Vilmos Földessy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilmos Földessy
Vilmos Földessy
Vilmos Földessy
Persona informo
Naskonomo Frisch Vilmos
Naskiĝo la  24-an de januaro 1880(nun 1880-01-24)
en Hungario Arad (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 29-an de oktobro 1964
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo aktoroteatrestromaristo
vdr

Vilmos Földessy [vilmoŝ foldeŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Földessy Vilmos estis hungara aktoro, reĝisoro, teatrestro. Lia origina familia nomo estis Frisch (friŝ), lia prenita nomvarianto estis Földesi.

Vilmos Frisch[1] naskiĝis la 24-an de januaro 1880 en Arad (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempe en Rumanio), li mortis la 29-an de oktobro 1964 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Vilmos Földessy lernis en sia naskiĝurbo, poste li akiris aktoran diplomon en Teatra Akademio. Interrompe la lernadon li estis maristo en Atlantiko kaj Pacifiko. Li komencis sian aktoran karieron en teatra kompanio de Albert Kövessy en Újvidék, pli poste en aliaj lokoj de Hungarlando. Liaj pli gravaj teatrestroj estis ekzemple Ignác Krecsányi, Sándor Dobó, Sándor Csóka, Lajos Pesti Ihász kaj Sándor Monori. Li estis reĝisoro du jarojn en Berlino kaj Munkeno. Li finbatalis la unuan mondmiliton, kie li ricevis premiojn. Post la paco li fondis teatron en Újpest kaj estris ĝin 3 jarojn. Baldaŭ li estis aktoro province. Li edziĝis dufoje en 1904 kaj 1958.

Liaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]