj inkludas la pigojn kaj garolojn. Korvoj ŝajne evoluis en Azio el la korvedaro, kiu estis evoluinta en Aŭstralazio kaj de tie eliris. Corvus poste reeniris en Aŭstralion (relative ĵuse) kaj produktis kvin speciojn kun unu agnoskita subspecio. Legu pli...