Wenigemarkt (Erfurto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wenigemarkt
placo [+]

LandoGermanio
RegionoTuringio
SituoErfurto
- koordinatoj50° 58′ 43″ N, 11° 1′ 55″ O (mapo)50.978611.032Koordinatoj: 50° 58′ 43″ N, 11° 1′ 55″ O (mapo)

Wenigemarkt (Turingio)
Wenigemarkt (Turingio)
DEC
Wenigemarkt
Wenigemarkt

Wenigemarkt (Germanio)
Wenigemarkt (Germanio)
DEC
Wenigemarkt
Wenigemarkt
Map
Wenigemarkt
Vikimedia Komunejo:  Wenigemarkt (Erfurt) [+]
vdr
Vido trans la placo al la Egidio-kirko.
Je la norda flanko.
Vido de sur la kirko-turo al la placo.
Fontano de la Interbatiĝantaj knaboj.

La Wenige-bazarplaco (germane Wenigemarkt, laŭvorte: eta bazarplaco) estas placo en la urbocentro de Erfurto, situante je la orienta fino de la Ponto de la brokantistoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La bazarplaco estas neregula triangulo (flanka longeco de ĉ. 60 m), grandece kvazaŭ egalante la najbaran Fiŝbazar-placon. La ĉefa komcerca vojo kondukis de tie super la Ponto de la brokantistoj tra Wenigemarkt kaj Futter-strato al Johannes-strato. La aliaj stratetoj (ekz. Gotthardt-strato norden, Meienberg-strato orienten, Pilse sudorienten kaj Kürschner-strateto sudokcidenten) malpli gravas. Kiel lasta strato najbara aldonitis en 1895 la Rathaus-ponto, paralele al Krämer-ponto. La plej granda parto de Wenigemarkt estas piedira zono, la apudaj stratoj havas reduktitan cirkuladon da veturiloj.

Je la sudorienta parto de la placo estas fontano, kronite de la bronza skulptaĵo Interbatiĝantoj knaboj. Ĝin faris en 1975/76 la magdeburga artisto Heinrich Apel; ekde 1990 ĝi troviĝas sur tiu ĉi loko.

Tipas por ĉi tiu bazarplaco la - komparite al aliaj placoj en Erfurto - relative malaltaj konstruaĵoj ĉirkaŭe. Pluraj kafejoj kaj restoracioj igis ĝin turisma knajpa kvartalo. Majeste gvardas la placon el la uesta flanko la Preĝejo Sankta Egidio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua endokumenta mencio estis en 1217, kvankam certe jam ek de la 11-a jarcentro troviĝas bazarplaco surloke. Unue ĝi estis la bazarplaco de la setlejo de komercistoj oriente de la rivero Gera. Sian nomon ĝi ricevis pro distingo al la "granda bazarplaco" de sur Katedralplaco. Dum la mezepoko la Wenige-bazarplaco komencis malgravi, ĉar transŝarĝo de varoj fariĝis aŭ sur aliaj placoj erfurtaj aŭ ene de komercdomoj mem. Je la fino restis nur la vendado kaj aĉetado de regionaj varoj (ekz. greno), ne de altkvalitaj aŭ de ie alie en la mondo produktitaj aĵoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]