Vladimír Váňa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vladimír Váňa
Persona informo
Naskiĝo 17-an de februaro 1932 (1932-02-17)
Morto 25-an de marto 2000 (2000-03-25) (68-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo filatelistoesperantistoverkistotradukisto
vdr

Vladimír VÁŇA (naskiĝis la 17-an de februaro 1932 - mortis la 25-an de marto 2000) estis ĉeĥa esperantisto kaj filatelisto el Plzeň, tradukinto de la fama verko de Jaroslav Hašek, La travivaĵoj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito.

Li estas konata precipe el Paŝoj al Plena Posedo de W. Auld kiel aŭtoro de la plej komika rakonto Kiel ni mortigadis leporon por la antaŭkristnaska vespermanĝo (Paŝo 26). Li verkis ankaŭ aliajn rakontojn aprezitajn dum Belartaj Konkursoj: (Kiel mi eniris Parnason, Kisteho, Maljuna koro, Milita danco, La Fortuno, Kiel kondutas al ni kelkaj oficistoj, La konscienco). La rakontoj aperis libroforme en 2002 sub la nomo Rakontoj ne nur ŝercaj.

Grava parto de lia verkaro estas tradukoj. En 1965 eldonis Stafeto lian tradukon de tragedia novelo Romeo, Julieta kaj la tenebro de Jan Otčenášek kun antaŭparolo de Louis Aragon, verkita por tiu ĉi Esperantlingva eldono (vidu PIV, p. 1099: Romeo, Julieta kaj la Tenebro estas majstre tradukita").

Sian talenton li elprovis ankaŭ ĉe la ĉefverko de Jaroslav Hašek La aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito, kiu aperis fine de la jaro 2004 en la serio Oriento-Okcidento, eldonita de KAVA-PECH. Jam antaŭe estis la traduko publikigita elektronike en eLibrejo.

Kiel filatelisto li gajnis ofte medalojn kaj ĉefajn premiojn pro sia Esperanto-kolekto de poŝtmarkoj modele aranĝita, plej ofte en neesperantistaj filatelaj ekspozicioj (la lastan du semajnojn antaŭ la morto). Li verkis ankaŭ artikolojn pri modela aranĝado de filatelista ekspozicio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Katalogo pri Esperanto-poŝtmarkoj (EKIK, 1967)
  • Rakontoj ne nur ŝercaj (2002)
  • Kiel krei filatelan ekspozaĺon je la temo Esperanto (1977)
  • Tutaĵoj je la temo Esperanto (1986)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Plie li tradukis plurajn rakontojn, kiuj aperis en gazetoj:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]