Vivienne Westwood

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vivienne Westwood
Persona informo
Naskonomo Vivienne Isabel Swire
Naskiĝo 8-an de aprilo 1941 (1941-04-08)
en Tintwistle, Derbyshire
Morto 29-an de decembro 2022 (2022-12-29) (81-jaraĝa)
en Clapham, Granda Londono,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Universitato de WestminsterUniversitato Middlesex • Glossopdale School
Familio
Edz(in)o Derek Westwood • Malcolm McLaren • Andreas Kronthaler
Infano Joseph Corré
Okupo
Okupo universitata instruisto • mododezajnisto • entreprenisto • dizajnisto de juveloj • aktivulo
TTT
Retejo https://www.viviennewestwood.com/
vdr

Damo Vivienne WESTWOOD (la 8an de aprilo ‏ , 1941- la 29an de decembro 2022) estis brita modokreanto kaj komercistino, kiu multe kontribuis al la eniro de punka modo kaj nova ondo en la ĉeftendencon [1].

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Westwood naskiĝis kiel Vivian Isabelle Sawyer en Derbyshire, Anglio. La filino de Gordon kaj Dora Sawyer. Kiam ŝi estis 17, ŝia familio translokiĝis al Harrow, Londono. Ŝi frekventis la lokan universitaton kaj studis modon kaj oraĵadon. Ŝi forlasis siajn studojn post unu semestro, kaj iĝis bazlerneja instruisto. Tiutempe ŝi faris siajn proprajn juvelaĵojn, kiujn ŝi kutimis vendi en la merkato de Portobello.

Ŝi unue geedziĝis la 21-an de julio 1962. Westwood kudris la edziniĝan robon por si mem. Kiam Westwood renkontis Malcolm McLaren tiam ŝi finis ŝian geedziĝon kun Derek. La du pariĝis kaj Westwood daŭre instruis ĝis 1971 kiam McLaren decidis malfermi vestaĵbutikon kune kun Westwood nomita "Let It Rock". Poste la nomo de la butiko estis ŝanĝita al "Sex" kaj nuntempe ĝia nomo estas "Worlds Ends" kie Westwood vendis ŝiajn dezajnojn [2]. Westwood komencis temigi dezajnado de vestaĵoj kaj desegnis laŭ inspiro de prostituado, motorciklantoj, kaj seksa fetiĉismo [3]. En tiu tempo McLaren iĝis la impresario de la " Sex Pistols " kaj la du altiris multe da atento al la marko.

Westwood estis interesita pri la punka modofenomeno de la sepdekaj. Krome, ŝi adoptis la skotan kvadratitan stilon. Unu el la karakterizaĵoj de ŝiaj dezajnoj estis la uzo de ŝtoftranĉaj teknikoj de la 17-a kaj 18-a jarcentoj donante ŝian propran novigan interpreton [4][5][6].

Kompanio Vivian Westwood[redakti | redakti fonton]

La kompanio Vivian Westwood havas ses ekskluzivajn butikojn en Londono, Leeds kaj Milano. Krome, ekzistas franĉizbutikoj situantaj en Liverpool, Novkastelo, Glasgovo, kaj Manĉestro. Ĝi ankaŭ havas ekspoziciejojn en Milano, Honolulu, Parizo kaj Los-Anĝeleso.

La unua modspektaklo de la marko estis okazigita en 1981 kaj inkludis dezajnojn de la kunlaboro inter Westwood kaj McLaren. Ŝiaj dezajnoj en la jaroj 1981-1985 estis malĝentilaj kaj impertinentaj kaj vekis grandan scivolemon, ĉi tiun periodon Westwood nomis "la romantika epoko". Post tio ŝi moviĝis en kion ŝi nomis la "paganaj jaroj" en siaj dezajnoj inter 1988-1991 dum kiuj la spektantaro al kiu ŝi alparolis ŝanĝis al la stilo de la supra klaso.

En la Aŭtuno 2005-2006 kolekto, Westwood revenis al ŝiaj pasintaj dezajnoj kaj donis al ili novigan interpreton. Ŝi kunlaboris kun la ŝuaĵfirmao Nine West por krei ŝuojn de sia propra dezajno.

Kultura influo[redakti | redakti fonton]

Inter la famaj klientoj de Westwood estas princino Eugenie, kiu portis Westwood-dezajnojn por la geedziĝo de Vilhelmo de Britio kaj Catherine Middleton, kaj Camilla, la reĝinedzino de Britio.

En la okdekaj Westwood dungis Patrick Cox por desegni ŝuojn por ŝi por kolekto inspirita de Clint Eastwood, poste li famiĝis kaj fondis sian propran moddomon. Cox dezajnis prototipon por la naŭ-colaj (22.8 cm) longaj ŝuoj portitaj fare de modelo Naomi Campbell, kiu falis en ili ĉe la Westwood modspektaklo en 1993.

La dezajnoj de Westwood estis prezentitaj en la filmo Sex and the City de (2008).

Westwood estis vegetarano, kaj en 2014 ŝi partoprenis reklamon de la bestrajta-asocio PETA por reklami plant-bazitan dieton, en kiu ŝi parolis kontraŭ la malŝparo de akvo en la viandustrio [7][8].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . Vivienne Westwood (born 1941) and the Postmodern Legacy of Punk Style Source: Vivienne Westwood (born 1941) and the Postmodern Legacy of Punk Style. Metmuseum.org. Alirita 30 October 2010.
  2. "Dame Vivienne Westwood obituary", The Times, 30 December 2022.
  3. (2012) Fashion: The Ultimate Book of Costume and Style, 1‑a eldono, London: Dorling Kindersley Ltd, p. 390. ISBN 978-1-4053-9879-4.
  4. "Vivienne Westwood: Disgracefully yours, the Queen Mother of Fashion", The Independent, 2 June 2002.
  5. . Vivienne Westwood (born 1941) and the Postmodern Legacy of Punk Style | Essay | The Metropolitan Museum of Art | Heilbrunn Timeline of Art History (angle). Alirita 2023-07-17.
  6. Vivienne Westwood: punk, new romantic and beyond · V&A (angle). Alirita 2023-07-17.
  7. Our Approach. viviennewestwood.com. Arkivita el la originalo je 2022-05-22. Alirita 4 February 2022.
  8. Vivienne Westwood Is the Original Riot Grrrl. L'Officiel (8 March 2018). Alirita 4 February 2022.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Vivienne Westwood ĉe FMD