Viola Beckmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viola Beckmann
Persona informo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Libera Universitato BerlinoHumboldt-Universitato en Berlino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Viola Beckmann - prononco [viO:la BEKman] - estas germana filologino kaj historiistino. Ŝi nuntempe esploras kaj docentas en la Humboldt-Universitato en Berlino, pli ekzakte en la fakultato de kulturo, sociaj sciencoj kaj edukado kaj en ties instituto por kulturaj studoj kaj tie aparte okupiĝas pri la transkultura historio de judismo.

Viola Beckmann studis pli malnovajn germanajn literaturon kaj lingvon kaj italajn studojn en la Libera Universitato Berlino, kaj kadre de tio partoprenis en diversaj esplorprojektoj pri predikado en la mezepoko kaj pri geedzeco kaj familio en la frua moderna periodo. Poste ŝi laboras en scienca administrado, interalie en la berlina Instituto pri Elektronika Komerco, la Universitato de Artoj Berlino, en postdoktora kolegio de la Humboldt-Universitato en Berlino kaj en la Centro Selma Stern por Judaj Studoj Berlino-Brandenburgio.

Ekde marto 2016 esplorasistento ĉe la Instituto por Kulturaj Studoj de la Humboldt-Universitato en Berlino, kaj aldone ekde majo 2016 funkcias kiel administra direktoro de la Somera Universitato Leo Baeck ĉe la Centro Selma Stern por Judaj Studoj Berlino-Brandenburgio.

Ŝi doktoriĝis en novembro 2022 kun tezo pri la funkcio de literaturo en la formado de la esperantistaro. Ekde decembro 2022 ŝi estas projektkunordiganto de la komuna projekto "Kristanaj Subskriboj de Nuntempa Antisemitismo" ĉe la "Evangelische Akademien e.V."

Kontribuoj[redakti | redakti fonton]