Werner Bormann
Werner BORMANN, naskita je la 27-a de oktobro 1931 en Berlino, mortis je la 16-a de majo 2013 en Hamburg, estis germana ekonomikisto, docento kaj esperantisto.
Li multrilate aktivis kaj transprenis respondecon kaj gvidajn funkciojn en la Esperanto-movado: Li estis membro kaj de 1995 ĝis 1998 prezidanto de Akademio de Esperanto. Li estis orda profesoro de AIS San-Marino. En 1970 li estis elektita estrarano de UEA, kies komitatano li estis dum 28 jaroj. Li estis prezidanto de fondaĵo FAME, kaj de 1967 ĝis 1977 prezidanto de Germana Esperanto-Asocio.
Li publikigis multajn prilingvajn verkojn; konata estas interalie lia prelegaro "Bona Ŝanco" (1971). En la Universitato de Hamburgo li ofte prelegis pri lingvaj temoj. Ankaŭ al la instruado de AIS li ofte kontribuis. Liaj priekonomiaj publikigaĵoj estas bona enkonduko ne nur en la priparolatajn temojn, sed ankaŭ en ties fakajn nociojn.
Pliajn informojn prezentas la nekrologo de UEA.
Li estas filo de Artur Bormann kaj estis edzo de Elsbeth Bormann, kun kiu li havas du gefilojn, Judith Bormann kaj Thomas Bormann.
Honorigoj
Werner Bormann estis honora membro de UEA kaj de GEA (1990). Hamburga Esperanto-Societo en 2004 nomumis lin honora membro.
Publikigaĵoj
- Bona Ŝanco (1971)
- La evoluo de Esperanto kaj la Akademio, prelego Konstanz 1984, * Hamburg 1985
- Internacia ekonomia diskriminacio, en Diskriminacio, Rotterdam 1985
- Konjunkturpolitiko (Inter senlaboreco kaj inflacio), * Hamburg 1989
- Entrepreno (Entreprenistaj strategioj, Priskribo de la entrepreno), * Hamburg 1991
- Trafiko (La merkato de la trafikservoj), * Hamburg 1992
- Mondkomerco kaj lingvo, * Hamburg 1993, enhavo unuafoje prezentita 1990 en 75-a UK
- Por plurlingveco de Eŭropo - Disputo pri argumentoj (e- kaj germanlingve) kun Helmar Gunter Frank, Institut für Kybernetik, Berlin + Paderborn 1994
- Funktion und Kultur der internationalen Sprache Esperanto, grafiko kaj eldono Thomas Pusch, Germana Esperanto-Asocio Bonn 1994, serio Esperanto-Dokumente volumo 1, teksto rete alirebla (vidu sube)
(*) eldonita de la aŭtoro
Eksteraj ligiloj
- Funktion und Kultur der internationalen Sprache Esperanto (prelega teksto, de)
- Entreprenistaj strategioj. Priskribo de la entrepreno (1991, pdf-dosiero)
- Ŝanĝiĝoj en la dispartigo de potencoj (artikolo, de, kun resumoj en en, eo)