Vikipedio:Forigendaj artikoloj/2010/Marto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Malplenaj kategorio kaj neuzataj ŝablonoj[redakti fonton]

Kial {{!-}}, {{(!}}, {{!)}}, {{!!}}, {{!-!}} kaj |+ eksistas? Kial ne uzi nur {{!}} kun flanke aliaj simboloj ({{!}}-)?

Ĉi tie estas listo de malplenaj kategorioj kaj ĉi tie estas listo de neuzataj ŝablonoj :) --→ Airon 07:39, 24. Jul 2009 (UTC)

Mi kontraŭas la proponon, ĉar pro teknikaj kaŭzoj la listigitaj ŝablonoj estas bezonataj, se oni volas uzi tabelon ene de tiel nomata parsera funkcio. Krome la ŝablonoj plifaciligas la transprenon de ŝablonoj el alilingvaj vikipedioj sen devi daŭre cerbumi pri la koda ŝanĝendo pro manko de iuj helpaj ŝablonoj. - La ŝablono {{!+}} ĉi tie ankoraŭ estas apenaŭ uzata ĝis nun, kvankam mi kelkfoje tradukas ŝablonojn el la suprasoraba, ĉar en MediaWiki:Common.css ankoraŭ troviĝas erareto ĉe la tabela formatigo de <caption>-etikedo. Kore --Tlustulimu 17:43, 24. Jul 2009 (UTC)
Ne Ne La proponinto nenion plu skribis ĉi tien. --Tlustulimu 18:41, 11. Mar 2010 (UTC)

Emília Námeth[redakti fonton]

Fuŝaĵo. --RG72 05:09, 31. Mar 2010 (UTC)

Forigita. -- Yekrats 10:50, 31. Mar 2010 (UTC)

Nine Miles[redakti fonton]

Klopodaĵo.--kani 01:03, 30. Mar 2010 (UTC)

Farita. -- Yekrats 04:24, 30. Mar 2010 (UTC)

Julie[redakti fonton]

Vandalaĵo.--kani 23:01, 29. Mar 2010 (UTC)

Farita. -- Yekrats 04:25, 30. Mar 2010 (UTC)

Ĉiujn el Aladin al Olivero kai Kompanio[redakti fonton]

Krom eraroj, estas artikoletoj kiuj ne atingas nivelon de ĝermeto kaj ties aŭtoro eĉ ne penis serĉi allingvan ekvivalenton, do eble jam estas por kelkaj el tiuj filmoj esperantaj artikoloj kun simila nomo. Ŝajne tiu volas laborigi onin por sia propra plezuro. Ĉiuj estas el 16a de marto preskaŭ fine, sinsekve.--kani 22:36, 17. Mar 2010 (UTC)

Estas pliajn fuŝaĵojn de la Disney-vandalo. Mi forigos kaj forbaros la IP-adreson. -- Yekrats 22:57, 17. Mar 2010 (UTC)
Dankon, Kani! -- Yekrats 23:16, 17. Mar 2010 (UTC)

Littel[redakti fonton]

Ne enciklopedieca, eĉ ne ĝermeto kaj eĉ gramatike erara.--kani 22:59, 16. Mar 2010 (UTC)

✔ Farite, unufraza ne-enciklopediaĵo. – Umbert' 20:36, 17. Mar 2010 (UTC)

Fédération régions et peuples solidaires[redakti fonton]

Propono de traduko. Estu aliloke, ĉu ne? --kani 21:45, 16. Mar 2010 (UTC)

✔ Farite, fremdlingva teksto. Mi transprenis la proponon al la dezirataj artikoloj (kvankam jam estas 22). – Umbert' 20:45, 17. Mar 2010 (UTC)

FND[redakti fonton]

Ŝajne klopodo de pruvo.--kani 20:48, 13. Mar 2010 (UTC)

✔ Farite. CasteloBrancodiskuto 01:02, 14. Mar 2010 (UTC)

Matene mi ellitiĝos kaj vaporvundiĝos per teo[redakti fonton]

Forigu tiun ĉi titolon kaj ties diskuton, ĉar tio estas eraraj titoloj. Zuazua 10:29, 12. Mar 2010 (UTC)

✔ Farite. CasteloBrancodiskuto 14:31, 12. Mar 2010 (UTC)

Sándor Supka[redakti fonton]

ne skribu "forigo" sed {{forigu}} --Jean-François Clet 18:26, 11. Mar 2010 (UTC)

Ne Ne La proponinto ne prezentis siajn argumentojn, kaj la artikolo ne ŝajnas forigenda, laŭ la regulo. CasteloBrancodiskuto 07:42, 12. Mar 2010 (UTC)
Kiam mi vizitis la paĝon "Novaj artikoloj", la titolo "Sándor Supka" aperis dufoje (kun eble malsamaj diakritikoj...). La erara estis forviŝita, des pli bone. (Dankon por la indiko de la marko <nowiki>, kiun mi ne enkoraŭ konis)...--Jean-François Clet 13:22, 12. Mar 2010 (UTC)
Nedankinde, kaj pardonu min. Vi pravas, la aŭtoro kreis Sándor Supka-n kaj Sándor Suka-n, tial li skribis "forigo"-n en la erara artikolo. Laŭ la hungara vikipedio, la vera nomo estas Suka. ✔ Farite. CasteloBrancodiskuto 14:29, 12. Mar 2010 (UTC)

