Wardell Gray

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Wardell Gray (naskiĝis la 13-an de februaro 1921 en Oklahomaurbo, Usono; mortis la 25-an de majo 1955 en Lasvegaso Usono) estis usona tenorsaksofonisto de la frua moderna ĵazo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Gray alkreskis en Detrojto, kie li ellernis klarnetludon, studis ĉe la Instituto de Teknologio kaj muzikis en lokaj bandoj. Ekde 1943 ĝis 1945 li laboris kiel jam antaŭe Charlie Parker ĉe Earl Hines (sonregistraĵoj el 1945), kie li ludis komence aldosaksofonon kaj klarneton, antaŭ ol li transiris al tenorsaksofono. En 1945 li iris al Los-Anĝeleso, kie li en la ĵazklubejoj ofte ternorsaksofoniste duelis kun Dexter Gordon (famiĝis The Chase, sonregistrita por Dial). Li muzikis en la bando de Billy Eckstine, Kiam ĉi tiu koncertaris ĉe la pacifika marbordo, kaj kun Benny Carter. En 1947 li muzikis kun Charlie Parker, kiam ĉi tiu vizitis la okcidentan marbordon, kaj en 1948 kun Benny Goodman en Novjorko, kiam ĉi tiu mallongtempe eksperimentis per bibop-orientiĝinta bandego. Krome li surdiskigis kun Tadd Dameron. En 1949 li havis registradkunsidon kun Al Haig, Tommy Potter kaj Roy Haynes (Twisted, solaĵo Would you like to swing on a star). En 1950 kaj 1951 li aktivis en la Count Basie Orchestra (solaĵo Little Pony) kaj muzikis ankaŭ en ties sepopo. En 1952 kaj 1953 li muzikis ĉe Louie Bellson kaj poste liberprofesie kun propraj ensembloj. En la 1950-aj jaroj tamen ankaŭ evoluis drogomanio. Li mortis je misteraj cirkonstancoj en 1955 je Lasvegaso, kie li estis pro prezentadoj kun Benny Carter en la kazino Moulin Rouge. Gray iris al la provludoj kun Carter, je la malfermado de la klubejo li tamen forestis senkulpiĝinte. Li estis trovita kun rompita nuko en la dezerto, evidente ĵetita el aŭto. Oficiale li mortis pro droga trodozo, sed la esploro ne efektiviĝis tre diligente, tiel ke ĝis nun restas onidiroj.

Li validas krom Dexter Gordon kiel unu el la plej bonaj tenorsaksofonistoj de bibopo ĉe la okcidenta marbordo. Per sia sono influita de Lester Young li validas nuntempe al kelkaj kiel iaspeca antauŭlo de Stan Getz.

Biografio pri Gray de Richard Carter (Easy Swing) estas preparata.

Earl Hines pri Wardell Gray[redakti | redakti fonton]

..li estis bona muzikisto. Neniu iam ajn superis lin kaj li igis multajn tenorsaksofonistojn estimi lin. Li estis ĝuste kiel Lester Young en la maniero, laŭ kiu li volis ludi sian instrumenton. Krome li memoras, ke li estis retenema, ne multe rendevuis kaj legis multe. Krome li havis strangajn manĝokutimojn: ekzemple li ĉiam kunhavis botelon da Tabasko kaj entombigis siajn frititajn ovojn en pipro.[1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Romano[redakti | redakti fonton]

Bill Moody, "Moulin Rouge,Las Vegas", Unionsverlag 2002 (krimromano de frapinstrumentisto Bill Moody)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stanley Dance The world of Earl Hines, Scribners 1977, p.91