Warren Christopher
El Vikipedio
| Warren Christopher | |
|
|
|
| En funkcio: 20-a de januaro 1993 – 17-a de januaro 1997 |
|
| Antaŭulo | Lawrence Eagleburger |
|---|---|
| Sekvanto | Madeleine Albright |
|
|
|
| Naskiĝo | la 27-an de oktobro 1925 en Scranton, Norda Dakoto, Usono |
| Morto | 18-a de marto 2011 (85-jara) en Los-Anĝeleso, Kalifornio, Usono |
| Nacieco | Usona |
| Politika partio | Demokrata |
| Edzo/ino | Joan Southgate Workman (maledziĝis) Marie Wyllis (de 1956 ĝis lia morto) |
| Infanoj | Lynn, Scott, Thomas, Kristen |
| Profesio | advokato |
| Religio | metodisto |
| Subskribo | |
Warren CHRISTOPHER, naskiĝis la 27-an de oktobro 1925, mortis 85-jara la 18-an de majo 2011, estis usona juristo, diplomato kaj politikisto. Dum la unua oficperiodo de Bill Clinton kiel prezidento de Usono, li servis kiel usona ministro pri eksteraj rilatoj.
Antaŭe li inter alie estis vica ĝenerala advokato de Usono, do vicgvidanto de la usona ministerio pri justico, en la prezidenta oficperiodo de Lyndon Johnson, kaj vica usona ministro pri eksteraj rilatoj en la prezidenta oficperiodo de Jimmy Carter. Ĝis sia morto, li laboris kiel advokato en Kalifornio. Krome li estis profesoro en la Universitato de Kalifornio ĉe Los-Anĝeleso (UCLA).
Jam en 1981, li honoriĝis per la prezidenta medalo de libereco.
| Antaŭe: | 63-a usona ministro pri eksteraj rilatoj |
Poste: | |
|---|---|---|---|
| Lawrence Eagleburger | 1993-1997 | Madeleine Albright |