Wang Wei
El Vikipedio
Ĉinlingva literaturo > Ĉinaj poetoj
Wang Wei (pr. Ŭang Ŭej), ĉine 王維, (698 - 759), estis ĉina poeto, muzikisto, pentristo kaj ŝtaulo. El socie alta familio, li havis prosperaj ŝtatkarieron kaj poste retiris sin en budhisma monaĥejon.
"En Weiĉeng matenpluvo saturetis la stratpolvon,
Kaj ĉe la'gastejo freŝe verdaj staras la salikoj.
Ankoraŭ unu glason malplenigu, mi vin petas,
Trans Jangguan okcidente ne troviĝos jam amikoj!"
