Walter Kolm-Veltée

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Walter Kolm-Veltée (naskiĝinta la 27-an de decembro 1910 en Vieno; mortinta la 8-an de marto 1999 samurbe) estis aŭstra filma reĝisoro, scenaristo, filmproduktisto kaj altlerneja instruisto.

Vivo kaj verkaro[redakti | redakti fonton]

La filo de la aŭstra filmadpioniro Gustav Anton Kolm kaj lia edzino, reĝisorino Luise Kolm, alkreskis en filmkreaj rondoj, kaj liaj gepatroj, fondintoj de la filmprodukta firmao Wiener Kunstfilm, metis lin kiel preskaŭ sepjarulon dum la malfrua fazo de la Unua Mondmilito antaŭ kameron en la rolon de la eta titolheroo de la filmeto Walters Geburtstagsgeschenk.

Sian profesian karieron Walter Kolm komencis dek jarojn poste en 1927 kiel helpfilmisto. Li iris malmulte poste al la germana filmprodukta firmao Tobis, kie li spertiĝis pri ĉiuj gravaĵoj de la filmproduktado. Pro la potencakiro de la nazioj 1933 Kolm-Veltée reiris al Vieno kaj elprovis sin tie unuafoje kiel reĝisoro. Je la bombastfilmo Liebe bei Hof li ja oficiale estis la reĝisoro, fakte tamen lia patrino Luise Kolm kaj ŝia dua edzo Jakob Fleck estis ensceniginta la filmon.

Post tio Kolm-Veltée ne plu trovis laboron je la hejmlanda filmproduktado kaj flankeniris pro tio al Prago, kie li povis reĝisori je kelkaj malmultaj filmoj de elmigrintoj, kiuj ĉiuj estis faritaj en germana lingvo. Ĉar tiuj ĉi filmoj pro sia limigita merkato – en Germanujo sub Adolf Hitler ili ja evidente ne estis montreblaj – preskaŭ ne regajnis siajn kostojn, ekde meze de la 1930-aj jaroj Walter Kolm-Veltée ne plu povis labori kiel reĝisoro.

Post la Dua Mondmilito li refondis la firmaon Wiener Kunstfilm kaj produktis per ĝi aron da kulturaj kaj dokumentaj filmoj. La unua filmverko de Kolm-Veltée post 1945 estis fariĝonta samtempe lia plej grava kaj plej konata verko: Eroica estis omaĝo de vivo kaj verkado de Ludwig van Beethoven tenata en solena bazkoloro, enhavanta la titoldonan simfonion kiel gvidlinion de la historio. Post la granda sukceso de ĉi tiu enscenigo li produktis la pupfilmojn Marienlegende kaj Der goldene Brunnen prezentotajn je Cannes en 1951 same kiel la filmeto pri Beethoven Prometheus, kiu estis 1952 prezentota je la Berlinale.

En la sekva jaro Kolm-Veltée sin elprovis je plia muzikisto-biografio. Sed Franz Schubert – Ein Leben in zwei Sätzen trafis sur multe malpli akcepton kiel Eroica kar jarojn antaŭe. Ankaŭ lia elspeza adptaĵo de la opero Don Giovanni de Mozart sub la titolo Don Juan senrevigis arte kaj malkaŝis konsinderindajn enscenigajn mankojn de Kolm-Veltée. Pro ĉi tiu fiasko li koncentriĝis sur sia instrulaboro kaj instruis kiel profesoro ĉe la Universitato por Muziko kaj Prezenta Arto je Vieno la sekvan generacion de filmverkantoj.

Mallonge antaŭ sia morto printempon de 1999 Walter Kolm-Veltée, unu el la lastaj supervivantoj de la infanjaroj de aŭstra filmfarado, informis en televida dokumentaĵo pri la ekesto de la filmproduktado en Vieno.

Filmaro (de la reĝisoro)[redakti | redakti fonton]

  • 1917: Walters Geburtstagsgeschenk (filmeto, nur aktoro)
  • 1933: Mein Liebster ist ein Jägersmann (Liebe bei Hof, kunreĝio)
  • 1934: Der Wilderer vom Egerland (V cizim reviru)
  • 1934: Ihre tollste Nacht / Csardas
  • 1949: Eroica (ankaŭ kunscenaristo, produktaĵo)
  • 1950: Marienlegende (pupfilmeto, nur produktaĵo)
  • 1950: Der goldene Brunnen (pupfilmeto, nur produktaĵo)
  • 1951/52: Prometheus (filmet, ankaŭ scenaro, produktaĵo)
  • 1953: Franz Schubert – Ein Leben in zwei Sätzen (Franz Schubert; ankaŭ kunscenaristo)
  • 1954: Don Juan (ankaŭ kunscenaristo)
  • 1956: Vom Werden der Form (dokumenta filmeto, nur arta superestrado)
  • 1956: Das Spiel kann beginnen (dokumenta filmeto, nur arta superestrado)
  • 1956: Franz Schubert (dokumenta filmeto, nur arta superestrado)
  • 1956: Österreich, dein Herz ist Wien, 2 Teile (dokumenta filmeto, nur arta superestrado)
  • 1957: Auch Männer sind keine Engel (Wiener Luft, reĝio de unu epizodo)
  • 1958: Kora und die sieben Sünden (Panoptikum 59, ankaŭ scenaro kaj produktaĵo)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ludwig Gesek (eldonisto): Kleines Lexikon des österreichischen Films. Österreichischer Bundesverlag, Vieno 1959, (Filmkunst 159, 22/30), p. 29.
  • Johann Caspar Glenzdorf: Glenzdorfs Internationales Film-Lexikon. Eldonita je la 30-jara jubileo de la germana sonfilmo. Volumo 2: Hed - Peis. Prominent-Filmverlag, Bad Münder 1961, p. 878.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]