Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Saturno (planedo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu kolora bildo estas kunigo de fotoj fare de Voyager 2, de 21-milion-kilometra distanco. Tri satelitoj videblas maldekstre; de supre al malsupre: Tetiso, Diono kaj Reo. La nigra punkto sur la planedo estas la ombro de Tetiso.
Tiu kolora bildo estas kunigo de fotoj fare de Voyager 2, de 21-milion-kilometra distanco. Tri satelitoj videblas maldekstre; de supre al malsupre: Tetiso, Diono kaj Reo. La nigra punkto sur la planedo estas la ombro de Tetiso.

Saturno estas la sesa planedo de la sunsistemo laŭ distanco ekde la Suno, kaj la dua plej granda, post Jupitero. Ĝi klasifikiĝas kiel gasgiganto kaj estas la plej fora planedo videbla per nudaj okuloj el Tero; pro tio, ĝi estas konata ekde la pratempo. Saturnon karakterizas grandaj ringoj, konsistantaj el glaciaj eroj kun iom da roka rubo.

La planeto estis nomita kiel la dio Saturno, persono de la romia mitologio. Ĝia simbolo estas stiligita figuro de la falĉileto de Saturno (Unikodo: ♄). La ĉina, korea kaj japana kulturoj nomas la planedon Terstelo, kiel la kvin elementoj. Pioneer 11 pasis je 22 000 km de la nuboj de Saturno septembre de 1979. La sondilo malprecize fotis la planedon kaj keljajn satelitojn ĝiajn. Tiuj fotoj ne estis sufiĉe bonaj por distingi karakterojn de la surfaco de satelitoj. Ĝi ankaŭ studis ringojn, eltrovis la ringon F kaj ke malplenoj fakte ne estas tute malplenaj je materio. Pioneer 11 ankaŭ mezuris la temperaturon de Titano. Legu pli...