Wacław Sierpiński

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Wacław Franciszek Sierpiński (naskiĝis la 14-an de marto 1882 en Varsovio, mortis la 21-an de oktobro 1969 en Varsovio) – pola matematikisto, unu el ĉefaj reprezentantoj de la varsovia skolo matematika. Estis unu el kreintoj de la pola skolo matematika.

Laŭ decido de Internacia Astronomia Unio en 1976 la nomon de Wacław Sierpiński ricevis kratero sur la Luno.

Juneco

Wacław Sierpiński naskiĝis en la familio de kuracisto Konstanty kaj Ludwika Łapińska. En 1900 finis la 5-an Klasikan Gimnazion en Varsovio kaj komencis studi en la Fiziko-Matematika Fakultato de la Imperiestra Universitato Varsovia. La studadon finis en 1904 akirante la gradon de kandidato de la sciencoj kaj oran medalon pro disertaĵo pri teorio de nombroj laŭ temo donita de profesoro G.F. Woronoj. De la aŭtuno estis nomumita instruisto pri matematiko kaj fiziko en la 4-a Virina Gimnazio. Partoprenis lernejan strikon en 1905, forĵetis la laboron kaj foriris al Krakovo, kie daŭrigis studojn ĉe la Filozofia Fakultato de Jagelona Universitato.

Intermilita periodo

En 1920 Sierpiński kune kun Zygmunt Janiszewski kaj Stefan Mazurkiewicz fondis Fundamenta Mathematicae – la unuan en la mondo specialistan revuon matematikan dediĉitan al aroteorio, ties aplikoj kaj matematika logiko.

En 1921 la Pola Akademio de Scipoovoj membrigis lin kaj premiis pro la revuo. Dum la pola-bolŝevika milito en 1920 laboris ĉe la Fakultato de Ĉifrado de la Ĉefa Stabo kaj kontribuis al rompo de soveta militista ĉifro.

Dum la intermilitaj jaroj laboris science eldonante 8 novajn librojn, du broŝurojn kaj 7 lernolibrojn verkataj kune kun Stefan Banach kaj Włodzimierz Stożek.

Wacław Sierpiński estis membro de multaj sciencaj societoj lande kaj eksterlande. De 1931 plenumis funkcion de prezidanto de Towarzystwo Naukowe Warszawskie (Scienca Societo Varsovia) ĝis ties enkorpigo al la Pola Akademio de Sciencoj en 1952). Li estis organizanto kaj prezidanto de la 1-a Kongreso de Slavaj Matematikistoj en Varsovio en 1929. Ĉeestis kiel delegito de la Pola Akademio de Scipovoj en Internaciaj Matematikaj Kongresoj en Toronto (1924), Bolonjo (1928), Zuriko (1932) kaj Oslo (1936).

Distingoj

Ĉiujare li estis tre aktiva science. Nombro de universitatoj, kie lekciis, kreskis ĝis 47. Wacław Sierpiński estis honorigita de multaj enlandaj kaj eksterlandaj insignoj. Ricevis honoran membrecon de pluraj landaj asocioj kaj de eksterlandaj sciencaj institucioj.

Li estis membro de PAN (Pola Akademio de Sciencoj; ekde 1952) kaj ties vicprezidanto (ĝis 1957), membro de Internacia Akademio pri Scienc-Filozofio en Bruselo kaj ĝia vicprezidanto (1962-1965), kaj ankaŭ eksterlanda membro de Nacia Akademio en Limo (1939), Accademia dei Lincei en Romo (1947), germana Nacia Akademio de la Sciencoj Leopoldina (1950), Akademio de Sciencoj de Francio (1960), Rumana Akademio (1965), Papa Akademio de Sciencoj (1967), kaj de aliaj akademioj: bulgara, ĉeĥoslovakia, jugoslavia, nederlanda, kaj serba.

Honoran doktorecon atribuis al li universitatoj en Lvovo (1929), Limo (1930) - Universidad Nacional Mayor de San Marcos, Amsterdamo (1932), Tartu (1932), Sofio (1939), Bordeaux (1947), Prago (1948), Vroclavo (1948), Lucknow (1949), Moskvo (1967).

Heredaĵo

Li postlasis grandan sciencan atingaĵon, ampleksantan, ekster multaj libroj, 724 laboraĵojn kun komunikaĵoj, 113 artikolojn kaj 13 laborlibrojn. Lia verkaro koncernis nombroteorion, analitikon, aroteorion, topologion, mezurteorion kaj teorion de kategorioj. Apartan signifon havas liaj laboraĵoj pri aksiomo de elekto kaj kontinuaĵa hipotezo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Kelke da libroj de Sierpiński alireblas ĉe la adreso: