Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Orgenfajfilo
Orgenfajfiloj estas la sonproduktaj konstruelementoj de orgeno. Ĉiu fajfilo normale povas produkti nur unu tonon, tiel ke bezonatas multnombro da diferencaj fajfiloj. Por ebligi diferencaj sonkolorojn, oni uzas fajfilojn de diversaj konstrumanieroj. Fajfiloj de sama sonkoloro estas arigitaj en registroj. Laŭ la songenera principo distingeblas du fajfilotipoj: labio- aŭ lipfajfiloj, kiuj konsistigas la grandan plimulton de la fajfiloj de orgeno, kaj anĉo- aŭ lamenfajfiloj.
Orgenfajfiloj povas esti produktata el ligno aŭ metalo. Kiel metalo oni kutime uzas alojon el stano kaj plumbo, la t.n. orgenmetalo, je kiu la miksritlato povas varii. Orgenmetalo estas tiel mola, ke oni povas deformi la fajfilojn per la fingroj. Por la fasadofajfiloj kelkfoje oni uzas – pro la aspekto – pli multekostan puran stanon aŭ kupro. Malofte troveblas orgenfajfiloj el pura plumbo. Legu pli...