Kategorio:Aktoroj de Rusio[redakti fonton]

Ĝi estis antaŭe malplenigita fare de Vikipediisto:CasteloBot, kiu anstataŭigis ĝin per Kategorio:Rusaj aktoroj. Tamen laŭ mi pli oportuna estus Kategorio:Rusiaj aktoroj, kreita de mi. Rusio enhavas tre multe da etnoj kaj ĉi tie oni sufiĉe strikte apartigas nociojn rusoj kaj rusianoj. Tre multaj aktoroj apartenas nur al la unua grupo. Ekz. Armen Dĵigarĥanjan estas armeno, Viktor Cojkoreo (duone), Rostislav Plattjudo, ktp. --RG72 13:41, 11. Mar 2010 (UTC)

✔ Farite. Vi pravas. Mi povus aŭtomate anstataŭigi la kategorion, se vi petus tion. Se vi iam necesos, ne hezitu kontakti. CasteloBrancodiskuto 07:35, 12. Mar 2010 (UTC)

Janka; T. Pokorni-Pogány[redakti fonton]

Tajperaro ? ----Jean-François Clet 16:58, 7. Mar 2010 (UTC)

✔ Farite de Narvalo. CasteloBrancodiskuto 07:43, 12. Mar 2010 (UTC)

Kategorio:Abatejoj en Shropehire[redakti fonton]

Mi tajperaris, sed tuj kreis la veran Kategorio:Abatejoj en Shropshire --RG72 07:34, 7. Mar 2010 (UTC)

Same: Kategorio:Amaskomukiloj en Britio (estas Kategorio:Amaskomunikiloj en Britio). --RG72 17:03, 10. Mar 2010 (UTC)

✔ Farite. CasteloBrancodiskuto 00:07, 11. Mar 2010 (UTC)

Ilaksh[redakti fonton]

Mi proponas forigi la artikoleton Ilaksh, ĉar mankas fontoj kaj aspektas iom kiel elpensaĵo de la verkinto. Kore --Tlustulimu 22:21, 6. Mar 2010 (UTC)

Ne, estas fonto: A Grammar of the Ilaksh Language - A Grammar of the Ithkuil Language... Li elpensis stranĝegan sistemon de skribo en 3 dimensioj. Povas esti aldoni al la ampleksa listo de la konlingvoj (konstruataj lingvoj) en la rubriko "arta lingvo" --Jean-François Clet 14:34, 7. Mar 2010 (UTC)

Ŝablono:Chembox SMILES kaj Ŝablono:Chembox IUPACName[redakti fonton]

Jen kelkaj netradukitaj, neuzataj ŝablonoj: Ŝablono:Chembox SMILES kaj Ŝablono:Chembox IUPACName. Kore --Tlustulimu 20:42, 6. Mar 2010 (UTC)

Farita. -- Yekrats 21:58, 10. Mar 2010 (UTC)

Barbara Blackburn[redakti fonton]

Laŭ mi la artikolo estas utila--pino 18:22, 6. Mar 2010 (UTC)

Mi pensas, ke la foriga propono eble eĉ ne validas, ĉar la proponinto Zuazua ne metis ĝin ĉi tien. Kore --Tlustulimu 21:23, 6. Mar 2010 (UTC)
Ne Ne La proponinto ne prezentis iun argumenton, kaj la komunumo ne konsentis kun tiu forigo. CasteloBrancodiskuto 01:19, 11. Mar 2010 (UTC)

Ortodokso[redakti fonton]

Franclingva artikolo kun kelklinia esperantaĉa enkonduko de nekonato. --Andy 13:56, 4. Mar 2010

Nepre foriginda ĉar krome uzurpas la aliligvajn ligojn kaj la enhavon de jam ekzistinta artikolo nome Ortodoksismo. Provizore mi forviŝis jam la ligojn kaj grandan parton de la franca teksto. La anonimo devus unue lerni esperanton kaj poste ampleksigi la jam ekzistintan artikolon.--kani 19:27, 4. Mar 2010 (UTC)
Nepre forĵetendas pro la lingva fuŝo. --Tlustulimu 21:25, 6. Mar 2010 (UTC)
✔ Farite. Fremdlingva artikolo (trihora tempolimo). CasteloBrancodiskuto 01:24, 11. Mar 2010 (UTC)

Ŝablono:Infobox Gemeinde in Frankreich[redakti fonton]

Mi ĵus hazarde trovis ne uzatan, ne tradukitan kaj eĉ iel difektan ŝablonon Ŝablono:Infobox Gemeinde in Frankreich. Kore --Tlustulimu 15:34, 2. Mar 2010 (UTC)

✔ Farite Thomas Guibal 17:57, 2. Mar 2010 (UTC)

Katalin Lukács[redakti fonton]

Nova tajperaro de kolego Zetey.--Seminario 09:57, 26. Feb 2010 (UTC)

✔ Farite Thomas Guibal 17:57, 2. Mar 2010 (UTC)