Armen Dĵigarĥanjan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
2010

Armen DĴIGARĤANJAN (ruse Армен Джигарханян; naskiĝis la 3-an de oktobro 1935 en Jerevano) estas armendevena rusia aktoro de teatro kaj kino. Li rolis en pli ol 200 filmoj.

Post mezlernejo li iris al Moskvo por ekstudi en GITIS, sed ne sukcesis ekzameniĝi (tiu moskva teatra altlernejo ĉiam estis tre populara) kaj revenis al Armenio. Tie li eklaboris ĉe Armenfilm kaj, pli poste, en loka ruslingva teatro. En la teatro li laboris kiel aktoro dum dek jaroj. En 1969 li estis invitita iĝi aktoro de la moskva teatro Lenkom.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]